La rilatoj inter la movadoj bahaaj kaj esperantaj estas jam tre longtempaj. Jen superrigardo pri kiel ili evoluis:

Komencoj

La unua mencio de Bahaismo en Esperantujo okazis eble en esperanta periodaĵo, nome en Amerika Esperantisto. Troviĝas en n-ro 84, dec. 1911, de The British Esperantist artikolo referencanta «laŭ Amerika Esperantisto». Tiu artikolo prezentas Bahaismon kiel religi(anoj)unuigan movadon kaj redonas tiuteman leteron de ‘Abdu’l-Bahá.

En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojaĝoj de ‘Abdu’l-Bahá tra okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko. Almenaŭ du el liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgo je la 7a de januaro 1913 kaj en Stutgarto je la 5a de aprilo 1913, aperis en esperantaj gazetoj. Evidente ankaŭ la Esperanto-movado atentis pri la proklamado de Bahaismo far ‘Abdu’l-Bahá dum liaj historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodaĵoj.

‘Abdu’l-Bahá tamen ne nur per siaj rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Per Siaj kuraĝigoj li ankaŭ forte subtenis la penetron de Esperanto al Okcidenta Azio. Al Irano li mem invitis Esperanto-instruistojn. Rezulte i.a. en la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Aŝĥabado, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto. Krome inter tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Ĉinio, estis ankaŭ aktivaj esperantistoj kiuj tie aktivis ne nur per sed ankaŭ por la lingvo.

La periodo de La Nova Tago

historiaj rilatoj

1925 estis la jaro inaŭguranta la jardekon de la probable ĝis hodiaŭ plej intensa agado de bahaanoj en Esperantio. En la pri-UK-a raporto en ESPERANTO tekstas i.a.: «La du kunvenoj en la baha-Oficejo estis eble plej interesaj el la fakaj, ne nur pro la intereso kiun elvokis la ideoj mem de Bahaismo, ankaŭ pro la ĝenerala simpatio kaj partopreno de konataj samideanoj…».

Apud la aktivecoj dum kaj ekster la Universalaj Kongresoj klare elstaras la fondo de la gazeto kaj eldonejo La Nova Tago en 1925. La Nova Tago – La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto, tiel ĝia plena titolo, estis fondita de la bahaanoj esperantistoj Friedrich Gerstner kaj Hermann Grossmann en Hamburgo, Germanio, kaj en ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Lidia Zamenhof, Martha Root, John E. Esslemont, August Forel (la fama svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto la plej multan tempon Paul Christaller.
Probable profunde konvinkita pri la rekta respondo de Esperanto al la bahaa postulo de internacia helpa lingvo kaj pri ties sekva pluprospero kaj plia disvastiĝo la fondintoj de tiu unua internacia bahaa gazeto celis ne nur krei interligilon por la rapide disvolviĝanta bahaa komunumo, sed ja ankaŭ ilon por proksimigi la esperantistaron al Bahaismo. Esence jam tiam bahaa Esperanto-agado estis same dudirekta kiel ĝi restis ĝis hodiaŭ; Gerstner skribis en la unua n-ro de la 2a jarkolekto: «Ni volas … 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Baha’i-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha’i-rondoj.»

Dum pluraj jaroj La Nova Tago sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro – inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis – la gazeto sukcesis nur dum unu jaro ankoraŭ releviĝi. Tiam venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 kaj sekvajare ankaŭ de Bahaismo far la nazioj.

Malgraŭ ĉiaj atingoj dum tiu ĉi jardeko estis nek la esperantistoj amase akceptintaj Bahaismon nek la bahaanoj vere grandskale ekutiligintaj Esperanton – stato kiu ĝis hodiaŭ daŭras.

Postmilite

En 1937-38 Lidia Zamenhof ankoraŭ relative sukcese faris ampleksan vojaĝon – komune organizita de bahaanoj kaj esperantistoj – tra pluraj usonaj urboj por tie Cseh-metode instrui Esperanton. Sed la tempo fariĝis pli kaj pli sufoka por Esperanto. Kaj post la Dua Mondmilito ankaŭ en la bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortiĝo.

Post tiu uragano nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita Universala Kongreso en 1947 en Berno, Svisio, ekzemple ricevis bahaajn salutojn, laŭ kongresa raporto en ESPERANTO, «per telegramoj plejparte en Esperanto, de la Bahaa movado en Cairo, de Shoghi Rabbani [la «Gardanto» Shoghi Effendi] en Haifa, de Rowhani en Teheran, de Adelaide, Romo, New Delhi, Nederlandaj Bahaanoj en Amsterdam, de Stockholm, Oslo kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj».

Krome ek de marto 1947 la Internacia Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la Bahaaj Informoj, kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro 1949 kaj estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La ĉesigo de tiu bulteno estas probable ne nur indiko pri relative magraj tiurilataj sukcesoj, sed verŝajne ankaŭ pri tio ke post la Dua Mondmilito kun la nordamerika bahaa komunumo – kiu estis jam de la komenco de la jarcento kune kun la irana la plej potenca kaj plej grava en la tutmonda bahaanaro – la angla lingvo fariĝis ĉiam pli grava. Postmilite la emfazo en la bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendiĝo kaj establiĝo. Dum tiuj jardekoj la bahaanaro fariĝis vere tutmonda komunumo, tiel ke hodiaŭ ĝi estas la due plej disvastiĝinta religio post Kristanismo, kun signifaj komunumoj en pli ol 200 landoj kaj dependaj teritorioj. Tiun disvastigon grandparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj.

Tiuj ja uzis sian anglan lingvon respektive lernis la lingvojn de la landoj al kiuj ili portis la Kredon. Esperanto probable ankaŭ tial en tiu procezo malgravis, ĉar la landoj celitaj plejparte apartenis al la t.n. «tria mondo» kien Esperanto dume estis apenaŭ penetrinta. Tie kaj jene kelkaj bahaaj esperantistoj ja provis vivteni la kontakton inter la movadoj kaj utiligi Esperanton kiel forumon por disvastigi Bahaismon, sed veran reputacion la lingvo regajnis inter almenaŭ la eŭropaj bahaanoj nur en la okdekaj jaroj, kiam evidentiĝis ke ĝi povus funkcii kiel pleje taŭga ilo por trapenetri la «feran kurtenon» kaj tiel atingi tutan mondoparton kien sola la komunumo ankoraŭ ne estis sukcesinta porti sian torĉon.

Lastjaredeke

Tiel en la okdekaj jaroj precipe en Eŭropo bahaanoj sufiĉe multnombre eklernis Esperanton. Tion aparte spronis letero de la Universala Domo Justeco de la 17a de septembro 1986, kiu tekstas: «Karaj bahaaj geamikoj, atingis la Mondcentron inspiraj raportoj pri la sukceso de la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, Ĉinio, kaj la partopreno en ĝi de membroj de Bahaa Esperanto-Ligo. La sekva kongreso okazos en Varsovio, la ĉefurbo de Pollando kaj hejmo de Ludoviko Zamenhof, inventinto de Esperanto, kies filino, Lidia, estis tiome devota adepto de Bahá’u’lláh. Ni opinias ke enkadre de siaj porpacaj klopodoj la bahaanoj de Eŭropo bone farus, se ili pliintensigus sian kunlaboradon kun la Esperanto Movado, kaj ni kuraĝigas la bahaanojn, kiuj emas asisti ĉi-kampe, lerni Esperanton kaj aktive partopreni la aktivecojn de tiu Movado. Kvankam kaj ‘Abdu’l-Bahá kaj Shoghi Effendi ambaŭ klare diris ke neniel estas certe ke Esperanto fine elektiĝos kiel la internacia helpa lingvo de la mondo, ‘Abdu’l-Bahá tamen, kiel vi scias, kuraĝigis la amikojn en la Oriento kaj en la Okcidento ĝin lerni kiel praktikan paŝon antaŭen je la proklamado de la koncepto de adopto de internacia helpa lingvo por rompi la barojn al la interkompreniĝo de la popoloj. La adeptoj de Bahá’u’lláh kunlaboras kun multaj diversaj individuoj kaj asocioj je la antaŭenigo de projektoj por ekonomia kaj socia evoluo kaj cele al la establo de monda paco. Tial estus bone se kelkaj el ili, komprenante la gravecon de tio, aktive kunlaborus kun la esperantistoj, kiuj, kiel ili konstatos, dividas multajn de iliaj idealoj.»

La rezulto estis multa entuziasmo kaj sindediĉo de eble centoj da bahaanoj kiuj dum la sekvaj jaroj efektive sukcesis altiri al la Kredo tutan aron el la orienteŭropaj esperantistoj, tiel ke la bazon de la nunaj tieaj komunumoj signife kunformas esperantistoj. La fenomeno estis tamen iom pajlofajra: Baldaŭ jam Esperanto ree perdis signifon ene de la bahaa komunumo. La baza bahaa literaturo ekzemple estis rapide tradukita ankaŭ al la orienteŭropaj lingvoj kaj kun la sendependiĝo de la tieaj bahaaj komunumoj en ili ekregis la naciaj lingvoj – kaj por internaciaj kontaktoj servas precipe la angla.

historiaj rilatoj
Tablo de BEL ĉe la Movada Foiro de la jubilea UK 2015 en Lille, Francio