La Bahaa Monda Novaĵservo (BWNS) enkondukis novan video-sekcion enhavanta la tutan gamon de aŭdvidaj produktaĵoj kaj la konstruado de la maŭzoleo por ‘Abdu’l-Bahá urborande de Akko nun eniras siajn lastajn fazojn.

BAHAA MONDA NOVAĴSERVO (Bahá’í World News Service, BWNS), Bahaa Mondcentro. La Bahaa Monda Novaĵservo (Bahá’í World News Service, BWNS) en sia retejo enkondukis novan video-sekcion enhavanta la tutan gamon de aŭdvidaj produktaĵoj — mallongaj filmetoj, dokumentarioj, video-podkastoj, kaj pli — kiuj dokumentas la evoluojn en la tutmonda bahaa komunumo. Vizitantoj de la nova sekcio povas priserĉi tiujn videojn laŭ ilia eldondato aŭ laŭ temoj kiel publika diskurso, socia agado, Domoj de Adoro, la Sanktejo de ‘Abdu’l-Bahá, kaj la homarajta situacio de bahaanoj.

La Bahaa Monda Novaĵservo, establita en la jaro 2000, publikigas pensinstigajn kaj inspirajn artikolojn pri kolektitaj spertoj precipe tra la klopodoj de la tutmonda bahaa komunumo por kontribui al socia plibonigo. La novaĵservo nuntempe funkcias en kvin lingvoj: angla, franca, persa, rusa kaj hispana. Kaj krom tra sia retejo alireblas la novaĵservo ankaŭ en apo (Android kaj iOS), Facebook, Instagram, X (antaŭe Twitter) kaj YouTube, same kiel per retpoŝta abono.

Inter la unuaj novaj videoj enirintaj tiun novan sekcion de BWNS estas du pri la plua pretiĝo de elstara konstruprojekto, kiu estas grava ero de la bahaa mondcentro: la maŭzoleo por ‘Abdu’l-Bahá nun finkonstruata
urborande de Akko, Israelo. Tie post senlaca kaj skrupula penado estas multe atendita mejloŝtono atingita, nome la kompletigo de la unika tegmento de tiu eksterordinara konstruaĵo. Tiu paŝo markas la finon de unu el la teknike plej malfacilaj eroj de la projekto kaj eniron de la finaj laboroj por ĝin pretigi. Dum unu el la du videoj montras la tiklajn kaj defiajn lastatempajn laborojn por konsturi la tegmenton de la
maŭzoleo, priskribas en la alia s-ro Khosrow Rezai, la direktoro de la projekto, tiujn paŝojn, kiuj nun sekvos por finpretigi la konstruaĵon.

Maŭzole nun kun tegmento kaj BWNS evoluas
Bildo 1: Bahá’í World News Service (BWNS) lanĉas video-sekcion kun ĉiuj BWNS-video-produktaĵoj, inkluzive de mallongaj filmetoj, dokumentarioj kaj video-podkastoj. Por pli da fotoj en alta kvalito iru al news.bahai.org
BWNS evoluas
Bildo 2: La maŭzoleo de ‘Abdu’l-Bahá: la betona strukturo inkluzive de la tegmento nun estas kompleta. Por pli
alta kvalito iru al news.bahai.org

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.