Bahaismo & Esperanto
BEL-stando — UK 1996 en Prago, Ĉeĥio

La demando ĉu enkonduki komunan lingvon kaj kiu estu tiu lingvo ankaŭ okupas bahaanojn. La principo de internacia helpa lingvo resp. la bezono tian enkonduki kaj ĝeneraligi estas unu el la kernaj bahaaj instruoj.

La aŭtoritataj bahaaj tekstoj donas altan rangon al planita neŭtrala lingvo kaj al Esperanto mem kiel solvon de la lingva demando. Sed ili ankaŭ emfazas, ke ne eblas antaŭscii kiu estos la lingvo elektota, ke ne estas la tasko de la bahaanoj elekti la internacian helpan lingvon, sed de la monda politika gvidantaro. Kion do bahaanoj subtenas estas ne iu konkreta lingvo aŭ lingvoprojekto sed precipe la ideo mem enkonduki internacian helpan lingvon.

Jen la fono de longdaŭraj rilatoj inter la bahaanoj kaj la esperantistoj.

Bahaismo & Esperanto

Magazino pri la rilatoj inter Bahaismo kaj Esperanto tie ĉi elŝutebla.

Bahaismo & Esperanto

Faldfolio skizanta la rilatojn inter Bahaismo kaj Esperanto tie ĉi elŝutebla.


La vizio de unuigita homaro

La Bahaa Kredo estas monda religio fondita meze de la deknaŭa jarcento de Bahá’u’lláh, kiun liaj adeptoj, la bahaanoj, kredas esti la Promesito de ĉiuj epokoj. La kerna celo de Bahaismo estas la unueco de la tuta homaro, la kreo de tutmonda socio surbaze de unueco en diverseco.

Unu el la principaj instruoj de Bahá’u’lláh koncernas la enkondukon de universala lingvo: «La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon… Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro… Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.»

En la 21-a jarcento la homaro staras antaŭ la nepra bezono trovi unuecan vizion pri la rolo de la unuopulo kaj la pluevoluigo de la socio.


Esperanto – Homaranismo – Bahaismo

Bahaismo & Esperanto
Ludoviko Lazaro Zamenhof

Ludoviko L. Zamenhof estis konvinkita ke apud neŭtrala lingvo la homaro nepre bezonas ankaŭ komunan religion por firme establi intergentan kompreniĝon kaj pacon. Tiel li konsideris la Esperanto-movadon ne kiel celon en si mem, sed kiel rimedon por eduki homojn pri unueco.

Sian Homaranismon Zamenhof konceptis kiel “neŭtrale-homan” ponton inter la religioj; li neniam pretendis fondi novan religion. Sed la bahaaj instruoj tenas en si la potencon de dia inspiro. Bahaismo, kiel «vere Dio-donita instruo», ne nur proklamas la samajn mond-unuigajn idealojn kiel la aŭtoro de Esperanto – kaj eĉ plenkore pledas por la adopto de internacia helpa lingvo kaj komuna skribo – sed ĝi esence transiras la karakteron de ia boncela, idealisma movado.