»Neforgesebla! Unu el la plej impresaj travivaĵoj de mia tuta vivo«, priskribas sian sperton Ciprian JAUCA, rumandevena esperantisto, kiu delonge vivas en Kanado. Tie li membras en la Nacia Spirita Asembleo, la landa gvidorgano de la bahaa komunumo. La anoj de ĉiuj tiuj naŭmembraj institucioj, aktuale 177 tra la tuta mondo, ekde 1963 ĉiun kvinan jaron kunvenas en la Bahaa Mondcentro en Ĥajfo, Israelo, por interkonsiliĝoj kaj por elekti la internacian gvidorganon de la bahaa mondkomunumo, la same naŭmembran Universalan Domon de Justeco. JAUCA: »Neniam antaŭe mi ĉeestis tiel multetnan, buntan, diversecan, sed tamen samtempe tiel harmonian, amopenetritan, spiritoplenan kunvenon de homoj el vere ĉiuj anguloj de la mondo. Tiuj tagoj vere anticipis estontecon de pace unuigita homaro«.

JAUCA ĵus revenis de la kunveno okazinta de la 29a de aprilo ĝis la 2a de majo. El la entute 1593 delegitoj ĉirkaŭ 1250 membroj de 176 landoj povis kiel li persone veni al Ĥajfo. La ceteraj pli ol 300 per interreta voĉdono partoprenis en la elekto, kiu havis centprocentan partoprenon. La delegitoj kolektiĝis jam kvin tagojn pli frue por unue sin prepari pilgrime vizitante la sanktejojn de la bahaa mondcentro en Ĥajfo kaj Akko.

Mesaĝo de la Universala Domo de Justeco al la bahaanoj de la mondo kaj publikigita dum la konvento retrorigardas al la atingoj de la bahaa komunumo tra la pasinta jaro kaj prilumas la defiojn, kiujn ĝi frontas je siaj klopodoj kontribui al persona kaj socia transformado. La mesaĝo ankaŭ parolas pri la mondsituacio kiel »profunde malcerta tempoperiodo«, pri tio ke estas »vasta agnosko ke la hodiaŭaj sociaj strukturoj estas netaŭgaj por fronti la bezonojn de la homaro dum siaj nunaj naskokonvulsioj«, ke ĉie la homoj serĉas »unuigan vizion« kaj ja tre multaj dividas la idealojn de »unueco, egaleco kaj justeco«. Kaj faritas jena rimarkinda aserto, kiu povus esti rekte adresita al la esperantistoj: »Iuj kun bonaj intencoj por la homaro eble unue altiriĝas al la bahaa komunumo kiel rifuĝejo, kiel ŝirmejo en mondo antagona kaj paralizita. Tamen, krom ŝirmejo ili trovos gefratajn animojn laborantajn kune por novkonstrui la mondon«.

La bahaaj internaciaj konventoj multrilate unikas. Ne troviĝas komparebla kunveno de reprezentantoj de ĉiuj popoloj de la mondo bazdemokrate elektitaj, kiuj sen ajna arogo de potenco en plena harmonio kaj preĝa sinteno elektas sian internacian estraron. La unikecon de la proceduro priskribas 7-minuta filmo »Summons to Service« (alvoko al servado; spektebla ĉe Vimeo), kiu estis prezentita dum la konvento je akcepto aranĝita de la bahaa mondcentro por internaciaj, landaj kaj lokaj registaraj autoritatuloj, eminentuloj kaj religiaj reprezentantoj kun kiuj ĝi rilatas kaj kunlaboras, inter ili la urbestrino de Ĥajfo.

Pri tiu ĉi 13a Internacia Konvento ĉiutage raportis, per komunikaĵoj ilustritaj per etaj filmoj kaj/aŭ multaj fotoj, la monda bahaa novaĵservo BWNS.

Enkadre de la konvento estis ankaŭ unuafoje prezentita nova filmo »An Expansive Prospect« (vasta perspektivo) kiu prilumas la strebadojn en kvar regionoj de la mondo, kie individuaj homoj, komunumoj kaj institucioj klopodas transformi la vivkondiĉojn laŭ la supre menciitaj principoj de unueco, egaleco kaj justeco. Eblas spekti la filmon en pluraj lingvoj (dume la angla, araba, franca, hispana, persa kaj rusa) tra la internacia retejo de la Bahaa Kredo bahai.org kaj ankaŭ pere de YouTube.

Ĉi-pere estu ankaŭ ree atentigata pri la de BEL lige kun la ĉi-jara 50a datreveno de sia fondo ĵus en Esperanto-traduko eldonita verko »Dio preterpasas« de Shoghi Effendi, la aŭtoritata historio de la unuaj cent jaroj, 1844 ĝis 1944, de la Bahaa Revelacio. La preskaŭ 500-paĝa tole bindita libro mendeblas i.a. ĉe UEA kaj estas ankaŭ alirebla kiel pdf pere de paĝo Literaturo.

Delegitoj de Kolombio metas sian voĉdonilon por la elekto de la Universala Domo de Justeco
Bildo 1: Delegitoj de Kolombio metas sian voĉdonilon por la elekto de la Universala Domo de Justeco.
Por pli alta kvalito iru al news.bahai.org
Delegitoj de Kameruno metas sian voĉdonilon por la elekto de la Universala Domo de Justeco
Bildo 2: Delegitoj de Kameruno metas sian voĉdonilon por la elekto de la Universala Domo de Justeco.
Por pli alta kvalito iru al news.bahai.org
Kelkaj el la 1250 delegitoj, kiuj ĉe la elekto ofte aperas en tradiciaj vestaĵoj de sia lando
Bildo 3: Kelkaj el la 1250 delegitoj, kiuj ĉe la elekto ofte aperas en tradiciaj vestaĵoj de sia lando.
Por pli alta kvalito iru al news.bahai.org

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.