Kampanjo #OurStoryIsOne atingas centojn da milionoj tutmonde

BAHAA INTERNACIA KOMUNUMO, ĜENEVO — Eksterordinarajn tutmondajn reagojn rikoltis jam malmultajn semajnojn post sia lanĉo la kampanjo #OurStoryIsOne (nia historio estas la sama). Ĝi per tradiciaj kaj novaj amaskomunikiloj atingis kelkcent milionojn da homoj – vere senprecedenca nivelo de subteno. Plian impeton ricevis la kampanjo per grandnombraj deklaroj de oficialuloj de Unuiĝintaj Nacioj, altranguloj, registaranoj, parlamentanoj, Nobel-nomumitoj kaj -premiitoj, artistoj, eminentuloj, famuloj kaj konscienco-prizonuloj en Irano.

La temo de la kampanjo estas la komuna destino de la homaro, kiu esprimiĝas per alvokoj al unueco kaj invitas ĉiujn konsideri sin esti ano de diverseca sed ununura, interligita grupo. La potenca mesaĝo de la unujara kampanjo estas la komuna aspiro al esencaj valoroj kaj principoj, precipe la egaleco de virinoj kaj viroj kaj komuna vizio de prosperanta estonteco.

»La irana registaro antaŭ kvar jardekoj, kiam ĝi en Ŝirazo, Irano, brutale ekzekutis 10 virinojn kaj junulinojn pro ilia aparteno al la Bahaa Kredo, celis estingi ties nomojn el la historio«, diras Simin Fahandej, reprezentanto de la Bahaa Internacia Komunumo (Bahá’í International Community, BIC) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

»Apenaŭ povis ili imagi«, daŭrigas ŝi, »ke ilia senkompata ago anstataŭe jardekojn pli poste ekigos porunuecan movadon, diskonigos tiujn nomojn tutmonde kiel universalajn simbolojn de sindediĉo al la principo de egaleco, kaj igos milionojn ne nur en Irano sed tra la mondo konsideri la sorton de ĉi tiuj virinoj kiel sian propran. La kampanjo ‘OurStoryIsOne’ (nia historio estas la sama) spegulas la plej profundajn aspirojn de loĝantaroj tra la mondo direktiĝi al unueco anstataŭ divido kaj kompreni la interplektiĝon de niaj historioj. Ĉi tio sendas fortan mesaĝon al la irana registaro, ke maljusteco kaj verŝado de senkulpa sango finfine malsukcesos.«

La BIC lanĉis la unujaran tutmondan #OurStoryIsOne-kampanjon la 18an de junio honore al la 40-a datreveno de la ekzekuto de 10 bahaaj virinoj en Ŝirazo, Irano, kiuj ĉiuj en unu nokto estis pendumitaj pro sia kredo. Ĝi dediĉis la datrevenon kaj la kampanjon al ĉiuj iranaj virinoj, kiuj, sendepende de sia kredo kaj fono, sopiras al seksa egaleco en la lando kaj kiuj daŭre strebas al justeco.

La kampanjo alvokis al artaj kontribuoj, publikaj deklaroj kaj memorfestaj eventoj por honori la 10 bahaajn virinojn same kiel ĉiujn virinojn en Irano. Kontribuoj daŭre faratas kaj publikiĝas ĉiutage sur la Instagram-paĝo de la kampanjo.

La kampanjo #OurStoryIsOne ĝis nun atingis ĉirkaŭ 250 milionojn da vidoj en pli ol 33 lingvoj. Duhora evento tra sociaj amaskomunikiloj la 18an de junio rikoltis atenton en Irano same kiel en ok aliaj landoj tra kvar kontinentoj: Aŭstralio, Kanado, Barato, Irlando, Nederlando, Norvegio, Svislando kaj Britio.

La elstaraĵoj de la kampanjo inkluzivas tutmondan amason da eventoj kaj memorfestoj honore al la 10 kaj al ĉiuj virinoj en Irano, ondon da artaj kontribuoj fare de individuoj tra la mondo, publikajn deklarojn fare de konataj personoj, kaj amaskomunikilan kovradon kaj dokumentaĵojn produktitajn speciale por la datreveno kaj la kampanjo.

Pliaj informoj troveblas en la BIC-artikolo. Tie kaj ĉe news.bahai.org troveblas ankaŭ vasta gamo da fotoj kaj ilustraĵoj.

Senprecedenca subteno
Bildo 1: La dek bahaaj virinoj el Ŝirazo, Irano, kiuj antaŭ 40 jaroj dum unu nokto estis ekzekutitaj pro sia kredo [por pli alta kvalito iru al squarespace.com]
Senprecedenca subteno
Bildo 2: Artisto el Hispanino kreis tiun ĉi pentraĵon titolitan »La semoj plantitaj de ili« honore al la dek bahaaj virinoj el Ŝirazo, kiuj estis ekzekutitaj pro sia kredo je justeco kaj egaleco [por pli alta kvalito iru al news.bahai.org]
Senprecedenca subteno
Bildo 3: Televido kaj gazetaro signife kontribuis al la tutmonda videbleco de la kampanjo, kiu sole per la tradiciaj amaskomunikiloj atingis probable kelkcent milionojn [por pli alta kvalito iru al news.bahai.org]

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.