Nova vizio por la estonteco de la homaro

sociaj instruoj
Dum bahaa regiona konferenco, Atlanto, Usono, 2008.

Unu el la plej distingaj trajtoj de la tutmonda bahaa komunumo estas ke ĝiaj membroj esperoplene kaj tamen realisme vidas la estontecon. Bahaanoj ne timas la estontecon sed tra la tuta mondo sin dediĉas al la kreado de nova, pacoplena tutmonda civilizacio baziĝanta sur principoj kiel justeco, prospero kaj daŭra pluevoluado. Tiu ĉi vizio respegulas ke tra sia tuta historio la homaro sopiris al paco kaj ĝenerala bonfarto. Ĝi ankaŭ rezultas el la konvinko ke la homaro kiel tuto nune atingas sian maturecon, t.e. ke nun eblas krei sociojn surbaze kooperado, fido kaj sincera zorgo pri aliaj. Tio formas la kernon de la baha konvinko kaj agado. Bahaanoj kredas ke la homaro staras ĉe la sojlo al evolua suprensalto kiu ĝin kondukos al estonteco en kiu “tutmonda paco ne nur eblas sed neviteblas”.

UNO

La bahaanoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj

La Bahaa Kredo instruas ke vera religio laboras por unueco kaj ke unueco estas fundamenta antaŭkondiĉo por establi mondan pacon. «La bonfarto de la homaro», diris Bahá’u’lláh, «ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol kaj ĝis kiam ĝia unueco estos firme starigita».

La bahaa komunumo pledas por certaj rimedoj kontribuantaj al tutmonda unuiĝo, inter alie por tutmonda federacio de la nacioj, por la adopto de internacia helpa lingvo, por kunordigado de la tutmonda ekonomio, por ĝenerala eduka sistemo, por firma kodo de homaj rajtoj por ĉiuj popoloj, por integrita tutmonda komunikado kaj por tutmondaj mon-, pes- kaj mezurunuoj.

Konvinkite ke la institucio de la Unuiĝintaj Nacioj estas grava rimedo por antaŭenigi la unuigon de la planedo, bahaanoj ĝin jam dekomence kaj laŭeble subtenas. La Bahaa Internacia Komunumo (angle Bahá’í International Community, BIC) havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK, angle ECOSOC) kaj ĉe la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (FUNUHI, angle UNICEF). La oficejoj de BIC en Novjorko kaj Ĝenevo kaj bahaanoj en multaj landoj regule partoprenas konferencojn, kongresojn kaj seminariojn okupiĝantaj pri la socia evoluo de nia planedo.

La suferoj kiujn iliaj samkredanoj spertis kaj ankoraŭ spertas kiel viktimoj de religia persekutado igas bahaanojn aparte sentemaj pri la homrajtaj instruoj de Bahá’u’lláh. La Bahaa Internacia Komunumo ĉe Unuiĝintaj Nacioj aktive sin enĝas por la rajtoj de minoritatoj, la emancipiĝo de virinoj, krimpreventado, kontrolado de narkotaĵoj, la bonfarto de infanoj kaj familioj kaj por malarmado.

Per siaj aktivecoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj la Bahaa Internacia Komunumo rikoltis reputacion de unu el la plej efikaj religiaj NRO-oj ene de la UN-sistemo. Ĝiaj naciaj kaj internaciaj reprezentantoj transprenis aktivajn rolojn dum gravaj internaciaj eventoj, kiel la Pintkunveno pri la Tero en Rio-de-Ĵanejro en junio 1992, la UN Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj en Vieno en junio 1993, la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 kaj la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino en septembro 1995.

Trans la kadro de Unuiĝintaj Nacioj bahaanoj alsopiras la tagon, kiam establiĝos nova internacia ordo, tutmonda konfederacio, al kiu apartenos ĉiuj nacioj de la mondo. Skribis Shoghi Effendi en 1936: “La unueco de la homa gento, kiel antaŭvidita de Bahà’u’llàh, implicas la starigon de tutmonda federacio, en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daŭre unuigitaj, kaj en kiu la aŭtonomio de ĝiaj membroŝtatoj kaj la persona libereco kaj iniciato de la individuoj ĝin konsistigantaj estas firme kaj komplete protektitaj. Tiu ĉi monda federacio devas, laŭ nia nuna eblo ĝin vizii, konsisti el monda leĝdona instanco, kies membroj, kiel la kuratoroj de la tuta homaro, definitive kontrolos la kompletajn resursojn de ĉiuj ĝin komponantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leĝojn kiaj estos bezonataj por reguli la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alĝustigi la interrilatojn de ĉiuj etnoj kaj popoloj. Monda registaro, sin apoganta sur internacia armeo, efektivigos la alprenitajn decidojn kaj aplikos la leĝojn dekretitajn de tiu ĉi monda parlamento, kaj ĝi gardos la organisman unuecon de la tuta mondo-federacio. Monda tribunalo juĝos kaj lige kaj definitive verdiktos en ĉiuj disputoj, kiuj leviĝos inter la diversaj elementoj konsistigantaj tiun ĉi universalan sistemon.”

Shoghi Effendi daŭrigis per priskribo de la grandegaj bonoj, kiujn tia ordo donos al la homaro: “La enorma energio, ĉu ekonomia aŭ politika, malŝparata kaj misuzata per militado, estos konsekrata por tio, kio plietendigos la spektron de la homaj inventoj kaj de la teknika evoluo, por la multigo de scienca esplorado, por la levado de la averaĝa fizika sanstato, por la polurado kaj rafinado de la homa menso, por la ekspluatado de neuzataj kaj nesupozataj resursoj de la planedo, por la plilongigo de la homa vivo, kaj por la antaŭenigo de aliaj rimedoj kapablaj stimuli la intelektan, la moralan kaj la spiritan vivon de la tuta homaro.”

Por vaste konigi siajn celojn kaj strebojn kaj por proklami sian starpunkton pri variaj demandoj la Bahaa Internacia Komunumo aktivas ne nur per kunlaboro kun samcelaj organizaĵoj ene de kaj ekster la Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ engaĝas sin en publika agado cele al atentigo de la homaro pri la spiritaj kaj sociaj principoj de la Kredo.

La informado pri la Bahaa Kredo tre multiĝis kaj plivastiĝis, kiam sekve de la 1979-a revolucio en Irano internaciaj amaskomunikiloj raportis pri la persekutado de la bahaanoj. Pli ol 200 membroj de la Kredo estis ekzekutitaj pro sia kredo, kiun la reĝimo konsideras herezo, kaj miloj malliberiĝis, perdis sian postenon aŭ suferis konfiskadon de sia hejmo aŭ senigon de sia pensio rezulte de registaraj dekretoj. Bahaanoj tra la tuta mondo unuigite reagis al la situacio en Irano – tiu lando en kiu ilia religio naskiĝis – per submeto de peticioj al siaj registaroj por ekagi kontraŭ tia mistraktado. Kaj fakte, certragrade, estas rezulto de tiuj klopodoj, ke la persekutoj ne fariĝis eĉ pli ekstremaj. Ekzekutoj intertempe preskaŭ tute ĉesis. La iranaj bahaanoj tamen daŭre estas senigitaj je fundamentaj rajtoj kaj liberoj.

La deklaro pri paco publikigita far la Universala Domo de Justeco en 1985 sub la titolo “La Promeso de Monda Paco” ekigis dum la Internacia Jaro de Paco kaj trans ĝi tutmondan kampanjon por prezenti ĝin, kaj publikajn projektojn, kiuj partoprenigis registarulojn kaj eminentajn intelektulojn same kiel la ĝeneralan populacion.

Por atentigi pri la centjara datreveno de la forpaso de Bahà’u’llàh en 1992 la Oficejo por Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo publikigis deklaron sub la titolo “Bahà’u’llàh”, teksto pri la Fondinto de la Kredo, kun detaloj pri Lia vivo, Liaj instruoj kaj Lia misio. Samjaraj eventoj kiel la notinda memorkunveno en la Sankta Lando en majo 1992 je la datreveno mem de la forpaso de Bahà’u’llàh, kunveniginta ĉirkaŭ 3000 partoprenantojn el la tuta mondo, kaj la Bahaa Monda Kongreso okazigita en Novjorko en novembro 1992, kiu altiris ĉirkaŭ 27.000 bahaanojn de la tuta terglobo, kaŭzis multan publikan atenton por la Kredo.

En januaro 1995 la Oficejo por Publika Informado eldonis alian gravan deklaron pri socia evoluo sub la titolo “La Prospero de la Homaro”. Vaste distribuata ĉe la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 tiu deklaro probable kondukos al plia kunlaboro inter la bahaa komunumo kaj gvidaj personecoj sur tiu tereno.

Plej lastdate estas publikigita deklaro titolita “Turnopunkto por ĉiuj Nacioj”, kiu celas kontribui al la diskutado pri la estonteco de la Unuiĝintaj Nacioj okaze de la kvindekjariĝo de tiu organizaĵo.