Kun la finiĝo de 2023 retrorigardis la Bahaa Monda Novaĵservo BWNS (Bahá’í World News Service) al la klopodoj tra la tuta mondo de bahaanoj kontribui al socia progreso. 10-minuta filmo kaj vasta gamo da fotoj ilustras kiel la tutmonda bahaa komunumo ankaŭ dum la lasta jaro en mondo pli kaj pli turbula klopodis antaŭenigi socian harmonion kaj kontribui al la bonfarto de nia estiĝanta tuthomara socio; vidu: news.bahai.org/story/1710.

BWNS raportas kiel la harmonio inter scienco kaj religio estis emfazata vid-al-vide de rapide kreskanta ciferecigo, aŭtomatigo kaj artefarita inteligento, kiel la junularo estis avangardo ĉe la iniciatado de sociaj agadoj kaj kiel prosperis strebadoj firmigi egalecon inter virinoj kaj viroj. Ankaŭ prezentataj estas la nova bahaa templo inaŭgurita en Kinŝaso, Demokrata Respubliko Kongo, kaj la planoj por tri novaj tiaj temploj en Kanchanpur, Nepalo, Mwinilunga, Zambio, kaj Ontario, Kanado. Krome estas prezentataj kelkaj novaj presaĵoj kaj publikaĵoj, kiuj dum la jaro havebliĝis. Kaj aparte traktata estas la 13-a Internacia Bahaa Konvento ĉe kiu delegitoj el ĉiuj anguloj de la mondo kunvenintaj en la bahaa mondcentro, Israelo, elektis la Universalan Domon de Justeco, la internacian gvidorganon de la tutmonda bahaa komunumo. Ankaŭ aparte traktataj estas la kolopodoj de bahaanoj disponigi sanktajn ejojn, kie homoj de ĉia fono povas retiriĝi por preĝado kaj meditado kaj trovi novan inspiron por kontribui al la socia bono. Kaj la fina temo estas la nune konstruata maŭzoleo por ‘Abdu’l-Bahá en Akko, Israelo.

Preskaŭ samtempe kun tiu retrorigardo al 2023 aperigis BWNS raporton pri la partopreno de delegacio de la Bahaa Internacia Komunumo (Bahá’í International Community, BIC) en la COP28 klimata konferenco (vidu news.bahai.org/story/1709). Tiu raporto elstarigas ke el bahaa vidpunkto sole materiisma aliro estas tro limigita kaj ke bezonatas pli larĝa kompreno de progreso, kiu ampleksas kaj la materian kaj la spiritan evoluon de individuoj kaj socioj, se oni volas efike kaj daŭripove fronti la defiojn de la klimatŝanĝiĝo. Kiel vortigis tion unu el la bahaaj delegitoj, d-ro Roeia Thabet de la Bahaa Oficejo de Eksteraj Rilatoj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE): “Vera progreso postulas transformiĝon ne nur en individuaj agoj sed en la rilatoj inter individuoj, komunumoj kaj institucioj. Kultivi ĉi tiujn rilatojn tiel ke ĉiam pli karakterizas ilin kunlaboro kaj reciprokeco esencas por antaŭenigi sociojn kiuj estas en harmonio kun la medio.”

loka bahaa templo
Bildo 1: En Kinŝaso, Demokrata Respubliko Kongo, la unua nacia bahaa templo malfermis siajn pordojn. Kaj la Universala Domo de Justeco sciigis planojn por la konstruado de tri pliaj bahaaj temploj: lokaj temploj en Kanchanpur, Nepalo, kaj Mwinilunga, Zambio, kaj nacian templon en Kanado.
[por pli da fotoj kaj en pli alta kvalito iru al: news.bahai.org/story/1710/slideshow/22]
Delegitoj de la Bahaa Internacia Komunumo ĉe COP28
Bildo 2: Delegitoj de la Bahaa Internacia Komunumo ĉe COP28 elstarigis la bezonon de pli larĝa
kompreno de progreso, ampleksanta kaj materian kaj spiritan evoluon.
[por pli da fotoj kaj en pli alta kvalito iru al: news.bahai.org/story/1709/slideshow/1 ]

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.