La bahaa komunumo hodiaŭ havas pli ol kvin milionojn da membroj, kiuj vivas en preskaŭ 200 sendependaj landoj kaj ĉirkaŭ 50 teritorioj sur la tuta planedo. Ĝian egan diversecon formas homoj devenantaj el preskaŭ ĉiuj grupoj, kredoj kaj kulturoj, reprezentantaj multe pli ol 2000 etnojn.

La Bahaa Religio ne havis pastrojn. Ĉar la homaro eniras la epokon de matureco, ĉiu individuo kapablas mem esplori la revelacion de Dio kaj decidi pri la vivaferoj helpe de preĝado, pripensado kaj interkonsiliĝo kun aliaj. Por ebligi tion la bahaaj skriboj estas ĝis nun tradukitaj, almenaŭ parte, al ĉirkaŭ 800 lingvoj.

La sama principo validas por la komunuma vivo. Elektitaj konsilioj, nomataj «Spirita Asembleo» administras la aferojn de la Kredo kaj sur loka kaj sur landa nivelo. Ĉiuj plenkreskaj kredantoj estas same elekteblaj ĉe la ĉiujaraj sekretaj elektoj.

La laboron de la bahaa komunumo financas ekskluzive ĝiaj membroj mem per libervolaj donacoj. Kontribui al la bahaa fonduso estas konsiderata kiel privilegio de membreco; la Kredo ne akceptas financajn rimedojn de ekstere.

Kio iam estis konsiderata de kelkaj kiel obskura, eta sekto, tio fakte laŭ Encyclopedia Britannica estas la, post Kristanismo, due plej disvastiĝinta, sendependa religio de la mondo. Ĝia membraro venas el ĉiuj nacioj, etnoj kaj sociaj grupoj kaj sin mem estras pere de lokaj kaj naciaj elektitaj korporacioj, la Spiritaj Asembleoj. Ĝia internacia centro kaj la sidejo de ĝia supera gvida konsilio, la Universala Domo de Justeco, troviĝas en la Sankta Lando, en Haifa, Israelo.

komencoj

Bahiyyih Khanum, filino de Bahá’u’lláh kaj unu el herooj de la fruaj jaroj de Bahaismo.

La bahaan komunumon formas la adeptoj de Bahá’u’lláh. Tiu komunumo de la plej unuaj tagoj de la nova Kredo meze de la 19a jarcento ĝis hodiaŭ rapide kreskis kaj evoluis.

Sian unikan administran ordon la bahaa komunumo komencis starigi sub la gvidado de Shoghi Effendi (1921-1957) kiel Gardanto de la Kredo. La unua paŝo de tiu evoluigo estis la kuraĝigo al organizita, planita ekspansio de bahaaj komunumoj tien, kie eblis establi lokajn kaj naciajn bahaajn konsiliojn, la Spiritajn Asembleojn. La Gardanto efektivigis tiun ĉi tutgloban ekspansion de bahaaj komunumoj pere de serio da internaciaj, diverslongaj planoj, ene de kiuj dekdu Naciaj Spiritaj Asembleoj povis fondiĝi.

Kiam en 1957 Shoghi Effendi subite mortis, la bahaa komunumo troviĝis meze de tutmonda plano cele al ekspansio kaj solidiĝo. Estis la celo dum tiu ĉi periodo, kiu finiĝis en 1963 – do cent jarojn post kiam Bahà’u’llàh unuafoje estis publike deklarinta Sian mision en la ĝardeno Ridvàn (pr.: rezvan; araba: paradizo) en Bagdado -, malfermi 132 novajn landojn kaj gravajn teritoriojn por la Kredo kaj pligrandigi ekzistantajn komunumojn en 120 landoj kaj teritorioj iom antaŭe malfermitajn. Tiuj ĉi ambiciaj celoj estis fakte pli ol plenumitaj fine de la plano – malgraŭ la malfaciloj kaŭzitaj pro la forpaso de la Gardanto.

kresko

La bahaa komunumo estas daŭre engaĝita pri serio da internaciaj disvastigaj kampanjoj kaj spertas rapidan ekspansion en diversaj partoj de la mondo. Notinde estas ekzemple la rapida establiĝo de naciaj bahaaj komunumoj en Orienta Eŭropo kaj la antaŭa Sovetunio sekve al la kolapso de longtempe ekzistintaj politikaj baroj.

La ekzistado kaj kreskado de la bahaa komunumo evidente kaj nerefuteble montras, ke la homaro, je ĉia sia diverseco, povas lerni harmonie kunvivi kaj kunlabori. Bahaanoj ne malatentas la konvulsiojn en la mondo ĉirkaŭe, sed ilia starpunkto, koncize resumita en la sekvaj vortoj prenitaj el „La Prospero de la Homaro“, estas la jena: „Forpasas mondo kaj baraktas nova por naskiĝi. La kutimoj, sintenoj kaj institucioj akumulitaj dum la jarcentoj nune estas submetataj al testoj, kiuj estas por la homara pluevoluo same necesaj kiel neeviteblaj. Kion bezonas la popoloj de la mondo estas firma kredo kaj decidiĝo adekvata por alfronti kaj utiligi la enormajn energiojn, per kiuj la Ĉion-Kreinto dotis tiun ĉi spiritan printempon de la homaro.“

La fonto por tiu firma kredo kaj decidiĝo estas la esperiga mesaĝo ofertita al la homaro per la instruoj de Bahà’u’llàh. Estas mesaĝo, kiu meritas profundan konsideradon de ĉiuj, kiuj sopiras al paco kaj justeco en la mondo.

Dum bahaa regiona konferenco, Johanesburgo, Sud-Afriko, novembro 2008.

De tutmonda populacio de 408.000 en 1963 la bahaa komunumo intertempe kreskis al proksimume ses milionoj da membroj; la nombro de Naciaj kaj Regionaj Spiritaj Asembleoj kreskis de 56 al 175; kaj la nombro de Lokaj Spiritaj Asembleoj plimultiĝis de 3.555 al pli ol 17.000. Bahaanoj nune vivas en 235 landoj kaj teritorioj sur la tuta planedo en pli 120.000 urboj kaj vilaĝoj.

La unueco de la bahaanoj

Por ke bahaanoj povas efike proklami la unuecon de la homaro devas la bahaa komunumo mem esti firme unuigita. La unueco de la bahaanoj estas certigita per tio ke la skriboj de Bahá’u’lláh kaj Abdu’l-Bahá klare enstalis aŭtoritatan gvidadon por la plua disvolviĝado de la Kredo kaj por la administrado de ĝia internacia anaro. Tiel la Bahaa Kredo dum sia malfacila unua jarcento estis protektita kontraŭ disfalo al diversaj sektoj kaj kapablas sin adapti al la bezonoj de rapide evoluanta civilizacio. La institucioj, en kiuj estas enkorpigita tiu aŭtoritato, estas la Gardanteco kaj la Universala Domo de Justeco.

La forto, kiu unuigas la tre diversecan bahaanaron estas unueca vizio, akirita el la kredo je Bahà’u’llàh kiel Manifestiĝo de Dio, je la sociaj kaj administraj strukturoj establitaj far Li, kaj je la spiritaj kaj moralaj instruoj, kiujn Li proklamis. La kernon de tiuj spiritaj instruoj formas la koncepto pri la unueco de Dio, t.e. ke ekzistas nur unu sola Dio kaj ke la grandaj religioj de la mondo estas fonditaj far Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de tiu unu sola Dia Realeco: far Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahomedo, kiuj estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por transdoni dian mesaĝon laŭ la evolua ŝtupo respektive atingita de la homaro.

La spirita esenco de ĉiuj grandaj religioj estas laŭ Bahaismo la sama: ke la homaro estas kreita por rekoni kaj adori Dion. Estas nur la sociaj instruoj de la religioj, kiuj dum la procezo de progresa revelacio ŝanĝiĝas.

La bahaa perspektivo estas optimisma, ĉar ĝi konsideras la akumulitajn kontribuojn de la progrese revelaciitaj religioj kiel fundamenton de „ĉiam antaŭeniĝanta kulturo“. Kio dividas malsamajn religiajn komunumojn laŭ Bahaismo ne estas de Dio sed homfarita respektive de homoj aldonita al la esencaj religiaj instruoj donitaj de la unuopaj diaj Mesaĝistoj.

gvidado

La sidejo de la Universala Domo de Justeco, Haifa, Israelo.

La institucio de la Universala Domo de Justeco, konceptita de Bahá’u’lláh mem kiel leĝdona aŭtoritato de la Bahaa Kredo, establiĝis en 1963. Ĝi estas naŭ-membra konsilio elektata ĉiun kvinan jaron per ĉiuj anoj de la landaj gvidorganoj de la tuta bahaa mondo. La Universala Domo de Justeco gvidas la spiritajn kaj administrajn aferojn de la internacia bahaa komunumo. Ĝi ankaŭ responsas pri la bahaaj sanktejoj kaj aliaj proprietaĵoj en la Sankta Lando.

Dotita de Bahá’u’lláh kun la aŭtoritato fari leĝojn pri ĉiuj aferoj kiuj ne jam estas specife reglamentitaj en la bahaaj skriboj la Universala Domo de Justeco estas tiu institucio kiu zorgas pri la adaptiĝo de la tutmonda bahaa komunumo al daŭre ŝanĝiĝanta mondo.

mondcentro

Elaera rigardo al la administraj konstruaĵoj de la Bahaa Mondcentro. De maldekstre: La Internacia Instrucentro, la sidejo de la Universala Domo de Justeco, la Centro por la Studado de la Tekstoj kaj la Internacia Arkivo. Supre dekstre: la supraj el la terasoj ĉirkaŭ la maŭzoleo de Báb.

Kiel tri aliaj el la mondaj religioj (Judaismo, Kristanismo kaj Islamo) ankaŭ la Bahaa Kredo estas tra historiaj eventoj ligita al la Sankta Lando. La domojn kaj aliajn ejojn, kiuj rememoras pri la ekzilo de Bahá’u’lláh kaj Abdu’l-Bahá, la bahaa komunumo zorge restaŭris.

Ĉiujare miloj da bahaanoj venas al Haifa kaj Akko kiel pilgrimantoj havante la privilegion kune kun samkredanoj el ĉiuj mondanguloj viziti tiujn lokojn. Ĉiun kvinan jarojn la elektitaj reprezentantoj de la naciaj bahaaj komunumoj kunvenas en Haifa por elekti la membrojn de la Universala Domo de Justeco, kiu gvidas la internaciajn aferojn de la Kredo elde sia sidejo sur la monto Karmelo.

La kunlaborantoj de la Universala Domo de Justeco estas bahaaj volontuloj venantaj de multaj diversaj landoj. Ili vivas en la regiono de Haifa kaj Akko kaj servas tie dum diverslongaj periodoj, de kelkaj monatoj ĝis pluraj jaroj,

temploj

Bahaaj temploj, nomataj Adorejo, estas malfermaj al ĉiuj homoj. Kvankam laŭ arkitektura stilo tre variaj ili ĉiuj havas naŭ flankojn kaj centran kupolon, kio simbolas samtempe la diversecon de la homaro kaj ĝian esencan unuecon. Preĝkunvenoj estas simplaj: ili konsistas el preĝado, meditado kaj la recitado de eroj el la sanktaj skriboj de Bahaismo kaj de aliaj mondaj religioj.

Bahá’u’lláh antaŭvidis ke la bahaaj adorejoj fariĝu spiritaj centroj kun variaj institucioj apud la templo mem, dediĉitaj al sciencaj, sociaj, edukaj kaj administraj servoj.

Aktuale ekzistas la jenaj bahaaj temploj:

Usono – la templo en Wilmette, apud Ĉikago, Ilinojso, finkonstruita kiel la unua bahaa templo en 1953.

Ugando – la templo en Kampalo, finkonstruita en 1961.

Aŭstralio – la templo apud Sidnejo, finkonstruita en 1961.

Germanio – la templo apud Frankfurto, finkonstruita en 1964.

Panamo – la templo apud la ĉefurbo de Panamo, finkonstruita en 1972.

Samoo – la templo apud la Apia, finkonstruita en 1984.

Barato – La templo en Novdelhio, finkonstruita en 1986. Ĝi estas unu el la plej multvizitataj konstruaĵoj de la mondo.

Ĉilio – La templo en Santiago, inaŭgurita en 2016.

Kamboĝo – La templo en Battambang, inaŭgurita en 2017.

Kolombio – La templo en Norte del Cauca , inaŭgurita en 2018.