spiritaj instruoj
Dum bahaa regiona konferenco en Manilo, Filipinoj, novembro 2008.

La nuna nova etapo de la homara evoluo postulas la rekonon de la unueco de la homa gento, la establon de egaleco inter virinoj kaj viroj, la eliminadon de la ekstremoj de riĉeco kaj povreco, kaj la realigon de la praaĝa promeso pri universala paco.

Komparante la evoluon de la homaro kun tiu de homo, la bahaaj skriboj diras, ke ni pasis tra la ŝtupoj analogaj al bebeco kaj infaneco kaj nune travivas tumultan adoleskecon sojle al plenkreskeco. Bahà’u’llàh instruas, ke la destino de la homaro estas maturiĝo. Por antaŭenigi la evoluon al socio, en kiu bahaaj idealoj povas plene realiĝi, Bahà’u’llàh donis leĝojn kaj moralajn instruojn, kiujn bahaanoj sekvu.

Centra inter ili estas la ĉiutaga deviga preĝo. Krome ĉiumatene kaj ĉiuvespere kredanto iom dediĉu sin al la studado de kaj meditado pri la bahaaj sanktaj skriboj.Bahaanoj inter 15 kaj 70 jarojn aĝaj ankaŭ unufoje jare dum deknaŭ tagoj de sunleviĝo ĝis sunsubiro fastas. Bahà’u’llàh nomis preĝadon kaj fastadon la “du kolonoj” de kredo, kio indikis kiom gravaj kaj benivaj ili estas. Li ankaŭ levis laboron al la stato de diservo.

La ĉefa fonto de la leĝoj de Bahà’u’llàh estas libro kun la titolo “Kitàb-i-Aqdas” (pr.: kitab-i-akdas) respektive “La Plej Sankta Libro”.

Bahaismo ne konas dietajn preskribojn, sed ja malpermesas la konsumadon de alkoholo kaj la uzon de narkotaĵoj kaj halucinigaĵoj, ĉar ili damaĝas la menson kaj malhelpas spiritan evoluon.

Bahà’u’llàh avertas bahaanojn esti honestaj kaj fidindaj, servadi al la homaro per prefere abundo da faroj ol per nuraj vortoj, esti ĉastaj kaj eviti klaĉojn kaj kalumniojn. Li malpermesis mensogi, ŝteli, adulti kaj malĉasti. La graveco de familia vivo estas kerna al bahaa komunuma vivo same kiel la morala kaj spirita edukado de infanoj.