Lidia Zamenhof kaj ...

Lidia Zamenhof, la plej juna filino de d-ro Ludoviko Zamenhof, meze de la 1920aj jaroj fariĝis bahaano. Ŝi estas kvazaŭ la enkorpiĝo de la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto. Jen mallonga vivpriskribo:

Ĉiu esperantisto pli-malpli konas la historion de tiu viro, kiu modeste sin nomis ‘iniciatoro’ de Esperanto. Sed la membroj de lia familio, liaj fratoj, edzino kaj gefiloj, kiuj ankaŭ aktivis en la Esperanto-movado, jam preskaŭ tute forgesiĝis. Escepto estas nur Lidia Zamenhof, kiu ludis gravan rolon kaj en la Esperanto-movado kaj en la Bahaa Kredo. Por bahaaj esperantistoj ŝi tial neniel forgeseblas.

«La tuta homaro devas unuiĝi en unu familio» – jen la moto, kiu priskribas la celon, kiun Ludoviko Zamenhof donis al sia vivo kaj por kiu li sinofere laboradis ĝis sia morto en 1917. Ne la kreo de iu bela universala lingvo, taŭga por komerco kaj verkado estis lia ĉefa celo, sed la tasko je kiu li fokusis ĉiujn siajn fortojn estis la disvastigo de la ideo pri homara interfratiĝo.
En tia etoso, reganta en la hejmo de Ludoviko Zamenhof kaj akceptita ankaŭ de liaj proksimaj parencoj, naskiĝis kaj kreskis la zamenhofaj gefiloj Adamo, Zofia kaj Lidia. Kiam Lidia naskiĝis en 1904, ŝiaj gefratoj jam estis preskaŭ plenkreskaj kaj ŝi kun ili ne povis multe interrilati, ĉar ili studis medicinon en Svislando. Kaj ankaŭ poste ili ne ofte vidis unu la alian.
Lidia infane havis nenian emon lerni Esperanton. En 1909, kiam oni festis la 50an datrevenon de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, multaj esperantistoj kunvenis kaj faris gratulajn paroladojn. Lidia, siatempe kvinjara knabineto, post ioma aŭskultado enĵetis: «Pri kio tiuj homoj parolaĉas? Mi komprenas eĉ ne unu vorton!» kaj proteste ŝi forlasis la feston.

En 1913 la Universala Kongreso de Esperanto estis okazonta en Berno, Svislando, kaj Lidia estis naŭjara, pro kio oni povis plani, ke ŝi kune kun la gepatroj vojaĝu al la kongreso, ankaŭ por tie renkonti siajn gefratojn. Grandega problemo tamen estis, ke Lidia obstine ne volis lerni Esperanton kaj komprenis nur kelkajn vortojn. Tiam la patrino klarigis al ŝi, ke ŝi devos resti hejme, se ŝi ne lernos la lingvon, kaj tio finfine efikis. Ene de ses semajnoj Lidia lernis tiom, ke ŝi povis interkomunikiĝi en Esperanto.

Ludoviko Zamenhof mortis dum la Unua Mondmilito, la 14-an de aprilo 1917, kiam Lidia estis nur 13-jara. Tiutempe jam ŝi plene regis la lingvon kaj faris unuajn provojn traduki el la pola. Ŝia kuzo Stephen raportis, ke ŝi ĉiam estis okupita pri tradukado en Esperanton kaj ke ŝi estis konvinkita, ke ŝi devos daŭrigi la laboron de la tro frue mortinta patro.

En 1921, en la aĝo de 17 jaroj, Lidia finis siajn gimnaziajn studojn kaj estis akceptita de la Varsovia universitato kiel studento de juro. Sian studadon ŝi finis en 1925 kun la akademia grado de magistro pri juro. Por ŝi tamen estis klare, ke ŝi iel dediĉos sian vivon al la idealoj de sia patro. Esperantujo estis ŝia hejmo.

Dum la Universala Kongreso de 1925 en Ĝenevo okazis i.a. ankaŭ fakkunveno de la bahaaj esperantistoj, al kiuj Lidia estis invitita. Ŝi tute ne deziris tien iri, sed fine pro ĝentileco tamen partoprenis kaj tiel konatiĝis kun Adelbert Mühlschlegel kaj Martha Root. Ankaŭ la fratino de Lidia, Zofia, partoprenis la aranĝon kaj tie legis artikolon de sia patro pri la neceso havi universalan religion.

La sekvan jaron, 1926, oni finfine inaŭguris la Zamenhof-monumenton en Varsovio. Ĉeestis ankaŭ Martha Root, kiu oficiale reprezentis la Bahaan Religion kaj parolis pri «La Bahaa Movado kiel formo de homaranismo». Ŝi restis du semajnojn en Varsovio kaj dormis kun Lidia en sama ĉambro. Ili fariĝis bonaj amikinoj, kvankam Lidia, kiu konsideris sin ateisto, komence neniel volis akcepti la religiajn konvinkojn de Martha. Tamen, iom post iom Lidia konvinkiĝis pri la vereco de la Bahaa Kredo kaj fine ĝin alprenis por si mem.

En 1928, okaze de du bahaaj kunvenoj en la kadro de la Universala Kongreso de Antverpeno, Lidia faris unuafoje publikajn paroladojn, kaj tio sufiĉe mirigis la esperantistojn, ĉar ĝis tiam ŝi neniam konsentis pri publika parolado kaj estis konsiderata kiel timema kaj retiriĝema persono. La cetera zamenhofa familio neniel kontraŭis la konvertiĝon de Lidia al la Bahaa Kredo, sed ili ankaŭ ne komprenis ĝin. En 1929 Lidia eĉ publikigis artikolon pri la Bahaa Religio en pollingva juda gazeto, kaj tion tamen la familio, kaj multe pli la juda komunumo, sentis nekonvena. En 1930 Lidia vojaĝis, t.e. pilgrimis, al Haifa en Palestino, sankta loko por bahaanoj, kaj renkontis tie la tiaman gvidanton de la Bahaa Kredo, Shoghi Effendi.

Siatempe Lidia decidis lerni la Cseh-metodon por instrui Esperanton. La Esperanto-movado tamen ne plu estis tiel favora al Lidia kiel antaŭe; aparte oni malŝatis, ke membro de la zamenhofa familio aktivas por la disvastigo de la Bahaa Afero, timante ke la publiko ekkredus, ke la Esperantismo estas intime ligita al iu religia kredo. Sed Lidia sukcesis. En 1932 ŝi unue agadis por Esperanto en Svedio, donante plurajn prelegojn kaj lecionojn pri Esperanto, parte antaŭ 250 homoj. Post tio ŝi ricevis inviton de la Esperanto-klubo en Liono, Francio, por tie gvidi Cseh-metodajn kursojn. Per tio komenciĝis la kariero de Lidia kiel Cseh-instruistino.

Kvankam la instruado de Esperanto en publikaj lernejoj estis malpermesita en tiama Francio, la intereso por Esperanto estis grandega. Lidia instruis al klasoj kun centoj da personoj, la gazetaro favore raportis kaj la lernantoj estis entuziasmaj. Tiuj sukcesoj estis reatingitaj en pluraj francaj regionoj. En tiu tempo Lidia estis tiel sukcesa, ke ŝi povis labori por la disvastigo de Esperanto dum pluraj jaroj kaj eĉ povis vivteni sin per tio.

La grandegaj sukcesoj de Lidia en Francio fine atingis interesitajn esperantistajn rondojn en Usono, kiuj kune kun la bahaanoj invitis ŝin doni Cseh-lecionojn tie. En septembro 1937 Lidia enŝipiĝis por Usono, kie oni atendis ŝin kun miksitaj sentoj, ĉar disvastiĝis onidiro, ke Lidia estus mizera retoro. Krom tio esperantistoj kaj bahaanoj devis kunlabore organizi ŝian vojaĝon kaj restadon. Ambaŭ grupoj estis ĵaluzaj pro Lidia, kaj la esperantistoj ne fidis la bahaanojn, ĉar tiuj ja parolis pri la neceso de universala lingvo, sed apenaŭ interesiĝis pri Esperanto. Tio ŝanĝiĝis kiam Lidia eklaboris en Usono. Sed la sukcesoj ne estis tiel triumfaj kiel en Francio.

En 1938 la politika situacio fariĝis pli kaj pli kriza, la pola registaro dekretis, ke polaj ŝtatanoj, kiuj ne revenos hejmen, perdos sian ŝtatanecon, kaj samtempe la restadpermeso de Lidia malvalidiĝis. Krom tio ŝi pro nescio malobeis iun usonan leĝon, kiu malpermesis al ŝi perlabori monon dum la restado, kaj ŝi estis akceptinta honorariojn, kvankam malgrandajn, por la Esperanto-lecionoj. Pro tio Lidia forlasis Usonon la 29an de novembro 1938 kaj vojaĝis hejmen.

Reveninte ŝi sin dediĉis denove al tradukado kaj verkado. Interalie ŝi tradukis Bahá’u’lláh kaj la nova epoko, kiun jam ŝi estis tradukinta en Esperanton, en la polan lingvon.
En septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito kaj Lidia havis la saman sorton kiel ĉiuj polaj judoj. Ŝi devis vivi en la varsovia geto, kie ŝi donis lecionojn pri angla lingvo por vivteni sin. La esperantistoj ne forgesis Lidian kaj sendadis pakaĵojn al ŝi. Pola esperantisto kaj germana bahaa soldato eĉ klopodis helpi al Lidia per ebligo de fuĝo, sed Lidia rifuzis.
En 1942 la nazioj komencis grandskalan ekstermadon de la judoj en Varsovio. Tiam ankaŭ Lidia estis deportita al la koncentrejo Treblinka kaj mortigita tie kiel pli ol unu miliono da samsortanoj.

La mesaĝo de Lidia Zamenhof estis la unueco de la homaro, la interfratiĝo de la homoj, la emancipiĝo de la virinoj kaj batalo por paca mondo. Ĉio ĉi radikis en la homaranismaj idealoj de ŝia patro, kiujn ŝi retrovis en ankoraŭ pli vasta formo en la instruoj de la Bahaa Kredo.

Literaturo:

  • Isaj Dratwer, Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno – La Laguna, 1980
  • Wendy Heller, Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof. Filino de Esperanto, Antverpeno – FEL 2007
  • Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. La originala verkaro de Lidia Zamenhof, Antverpeno – FEL 2009
Dum Lidia Zamenhof por la bahaaj esperantistoj okupas tute unikan pozicion ili tamen fieras ankaŭ pri aliaj elstaraj membroj de sia komunumo kiuj aktive uzis Esperanton, precipe pri la esperantistaj «Manoj de la Afero de Dio». Per tiu rango estas distingitaj aŭ postmorte aŭ jam dumvive entute 50 individuaj bahaanoj pro elstaraj servoj al la Kredo. Iliaj devoj, skribis Abdu’l-Bahá, estis «disvastigi la Diajn Aromojn, edifi la animojn de l’ homoj, antaŭenigi klerecon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, sanktigataj kaj sendependaj de materiaj aferoj. Ili devas manifesti submetiĝon je Dio per sia konduto, siaj manieroj, siaj faroj kaj siaj vortoj.» Almenaŭ kvin «Manoj» estis aktivaj esperantistoj.
Lidia Zamenhof kaj ...
Martha L. Root

Martha Louise Root naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1872 en Richwood, Ohio, Usono. Ŝi en 1908 konatiĝis kun la Bahaa Kredo kaj en 1912 renkontiĝis kun Abdu’l-Bahá kio komplete ŝanĝis ŝian vivon. En 1914 – en la aĝo de 42 jaroj – Martha rezignis pri sia laboro kiel societa redaktorino de pitsburga gazeto por vojaĝi eksterlanden kaj disvastigi la Bahaan Kredon, samtempe laboranta kiel liberprofesia gazet-korespondistino. En 1919 Martha Root komencis vojaĝon tra la mondo, kiu daŭris fakte ĝis ŝia morto 20 jarojn poste, la 28-an de septembro 1939 en Honolulu, Havajo. Dum tiuj vojaĝoj tra ĉiuj kontinentoj restis Sovetunio la sola iom pli grava lando, kiun ŝi ne vizitis.
Jam frue Martha Root konvinkiĝis pri la bezono je internacia helpa lingvo kaj, post kiam jam en 1912 ŝi prenis unuajn Esperanto-lecionojn, poste vere ekstudis la lingvon kaj vaste ĝin utiligis kaj ankaŭ propagandis tra la tuta mondo. Dum la 17-a UK Martha konatiĝis kun Lidia Zamenhof; el tio rezultis forta amikeco kaj la bahaaniĝo de la plej juna Zamenhof-ido.

Lidia Zamenhof kaj ...
John E. Esslemont

D-ro John Ebenezer Esslemont naskiĝis la 19-an de majo 1874 en tre eminenta skota familio el la regiono de Aberdeen kaj mortis en Hafia, Israelo, la 22-an de novembro 1925. Li estis fervora subtenanto de Esperanto, kiu ĝin flue parolis kaj utiligis jam ekde sia junaĝo. Li diplomiĝis distingite en la fako de medicino kaj kirurgio kaj komencis brilan karieron, sed, ĉar jam dum siaj studjaroj li malsaniĝis je tuberkulozo, jam baldaŭ ne plu povis daŭrigi intensan esploran laboron kaj en 1908 eklaboris en la sudangla urbo Bournemouth en sanatorio por kuracado de tuberkulozo, frue fariĝante notinda fakulo de pulma medicino.
D-ro Esslemont en 1914 konatiĝis kun la bahaaj instruoj, kiuj imponis lin kiel solvo por la grandaj bezonoj de la moderna mondo. Li entuziasme studis ĉiujn haveblajn librojn pri la nova religio kaj komencis per Esperanto korespondi kun bahaanoj en diversaj landoj. Jam tre baldaŭ li faris proprajn prelegojn pri la Kredo kaj okazigis regulajn kunvenojn cele al ĝia instruado. En 1916 li kunlabore kun konata bahaano-esperantisto, d-ro Lutfullah Hakim, tradukis en Esperanton La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh kaj jam ekverkis libron pri Bahaismo – la poste famiĝonta Bahá’u’lláh and the New Era (Bahá’u’lláh kaj la nova epoko), kiu laŭ Shoghi Effendi, estis «la enkonduko en la Kredon» kaj inaŭguris novan ŝtupon en la evoluo de la bahaa komunumo per sia sistema, klara kaj tamen facile legebla prezento de la Kredo. En 1924 Shoghi Effendi invitis d-ron Esslemont al Haifa por tie lin servi kiel anglalingva sekretario. Sed baldaŭ jam lia malsano reatakis lin kaj jam jaron poste li mortis.

Lidia Zamenhof kaj ...
Agnes B. Alexander

Agnes Baldwin Alexander estis la unua bahaano – kaj eble ankaŭ la unua esperantisto – de Havajo. Ŝi naskiĝis en Honolulu la 21-an de julio 1875 kaj tie mortis la 1-an de januaro 1971. Ŝi apartenis al unu el la plej fruaj kaj plej distingiĝintaj familioj de kristanaj misiistoj sur la insularo kaj ĝuis altan socian rangon. En 1900 dum vojaĝo al Ameriko kaj Eŭropo en Romo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo, kiun ŝi tuj alprenis.
En 1913 Agnes forlasis Havajon por disvastigi la Bahaan Kredon en iu fremda lando kaj Abdu’l-Bahá ŝin instrukciis porti la bahaajn instruojn al Japanio. Ankoraŭ antaŭ la forvojaĝo tien ŝi eklernis Esperanton, kiun poste en Japanio ŝi vaste utiligis, inter alie kunlaborante kun la fama Vasilij Eroŝenko, vivanta tiutempe en Tokio. Ŝi pli poste skribis pri Esperanto: «Dio uzis tiun ĉi lingvon, kiu venis en la mondon tra la Revelacio de Bahá’u’lláh, por disvastigi Lian Mesaĝon en Japanio.» Agnes dum 1914 ĝis 1967 plurfoje moviĝis inter Havajo kaj Japanio kaj ankaŭ aktive diskonigis la bahaajn instruojn tra Esperanto en Koreio kaj Ĉinio. Ŝiaj kontribuoj al la disvastigo de Esperanto kaj Bahaismo en Orienta Azio apenaŭ takseblas.

Lidia Zamenhof kaj ...
Hermann Grossmann

D-ro Hermann Grossmann naskiĝis la 16-an de februaro 1899 en Rosario, Argentino, kaj mortis la 7-an de julio 1968 en Neckargemünd, Germanio. Reveninta kun sia familio kiel dekjarulo al Germanio li devis fine de la Unua Mondmilito servi en la germana armeo en Francio, kio forte kontribuis al lia intelekta kaj anima serĉado al kiu li trovis respondon 1920 en Lepsiko kie li konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Senhezite li akceptis la novan mesaĝon per sia tuta koro kaj komencis arde kaj kapable ĝin servi.
El la abundo de la instruoj de Bahá’u’lláh estis du temoj, kiuj aparte interesis Hermann Grossmann: La akordigo de scienco kaj religio kaj la postulo realigi homaran unuecon surbaze de la principo »unueco en diverseco». Li verkis aron da libroj pri la Bahaa Kredo.
Kiam en la dudekaj jaroj komenciĝis grandskala kunlaboro inter la bahaanoj kaj la esperantistoj ankaŭ Hermann Grossmann lernis Esperanton. De 1925 ĝis 1936 li eldonis la Internacian Bahaan Esperanto-Gazeton La Nova Tago kaj krome la germanan bahaan infanrevuon Rosengärtlein (rozĝardeneto), kiu aperis en germana lingvo kaj Esperanto kaj provis tiel konatigi la junan legantaron kun Esperanto.

Lidia Zamenhof kaj ...
Adelbert Mühlschlegel

D-ro Adelbert Mühlschlegel naskiĝis la 16-an de junio 1897 en Berlino, Germanio, kaj la 29-an de julio 1980 mortis en Grekio, kien li «pioniris» serve al la Kredo. Li jam dum sia studado de medicino venis al la konvinko ke nova epoko naskiĝus kaj fariĝis sincera verserĉanto. En 1920 lia patrino konigis lin kun la Kredo de Bahá’u’lláh. Li studis la malmultajn tekstojn kiuj tiutempe ekzistis kaj ekkonante ke la mesaĝo de Bahá’u’lláh estas tiu vero, kiun li serĉis, li aliĝis al la Bahaa Religio. Dum la dudekaj jaroj d-ro Mühlschlegel ankaŭ lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al La Nova Tago. Li ankaŭ partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.
Kiel «Mano de la Afero» li estis unu el la ĉefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de Shoghi Effendi ĝis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco en 1963. Ankoraŭ tiutempe Adelbert Mühlschlegel sincere fidelis al Esperanto. Pri tio atestas ke antaŭ la UK 1966 en Budapeŝto li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektiviĝis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondiĝi Bahaa Esperanto-Ligo, i.a. rezulte de tio ke la Universala Domo de Justeco lin konsultis. «Ni interkonsiliĝis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj… kaj serĉis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesiĝo pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma.», skribis la Universala Domo al la iniciatintoj de BEL. Adelbert Mühlschlegel ankaŭ apartenas al la fondaj membroj de BEL kaj fariĝis ano de ĝia unua estraro, kiu faris lin sia prezidanto; tio li restis ĝis sia morto.