Por bahaanoj evoluaj procezoj estas kerna vivfenomeno kaj aplikebla ankaŭ al la religio de Dio. La sinsekvaj stadioj kiujn ilia propra Kredo trapasis kiam iom post iom ĝi aperis kaj establiĝis estas en si mem indiko pri tiu evolua principo.

originoj
Du bahaanoj, patro kaj filo, kiuj estis arestitaj kaj ekzekutitaj pro sia Kredo; Irano, 19a jarcento.

La disvolviĝon de la Bahaa Kredo karakterizas ankaŭ plia trajto komuna al la unuaj etapoj de ĉiuj antaŭaj religioj: la nova epoko en la efektiviĝo de la volo de Dio alportas ŝanĝojn kaj novaĵojn kiuj ne estas bonvenaj al tiuj regantaj la ekzistantan socian ordon. Regule rezultis el tio severa persekutado de la adeptoj de la nova Kredo. Dum siaj unuaj 150 jaroj la Bahaa Kredo trapasis plurajn periodojn de tia subpremado.

En 1844 en Persio juna “siyyid” (posteulo de la Profeto Mahomedo; pr.: sejed) kun la nomo Mirza ‘Ali-Muhammad deklaris Sin esti la “Promesita Qàim (pr.: kaim)” atendita de la ŝijaisma Islamo. Li alprenis la titolon “Báb”, kio signifas “Pordo”, kaj Liaj instruoj rapide altiris grandnombran adeptaron.

Alarmitaj per la kreskanta nombro da “Babi” (Bab-anoj), kiel Liaj adeptoj estis nomataj, la islama klerikaro aliancis sin kun la ministroj de la Ŝaho klopodante detrui la junan Kredon. Pluraj miloj da Bab-anoj estis persekutataj, torturataj kaj murdataj dum la sekvaj jaroj, sed la kresko de la nova religio daŭris – eĉ post kiam Bàb mem estis enkarcerigita kaj poste publike ekzekutita en julio 1850.

Pri la terura traktado de la Bab-anoj fare de la sekularaj kaj religiaj aŭtoritatoj raportis kelkaj okcidentaj diplomatoj, scienculoj kaj vojaĝantoj, kiuj esprimis sian admiron pri la karaktero kaj firmeco de la viktimoj de tiuj persekutadoj.

La Kredo de Báb originis el la Islamo same kiel Kristanismo el Judaismo aŭ Budhismo el Hinduismo. Ek de la komenco de la misio de Báb estis klare, ke la religio establita de Li estis ne nur sekto aŭ movado ene de Islamo sed posedas la karakteron de sendependa Religio. Krome, unu el la ĉefaj eroj de Babismo estis la aserto de Báb, ke Li estas sendita de Dio por prepari la vojon al Unu pli granda ol Li mem, kiu inaŭguros epokon de tutmonda paco kaj justeco, epoko kiu estos la kulmino de ĉiuj antaŭaj revelacioj.

Tiuj profetĵoj baldaŭ realiĝis en la personeco de Bahá’u’lláh (pr.: baha-o-la; titolo kun la signifo “Gloro de Dio” sub kiu konatiĝis Mirza Husayn-Áli (pr.: mirza hosejn ali)), unu el la gvidaj membroj de la Kredo de Báb.

Báb

La sekreto de la Tago, kiu venos, estas nun kaŝita. Ĝi povas esti nek malkaŝita, nek pritaksita. Ĵusnaskito de tiu Tago superados la plej saĝajn kaj plej respektindajn homojn de ĉi tiu tempo, kaj la plej humilaj kaj malplej instruitaj homoj de tiu epoko superados per sia kompreno la plej klerajn kaj eminentajn religiulojn de ĉi tiu epoko.

báb

La 23-an de majo 1844 en Ŝirazo, Persio, juna viro konata kiel Báb heroldis la baldaŭan aperon de Mesaĝisto de Dio atenditan de ĉiuj popolo. La titolo «Báb» signifas «Pordo». Kvankam mem sendependa revelacianto de Dio, Báb deklaris, ke Li estas sendita de Dio por prepari la homaron por tiu evento.

Fortaj kaj severaj persekutoj fare de la islama klerikaro sekvis tiun deklaron. Báb estis arestita, torturita, enkarcerigita kaj fine publike ekzekutita la 9-an de julio 1850 sur publika placo en la urbo Tabrizo, en norda Irano. Ĉirkaŭ dudek mil el Liaj adeptoj pereis poste en serio da masakroj. Hodiaŭ la majesta konstruaĵo kun la ora kupolo meze de belegaj ĝardenoj kaj panorame de la golfo de Haifa, Israelo, estas la sanktejo en kiu estas entombigitaj la fizikaj restaĵoj de Báb.

filmo "Aŭroro de la Lumo"

Okaze de la 200a datreveno de la naskiĝo de Báb en 2019 estis publikigita filmo sub la titolo Aŭroro de la Lumo (angle: Dawn of the Light). Ĝi montras kio ĝis hodiaŭ elkreskis el la movado de Báb kaj Bahá’u’lláh. Diversaj protagonistoj ĉirkaŭ la terglobo, rakontante sian personan serĉadon de senso kaj orientiĝo, tre konvinke elmontras la profunde inspiran impulson, kiun Báb kaj Bahá’u’lláh donis al la mondo. Ilia mesaĝo pri unueco kaj paco nuntempe jam inspiras milionojn agi por pli bona monda kaj krei progresemajn, unuigitajn kaj viglajn komunumojn.
Aperis krome speciala mesaĝo Al ĉiuj honorantaj la Heroldon de nova Tagiĝo de la Universala Domo de Justeco, kiu alvokas profunde studi la Kredon de Báb kaj Bahá’u’lláh.

originoj
La maŭzeleo de Báb sur monto Karmelo en Haifa, Israelo

Bahá’u’lláh

Naskita en 1817, Bahá’u’lláh apartenis al unu el la grandaj nobelaj familioj de Persio, kies spuroj retrosekveblas ĝis al la regantaj dinastioj de la imperiestra pasinteco de la lando, familio riĉa kaj multposedanta. Ne akceptante la pozicion ĉe la reĝa kortego ofertita al Li, Bahá’u’lláh famiĝis pro sia malavareco kaj bonkoreco, multamata de siaj samlandanoj.

Lia privilegia stato rapide nuliĝis post kiam Bahá’u’lláh deklaris sian apogon de la mesaĝo de Báb. Englutita de la ondoj da violento kiuj trafis la Báb-anojn post la ekzekuto de Báb, Bahá’u’lláh suferis ne nur la perdon de siaj havaĵoj sed estis ankaŭ mem enkarcerigita, torturita kaj plurfoje ekzilita. La unua ekzilejo estis Bagdado, kie en 1863 Li deklaris mem esti «Tiu Promesita» pri kiu Báb estis parolinta. De Bagdado Bahá’u’lláh estis sendita al Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), Adrianopolo (la nuna Edirne) kaj fine al la punkolonio Akko en Palestino, kie Li kiel malliberulo alvenis en 1868.

De Adrianopolo kaj pli poste el Akko Bahá’u’lláh direktis serion da leteroj al la siatempaj regantoj, plej rimarkindaj dokumentoj en la religia historio. En ili estas proklamita la unuiĝo de la homaro kaj la establiĝo de tutmonda civilizacio.

originoj
La restaŭrita prizona ĉelo de Bahá’u’lláh en Akko, Israelo.

La reĝoj, imperiestroj kaj prezidentoj de la deknaŭa jarcento estis alvokataj interpaciĝi, malarmadi kaj dediĉi siajn energiojn al la efektivigo de ĝenerala paco.

Bahá’u’lláh en 1892 forpasis en Bahji, iom norde de Akko, kaj tie estas entombigita. Liaj instruoj tiutempe jam disvastiĝis ĝis trans la Mezoriento kaj Lia sanktejo hodiaŭ estas la umbilika punkto de tutmonda komunumo formita surbaze de tiuj instruoj.

Dum la longaj jaroj de Sia ekzilo kaj mallibereco Bahà’u’llàh revelaciis ekvivalenton de pli ol 100 volumoj da skribaĵoj konsistantaj el preskriboj kaj leĝoj de Lia misio, leteroj al reĝoj kaj gvidantoj de la Oriento kaj la Okcidento, mistikaj instruoj kaj aliaj Die inspiritaj skriboj. En Sia testamento Bahá’u’lláh nomumis Sian plej aĝan filon, ‚Abbás Effendi, kiu alprenis la titolon Abdu’l-Bahá («servanto de Bahá»), kiel Sian sekvanton kaj solan aŭtoritatan interpretanton de Siaj instruoj.

originoj

Okaze de la 200a datreveno en oktobro 2017 de la naskiĝo de Bahá’u’lláh aperis tre bela, 50minuta filmo, kiu sub la titolo „Light to the World“ (Lumo al la Mondo), prezentas la plej gravajn eventojn en la vivo de Bahá’u’lláh kaj Liajn plej gravajn instruojn. Tion ĝi faras plejparte pere de eldiroj far Liaj adeptoj tra la tuta mondo. Tiu ĉi filmo alireblas en aro da lingvoj resp. estas subtitoligita en aro da lingvoj – inter ili ankaŭ Esperanto. La esperanta versio de la filmo troveblas ekzemple je:
https://www.youtube.com/watch?v=t-UWgrCtgR0
aŭ: https://www.eachclip.com/watch?v=t-UWgrCtgR0
Kaj ĝi elŝuteblas je:
https://onedrive.live.com/?authkey=!AJM1nLRoQ_O0vKc&cid=DB0F511E14C27A5D&id=DB0F511E14C27A5D!745&parId=root&o=OneUp

Abdu’l-Bahá

originoj
Abdu’l-Bahá

Ek de siaj infanaj jaroj Abbás Effendi, la plej aĝa filo de Bahá’u’lláh, suferis kun sia patro la longajn ekzilajn jarojn en mallibereco. Li alprenis la titolon Abdu’l-Bahá, «servanto de Bahá». Bahá’u’lláh en sia testamento igis Abdu’l-Bahá la solan aŭtoritatan interpretanton de la bahaaj instruoj kaj la gvidanton de la Kredo post sia forpaso. Abdu’l-Bahá montriĝis perfekta ekzemplo de bahaa vivkonduto en sia vivo de servado kaj plena sindediĉo al la bono de siaj kunhomoj.

Dum Abdu’l-Bahá ankoraŭ estis malliberigito de la otomana imperio alvenis en 1898 en Akko la unuaj bahaaj pilgrimantoj el la Okcidento. Post sia liberiĝo en 1908 Abdu’l-Bahá mem ekis al pluraj vojaĝoj, kiuj de 1911 ĝis 1913 kondukis Lin al Eŭropo kaj Nordameriko. Tie Li proklamis la mesaĝon de Bahá’u’lláh pri unueco kaj socia justeco al ekleziaj kunvenoj, porpacaj societoj, membroj de komercaj asocioj, universitataj fakoj, ĵurnalistoj, registaraj oficuloj kaj al multaj publikaj aŭskultantaroj.

Kiam forpasis Abdu’l-Bahá en 1921 estis Li sukcesinta firme establi la junan Kredon kaj multe vastigi ĝian influon. Li estis provizore entombigita sur Monto Karmelo en kripto najbare al kie la postrestaĵoj de Báb estas enterigitaj. Sed en 2021, 100 jarojn post sia forpaso, la mortaj postrestaĵoj trovos sian daŭran restadejon en propra maŭzelo en la sudo de Akko.

Unu el la signifaj legacioj testamentitaj de Abdu’l-Bahá estas serio da leteroj, nomitaj „Epistoloj de la Dia Plano“, adresitaj al la bahaanoj de Norda Ameriko dum la jaroj de la Unua Mondmilito. Tiuj ĉi dekkvar leteroj taskis la ricevantojn disiri al landoj sur ĉiuj kontinentoj kaj konigi al iliaj enloĝantoj la instruojn de Bahà’u’llàh – mandato, kiu kondukis al la tutgloba ekspansio de la bahaa komunumo. Alia legacio de Abdu’l-Bahà estas Lia testamento, kiun bahaanoj konsideras kiel ĉarton por la administra ordo konceptita de Bahà’u’llàh, kaj per kiu tra la institucio de la «Gardanto» la unueco de la bahaa komunumo estas garantiata.

Aparta rakonto estas tiu de Abdu’l-Bahá en Ĥajfo. Jen ekskurso pri tiu.

originoj

En Novembro 2021, lige kun la 100a datreveno de la forpaso de Abdu’l-Bahá, publikiĝis iom pli ol 1-hora filmo “La Modelo” (E-subtitoligita versio), kiu bele resumas la vivon kaj egan influon de Abdu’l-Bahá.
Por spekti ĝin en aro de diversaj lingvoj iru al: https://www.bahai.org/exemplar/

Shoghi Effendi

originoj
Abdu’l-Bahá (maldekstre) kun sia plej aĝa nepo Shoghi Effendi

Abdu’l-Bahá en sia testamento nomumis sian plej aĝan nepon, Shoghi Effendi Rabbani (pr.: ŝogi efendi rabani), «Gardanto» de la Bahaa Kredo kaj aŭtoritata interpretanto de ĝiaj instruoj. Shoghi Effendi servis de la forpaso de Abdu’l-Bahá en 1921 ĝis sia morto en 1957. Dum tiuj 36 jaroj la Gardanto tradukis multajn skribojn de Bahá’u’lláh kaj Abdu’l-Bahá al la angla, klarigis ilian signifon, spronis la starigon de lokaj kaj landaj bahaaj institucioj kaj gvidis la realigon de serio da planoj, kiuj celis al la plia disvastigado de la bahaaj idealoj tra la mondo.

originoj
Monumento sur la tombo de Shoghi Effendi en Londono

En la Sankta Lando ne forgeseblas la laboro de Shoghi Effendi pro la belega ĉirkaŭaĵo kiun li kreis por la tiea Bahaa Monda Centro. La kompletigo de la maŭzoleo, kiu entenas la korpajn restaĵojn de Báb, estas same lia laboro kiel la konstruado de la Internacia Bahaa Arkivo. Estis ankaŭ Shoghi Effendi kiu konceptis kaj aranĝis sur la bahaaj terenoj en Bahji, kie troviĝas la tombejo de Bahá’u’lláh, kaj sur la deklivoj de la monto Karmelo okulfrape belajn ĝardenojn.

Per siaj dekmiloj da, parte libroampleksaj, leteroj, kolektitaj en aro da volumoj, Shoghi Effendi postlasis al la bahaanoj neestimeble valoran heredaĵon por pli bone kompreni la verkaron de Bahá’u’lláh kaj Abdu’l-Bahá.

Post mallonga «interregno» de 1957 ĝis 1963 gvidas de tiam la Universala Domo de Justeco la tutmondan bahaan komunumon.