evoluoprojektoj
Bahaa lernejo en Panamo.

El la vidpunkto de socia kaj ekonomia evoluado la plej interesa trajto de la bahaa komunumo estas ĝia unika sistemo de interkonsiliĝado. Bahá’u’lláh instruis manieron de grupa decidado kiu baziĝas sur la strebado al unuanimeco. Oni povas diri ke la plej multaj bahaanoj iel estas studantaj la procezon de interkonsiliĝado.

La eblecoj, kiujn tiu sistemo kapablas generi, unuafoje montriĝis dum la komencaj jaroj de la dudeka jarcento en Irano kie la bahaanoj kreis siajn proprajn lernejojn, klinikojn kaj aliajn sociajn servojn, inter alie ankaŭ la unuan iranan lernejon por knabinoj.

Hodiaŭ bahaaj evoluoprojektoj multnombras, precipe en Azio, Latinameriko kaj Afriko. Al ili apartenas lernejoj, klinikoj, sanserva edukado, agrikulturaj projektoj, rearbarigoj, programoj kontraŭ alkoholismo kaj infanvartejoj. Bahaaj radioprogramoj elsendas ne nur pri tiaj praktikaj aferoj sed ankaŭ flegas indiĝenajn kulturojn.

Bahaaj evoluoprojektoj, respondantaj al lokaj bezonoj konstatitaj de loke elektitaj Spiritaj Asembleoj, estas esence t. n. herbradikaj projektoj. Sendube tiu fakto multe kontribuas al tio ke tiuj projektoj plejparte financas sin mem.

Por akceli socian kaj ekonomian evoluon bahaanoj aktuale faras tra la mondo ĉirkaŭ 1.500 portempajn aktivecojn, kondukis pli ol 300 daŭrajn, plej ofte lernejajn, projektojn kaj fondis plo ol 50 tiucelajn organizaĵojn. Por kunordigi siajn internaciajn klopodojn sur tiuj terenoj la Bahaa Internacia Komunumo havas Oficejon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, Oficejon por Publika Informado kaj Oficejojn pri Medioprotektado kaj por la Promociado de Virinoj, kiuj kunlaboras kun Naciaj Spiritaj Asembleoj ĉirkaŭ la mondo en variaj projektoj kaj je reprezentiĝoj ĉe internaciaj kunvenoj.