Vidu pli sube liston de bahaa literanturo en Esperanto. Kaj sekve ni intencas iom post iom alirebligi la bahaan literaturon en Esperanto. Tio ĉi tamen estas projekto kiu bezonos pli da tempo. Jen do …

… bahaa E-biblioteko iam kompletigota…

Bahá’u’lláh:

La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Perloj de l’Saĝo, BEL 1994
La Libro de Certeco (en la traduko de Lidia Zamenhof)
La Sep Valoj, BEL 2025

Abdu’l-Bahá:

Mesaĝo al la Centra Organizo por Daŭra Paco (1919)
Parizaj Paroladoj (1911)
La letero de Abdu’l-Bahá al d-ro Auguste Henri Forel

Shoghi Effendi:

Shoghi Effendi – Dio preterpasas
La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947

La Universala Domo de Justeco:

Al ĉiuj honorantaj la Heroldon de nova Tagiĝo, 2019
Al ĉiuj, kiuj celebras la Gloron de Dio, 2017
Unu Komuna Kredo, 2005
Al la religiaj gvidantoj de la mondo, 2002
La Promeso de Monda Paco, 1985

La Internacia Bahaa Komunumo:

Konvena regado. La homaro survoje al justa tutmonda sistemo. Deklaro de Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 75jariĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. 2020
Turnopunkto por ĉiuj nacioj – reformprogramo por la UN; resumo de deklaro okaze de la 50a datreveno de UN, 1995
La prospero de la homaro, 1995, preparita okaze de la UN monda pintkunveno pri socia evoluo, Kopenhago, Danio
Bahá’u’lláh, 1992, deklaro okaze de la 100a datreveno de la forpaso de la Fondinto de la Bahaa Kredo

Bahaa Esperanto-Ligo – BEL:

Bahaaj Preĝoj, BEL 2025
Survoje al homara unueco, faldfolio, BEL 2010
La Plej Granda Rimedo. Kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj pri Internacia Helpa Lingvo, 2019
Oraj Gutoj, BEL 2025

Ceteraj:

J.E. Esslemont, Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko, 1930 (eldono de 1978)

Literatura listo:

La ĉi-suba listo entenas la plej multan en Esperanto aperintan bahaan literaturon; ĝi tamen ne estas kompleta; mankas precipe etaj broŝuroj kaj faldfolioj k.s., kiuj kelknombre aperis. Ankaŭ estas la bibliografiaj indikoj pri la fruaj eldonaĵoj mankohavaj. La listo estas aranĝita laŭ la eldonjaro.

Precipe la pli junaj titoloj de la supra listo estas haveblaj ĉe esperantaj libroservoj aŭ ĉe:
Bahaa Esperanto-Ligo, Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio; bel@bahai.de

  • La Nova Tago – Internacia Bahaa Esperanto Gazeto, publikigita kvaronjare inter 1925 kaj 1936 de „la Esperanto-komitato de la Baha’i-movado Hamburg“ resp. „La Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek“ kaj poste „La Bahaa Esperanto-Eldonejo Weinheim“ resp. „Bahaa Esperanto-Eldonejo ‘La Nova Tago’“.
  • Historio, instruoj kaj valoro de Baha’i-Movado, de Hermann Grossmann, Esperanto-komitato de la Baha’i-Movado Hamburg, 1925; 8 paĝoj.
  • Bahá’u’lláh kaj Lia Misio, de John E. Esslemont (aperis en la dudekaj jaroj).
  • Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh, trad. el la persa originalo de J. E. Esslemont kaj L. Hakim (aperis en la 1920aj jaroj).
  • Bahaaj Pruvoj de Vivo post Morto, de Martha L. Root (UK-prelego; aperis en la 1920aj jaroj).
  • 9 – Kompilaĵo de bahaaj vortoj (aperis en la 1920aj jaroj).
  • La esenco de l’ Bahaismo, de Hermann Grossmann (aperis en la 1920aj jaroj)
  • Bahaismo kaj politiko, de Ernst Kliemke (artikolo aperinta ankaŭ en La Nova Tago IV-4 p. 37 k.s.; aperis en la 1920aj jaroj).
  • Bahá’u’lláh kaj la nova epoko de J. E. Esslemont, trad. Lidia Zamenhof, unua eldono: Bahaa Esperanto-Eldonejo „La Nova Tago“, 1930; dua, ĝisdatigita eldono: Bahaa Esperanto-Ligo, 1978; 324 p.
  • Homo, Dio, Profeto, de Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo, Weinheim, 1931 (parolado farita okaze de la bahaa fak-kunveno dum la XXII-a Universala Esperanto-Kongreso en Oxford, la 8-an de aŭgusto 1930).
  • La Bahaa Revelacio, 17 paĝoj (esperanta traduko de broŝuro eldonita en Usono – probable el la tridekaj jaroj).
  • La Mondreligio, de Shoghi Effendi, 8 paĝoj (skizo de la celoj, instruoj kaj historio de Bahaismo de ĝia „Gardanto“; esperanta traduko, probable de Lidia Zamenhof; aperis probable en la tridekaj jaroj).
  • Parizaj Paroladoj de ‘Abdu’l-Bahá; trad. Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo „La Nova Tago“, Weinheim, 1932; 110 paĝoj.
  • Bahaaj Informoj, bulteno eldonita de Internacia Bahaa Oficejo, Ĝenevo, de 1947 ĝis 1949 (entute 14 numeroj).
  • Bahaismo – la religio de Paco, de Lidja Zamenhof; Bahaa Esperanto Komitato, Neckargemünd apud Heidelberg, 1959; 8 paĝoj (reaperigo de la samtitola artikolo de Lidia Zamenhof el „La Nova Tago“ – julio 1931; represo de Imprenta Gutenberg, La Laguna de Tenerife, aperis en 1966).
  • Mesaĝo de ‘Abdu’l-Bahá, Bahá’í-Verlag, 1964; 15 paĝoj (esperanta traduko de ampleksa letero de la 17a de decembro 1919 de ‘Abdu’l-Bahá al la Centra Organizo por Daŭra Paco, Den Haag, Nederlando).
  • Kio estas la Bahaa Religio, de Hermann Grossmann, Bahá’í-Verlag, 1969; 60 paĝoj.
  • Unueco kaj Universala Lingvo, de Johano Dale, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará-Brazilo, 1976; 30 paĝoj.
  • Bahaaj Respondoj, el la hispana trad. P. A. Cardoso, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará-Brazilo, 1977; 30 paĝoj.
  • Komunio kun Dio, bahaaj preĝoj, Bahaa Esperanto-Ligo; 22 paĝoj.
  • Parizaj Paroladoj de ‘Abdu’l-Bahá; trad. Lidja Zamenhof, Bern, 1978; represo de la eldono de Bahaa Esperanto-Eldonejo „La Nova Tago“, Weinheim, 1932; 110 paĝoj.
  • Bahá’u’lláh kaj la nova epoko de J. E. Esslemont, trad. Lidia Zamenhof; dua, ĝisdatigita eldono: Bahaa Esperanto-Ligo, 1978; 324 p. (unua eldono: Bahaa Esperanto-Eldonejo „La Nova Tago“, 1930).
  • Bahá’í: La Mondkredo por la Nuntempa Homaro, de Arthur L. Dahl, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, 1981; 22 paĝoj.
  • La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh; trad. E. Rodriguez Ontario, Fortaleza-Ceará Brazilo, 1981, 56 paĝoj.
  • La Promeso de Malarmado kaj Paco; Bahaa Esperanto-Ligo, 1983; 12 paĝoj.
  • La Promeso de Monda Paco, Bahaa Esperanto-Ligo, 1986; 24 paĝoj.
  • Koresponda Kurso, Bahaa Esperanto-Ligo, 1986, 64 paĝoj.
  • La Bahaa Religio – Vojo al la Paco, Bahá’í-Verlag, Hofheim-Langenhain, 1987; 16 paĝoj.
  • La Bahaa Religio, de Heinz-Dieter Maas, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1987; 31 paĝoj.
  • Turnopunkto al Tutmonda Socio, de Ingo Hofmann, Bahá’í-Verlag, Hofheim-Langenhain, 1988, 10 paĝoj.
  • La Bahaa Kredo, Internacia Bahaa Komunumo, Bahá’í Publishing Trust UK, 1989; 16 paĝoj.
  • Bahá’u’lláh, Bahaa Esperanto-Ligo, Belvaux, 1992; 60 paĝoj.
  • La Nekredebla Paradokso. The Incredible Paradox, de Vinson Brown, dulingva angla-esperanta (E-traduko de D. Evans); Naturegraph Publishers, Happy Camp, 1992; 64 paĝoj.
  • Preĝoj, Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1992; 70 paĝoj.
  • Perloj de l’ Saĝo el la Skriboj de Bahá’u’lláh; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1994, 56 paĝoj.
  • Bahaismo kaj Esperanto, Festlibro okaze de la 25-jariĝo de Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt 1997, 57 paĝoj.
  • Al la Religiaj Gvidantoj de la Mondo, Mesaĝo de la Universala Domo de Justeco de aprilo 2002, Bahaa Esperanto-Ligo, Hofheim 2002; 4 paĝoj.
  • Unu komuna kredo (komisita de la Universala Domo de Justeco, Haifa 2005), Bahaa Esperanto-Ligo, Hofheim 2008; 17 paĝoj.
  • Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof. Filino de Esperanto, de Wendy Heller, FEL, Antverpeno, 2007.
  • Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. La originala verkaro de Lidia Zamenhof, FEL, Antverpeno, 2008.
  • Bahaismo kaj Esperanto. La Bahaa Religio kaj ĝiaj rilatoj al Esperanto; Bahaa Esperanto-Ligo, Hofheim, 2009; multkolora broŝuro, 20 paĝojn.
  • La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh; reviziita traduko fare de BEL, BEL ĉe Editorial Bahá’í, Terassa, Hispanio, 2009, 72 paĝoj.
  • Al ĉiuj, kiuj celebras la Gloron de Dio, Letero de La Universala Domo de Justeco okaze de la 200a datreveno de la naskiĝo de Bahá’u’lláh, BEL 2017, 4paĝa faldfolio.
  • La Plej Granda Rimedo por antaŭenigi Harmonion kaj Civilizazion; kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj kaj rilataj fontoj pri la demando de internacia helpa lingvo redaktita kaj enkondukita de Gregory P. Meyjes, BEL ĉe Mazloum Media Druck und Verlag, Offenbach, Germanio, 2019, 104 paĝoj.
  • Al ĉiuj honorantaj la Heroldon de nova Tagiĝo, Letero de La Universala Domo de Justeco okaze de la 200a datreveno de la naskiĝo de Báb, BEL 2019, 4paĝa faldfolio.
  • Konvena regado. La homaro survoje al justa tutmonda sistemo. Deklaro de Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 75jariĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, BEL, 2020, 4paĝa.
  • Shoghi Effendi – Dio preterpasas, la aŭtoritata historio de la unuaj cent jaroj (1844–1944) de la Bahaa Kredo, BEL ĉe Mazloum Media Druck und Verlag, Offenbach, Germanio, 2023, 476 paĝoj.
  • The Bahá’í Esperanto League. 50th Jubilee 1973–2023 | Bahaa Esperanto-Ligo. 50a jubileo, dulingva (angla kaj Esperanto) multkolora broŝuro publikigita okaze de la 50jariĝo de Bahaa Esperanto-Ligo, BEL ĉe Mazloum Media Druck und Verlag, Offenbach, Germanio, 2023; 24 paĝoj.
  • La letero de ‘Abdu’l-Bahá al d-ro Auguste Henri Forel, letero de la 21a de septembro 1921 de ‘Abdu’l-Bahá al la fama svisa sciencisto, BEL, 2024, 16 paĝa broŝuro.
  • La Sep Valoj, mistika verko de Bahá’u’lláh el la frutempo de Lia misio, BEL ĉe Mazloum Media Druck und Verlag, Offenbach, Germanio, 2025, 50 paĝoj.
  • Oraj Gutoj, eta kolekto de citaĵoj el la verkoj de Bahá’u’lláh kaj de kelkaj preĝoj de Bahá’u’lláh, Báb kaj ‘Abdu’l-Bahá, BEL ĉe Mazloum Media Druck und Verlag, Offenbach, Germanio, 2025, 24 paĝoj.