Bazaj instruoj de Bahá’u’lláh

celoj kaj aktivecoj
Dum bahaa regiona konferenco, Johanesburgo, Sud-Afriko, novembro 2008.

Bahá’u’lláh instruis ke estas nur unu sola Dio kaj ke la sinsekvaj transdonoj de la Dia mesaĝo tra la historio estis la ĉefaj civilizaj fortoj. La Mesaĝistoj de Dio por la plej multaj homoj estas al fondintoj de apartaj religiaj sistemoj. Sed ili havis komunan celon: ke la homaro atingu moralan kaj spiritan maturecon.

La homaro nun atingis la epokon de sia matureco. Tio ebligas al ĝi unuiĝi kaj fine realigi la praaĝan promeson pri universala paco per starigo de tutmonda justa socio. Voje al tiu celo bahanoj klopodas realigi inter alie la jenon:

·    venkon de ĉiaj formoj de antaŭjuĝoj
·    ke virinoj ricevas plene la samajn rajtojn kaj eblecojn kiel havas viroj
·    la unuecon de la religioj kaj la rekonon ke religia vero estas relativa
·    eliminadon de la ekstremoj de riĉeco kaj povreco
·    ĝenerala edukado por ĉiuj
·    ke ĉiu individuo sendepende strebu al la vero
·    la starigon de tutmonda ferderacio de la nacioj
·    la rekonon ke vera religio harmonias kun la racio kaj kun sciencaj eltrovoj

Bahaa vivmodelo

Bahá’u’lláh instruis ke ĉiu homo estas «minejo plena ja juveloj» – juveloj nekonataj eĉ al la homo mem, des malpli al aliaj. La senco kaj celo de homa vivo estas konsciiĝi pri tiuj kapabloj kaj ilin kultivi – por kaj la propra bono kaj serve al la bono de la socio. Tiel la vivo surtere similas tiun antaŭnaskan: la moralaj, intelektaj kaj spiritaj povoj kiujn homo disvolvas dum sia ĉi-monda vivo estos liaj «membroj» kaj «organoj» bezonataj por la pluevoluado de la animo en la mondo transmorta.

Tial bahaanoj forte subtenas kaj kuraĝigas al plena disvolviĝo de la propra personeco. Ĉiutaga preĝado kaj meditado liberigu la animon de hereditaj vivkutimoj kaj malfermu por ĝi la vojon al novaj eblecoj. Kunlabori kun homoj el malsamaj fonoj helpas venki oftajn antaŭjuĝojn. La konsumado de alkoholo kaj de narkotaĵoj aŭ halucinigaĵoj estu evitata – krom se preskribita medicine – ĉar ili damaĝas la menson. Evitendas ankaŭ klaĉoj kaj kalumnioj, ĉar ili subfosas interhoman fidadon kaj unuecon de kiuj dependas la prospero de la socio.

La skriboj de Bahá’u’lláh emfazas la gravecon de familia vivo kiel la fundamento de la socio. La sankteco de geedzeco, rekono de la egaleco inter edzo kaj edzino kaj interkonsiliĝado inter ili estas aparte emfazataj.

aktivecoj

celoj kaj aktivecoj
Dum bahaa regiona konferenco, Kievo, Ukrainio, februaro 2008.

Ĉie tra la mondo bahaaj komunumoj ofertas al siaj kunhomoj partopreni en tiuj iliaj aktiviceoj je kiuj ili fokus sian klopodojn:

  • preĝkunvenoj
  • infanklasoj por etika edukado
  • junulaj grupoj por trejni la personajn kapablojn
  • studgrupoj por kune studi la Sanktan Vorton

Ankaŭ al aliaj siaj aktivecoj invitas bahaanoj siajn kunhomojn cele al starigo de amikaj rilatoj kaj kunlaboro por establi pli bonan, pacan kaj justan mondon.

La “rekono de la unueco de la homaro estas la ĉefa baza kondiĉo por la reordigo kaj adminstrado de la mondo kiel unu lando, kiel la hejmo de la homaro”, skribis la Universala Domo de Justeco en mesaĝo adresita al la popoloj de la mondo kaj publikigita en oktobro 1985 sojle al la Internacia Jaro de Paco proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj.

La fina celo de la Bahaa Kredo estas la kreo de unueco inter ĉiuj popoloj de la mondo. Kaj estas pro sia orientiĝo je internacia unueco, ke la bahaa komunumo estas aktiva ĉe Unuiĝintaj Nacioj ek de ties fondo. Hodiaŭ la “Bahaa Internacia Komunumo” estas ege aktiva neregistara organizo (NRO), kiu reprezentas la naciajn bahaajn komunumojn ĉirkaŭ la mondo kaj havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK). Ĝi estas aparte envolvita en aferoj rilataj al homaj rajtoj, bezonoj de virinoj kaj infanoj, medioprotektado kaj streboj al bone fundamentita, daŭriva evoluopolitiko.

Por akceli socian kaj ekonomian evoluon bahaanoj faras tra la mondo multajn tiajn projektojn.