La emancipiĝo de virinoj, la atingo de plena egalrajteco inter la seksoj, estas esenca trajto de homa progreso. Senegaleco ne nur malhelpas la disvolviĝon de virinoj sed de civilizado mem. Daŭre deteni plenan egalrajtecon de duono de la homaro ofendas la homan dignon. Krome tiel viroj kaj virinoj konservas damaĝajn sintenojn kaj kutimojn, kiuj pasas de la familio al la laborejo, al la politika vivo kaj fine en la internaciajn rilatojn. Neniel, ĉu morale, biologie aŭ tradicie, eblas pravigi malegalecon. La morala kaj psika klimato necesa por la establado de socia justeco kaj tutmonda paco kreiĝos nur kiam virinoj atingos plenan egalrajtecon kun viroj en ĉiuj sferoj de la vivo.

La sistema subpremado de virinoj estas okulfrapa kaj tragika historia fakto. Virinoj estas malhelpataj realigi siajn plenajn potencialojn pro la limigo je malvastaj agadsferoj en la socia vivo, pro ekskludo el lern- kaj studeblecoj, pro deteno de bazaj homaj rajtoj kaj pro elmetado al perforto kaj malhoma traktado. Praaĝaj kutimoj de subpremado reflektiĝas en la populara kulturo, literaturo kaj arto, en leĝoj kaj eĉ en religiaj skriboj; ili daŭras trapenetri ĉiujn aspektojn de la vivo. Malgraŭ ĉiaj progresoj je la politikaj kaj sociaj rajtoj de virinoj estas tamen plena egalrajteco neniel atingita.

La damaĝaj efikoj de seksaj antaŭjuĝoj difektas la socian vivon. Prosperoj por virinoj malfacilas. Atingi plenan egalrajtecon necesigas novan komprenon pri la senco de la homa vivo kaj pri kiel interrilati, kompreno kiu devigos al reformado de la personaj vivoj kaj tiel de la tuta socio. La klopodoj venki senegalecon devigas plenan engaĝiĝon de ĉiuj viroj, virinoj, junuloj kaj infanoj.

Anoncante la Dian intencon por nia epoko, antaŭ pli ol jarcento kaj unuafoje en la religia historio, proklamis Bahá’u’lláh, la Fondinto de la Bahaa Religio, la principon de la egaleco de virinoj kaj viroj, dirante: „Virinoj kaj viroj estis kaj ĉiam estos egalaj antaŭ Dio.“ Atingi egalajn rajtojn kaj privilegiojn por virinoj kaj viroj estas laŭ Bahá’u’lláh antaŭkondiĉo por atingi la pli vastan unuecon kiu firmigos la bonfarton kaj sekurecon de ĉiuj popoloj. La bahaaj skriboj emfazas: „Kiam ĉiuj homoj ricevos la samajn lerneblecojn kaj la egaleco inter viroj kaj virinoj estos realigita, tiam la fundamentoj por militado estos komplete detruitaj.“

La plena kaj egaleca partoprenado de virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo estas esenca por socia kaj ekonomia disvolviĝado, por la malaperigo de militoj kaj fine la establiĝo de unuigita mondo. En la bahaaj skriboj la egaleco de la seksoj estas angulŝtono de la Dia plano por la homara disvolviĝo kaj prospero:

La homa mondo posedas du flugilojn: la viran kaj la inan. Tiom longe kiel tiuj du flugiloj ne estos egale fortaj la birdo ne flugos. Eksterordinarajn atingojn la homaro ne faros, al la altoj de veraj atingoj la homaro ne povos flugi antaŭ ol la virinoj atingos la saman rangon kiel viroj kaj antaŭ ol ili povos same aktivi. Kiam la du flugiloj … fariĝos egale fortaj kaj ĝuos la samajn antaŭkondiĉojn la flugo de l’ homo treege kaj eksterordinare altiĝos.

La bahaaj skriboj diras ke proklami egalecon ne signifas nei la ekzistadon de funkciaj diferencoj inter virinoj kaj viroj sed male konfirmas la komplementecon de la roloj de viroj kaj virinoj en la familio same kiel en la socio. Dirante ke akiri sciojn servas kiel „ŝtuparo por la [homa] leviĝo“, Bahá’u’lláh preskribas identan edukadon por virinoj kaj viroj kondiĉe ke la cirkonstancoj tion permesas. Se ili tamen ne permesas estu prioritate edukataj virinoj kaj knabinoj. Malgraŭ ke ambaŭ gepatroj estas responsaj por la edukado de siaj infanoj povas tamen la profitoj de lernado kaj studado penetri en la socion plej efike tra edukitaj patrinoj kaj tial la edukado de knabinoj estas aparte grava.

Estimado kaj protektado de patrineco ofte estas uzataj kiel pravigo por socie kaj ekonomie malfavori virinojn. Tia diskriminaciado devas ĉesi. Granda honoro kaj nobleco estas rajte aljuĝataj al patrineco kaj la edukado de infanoj. La granda defio por la socio estas provizi eblecojn por plena kaj egala partoprenado de virinoj en ĉiuj aspektoj de la vivo kaj samtempe adekvate subteni patrinojn.

Asertante ke virinoj kaj viroj dividas similan „staton kaj rangon“ kaj „estas egale la ricevantoj de povoj kaj dotoj de Dio“, la bahaaj instruoj ofertas modelon de egaleco baziĝanta sur la koncepto de partnereco. Nur kiam virinoj plene partoprenos en ĉiuj sferoj de la vivo kaj eniros la gravajn decidajn kampojn, la homaro estos preparita por entrepreni la sekvan paŝon de sia kolektiva disvolviĝo.

Eliminadi diskriminacion kontraŭ virinoj estas spirita kaj morala devo kiu fine kondukos al leĝaj, ekonomiaj kaj sociaj reformadoj. Tamen ne sufiĉas helpi virinojn pli mult-nombre okupi gravajn kaj aŭtoritatajn poziciojn. Ne eblos atingi egalecon sen funda-mentaj ŝanĝiĝoj de sintenoj kaj valoroj de individuoj same kiel de ties sociaj radikoj. Socio baziĝanta sur partnereco en kiu agresado kaj uzo de forto estas anstataŭigitaj per kooperado kaj interkonsiliĝado necesigas la transformiĝon de la homa koro.

La damaĝaj efikoj de malegaleco ankaŭ la virojn malhelpas maturiĝi kaj akiri tiujn kvalitojn kiujn postulas la defioj de la nova jarmilo. „Tiel longe kiel virinoj estos detenataj atingi siajn plej altajn eblecojn“, diras la bahaaj skriboj, „tiel longe viroj ne povos akiri la grandecon kiu al ili eblas.“ Esencas ke viroj engaĝiĝas en celkonscia, zorga ekzamenado de sintenoj, sentoj kaj kondutoj, kiuj baras la vojon al egaleco.

Tiu ĉi teksto estas ellaborita surbaze de la la deklaro Two Wings of a Bird: The Equality of Women and Men (Du Flugiloj de Birdo: La Egaleco de Virinoj kaj Viroj) de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj en Usono. Tiu deklaro haveblas ĉe la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (kies adresoj troveblas i.a. sub www.bahai.org) aŭ rekte ĉe:  Bahá’í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA;
T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc(at)bic.org www.bahai.org