Bahaismo estas la plej juna el la sendependaj mondaj religioj. Ĝia fondinto, Bahá’u’lláh (1817-1892), por bahaanoj estas la ĝis hodiaŭ plej lasta el sinsekvo da Diaj Mesaĝistoj. Tiu vico komenciĝis jam antaŭ la registrita historio kaj al ĝi apartenas i.a. Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mohamedo.

Bahaismo
En Barato

La centra temo de la mesaĝo de Bahá’u’lláh estas la unueco de la homaro kaj ke alvenis la tago de ĝia kunfandiĝo al tutmonda socio. Nun, laŭ la volo de Dio, diris Bahá’u’lláh, tradiciaj baroj de etno, nacio, klaso aŭ kredo disfalas kaj iom post iom naskiĝas universala civilizacio. La granda defio por la popoloj de la mondo estas akcepti la fakton de sia unueco kaj akceli la procezojn voje al sia unuiĝo. Unu el la celoj de Bahaismo estas asisti je tio.

En la internacia bahaa komunumo nun membras pli ol 5 milionoj. Ili reprezentas pli-malpli ĉiujn naciojn, etnojn kaj kulturojn surtere kaj laboras por efektivigi la instruojn de Bahá’u’lláh. Ilia sperto estas kuraĝigo por ĉiuj kiuj dividas ilian vizion de homaro kiel tutmonda familio kaj de la Tero kiel unu hejmlando.

Tra la paĝo www.bahai.org/worldwide-community/ eblas facile kontakti ĉirkaŭ la duonon de la bahaaj landaj komunumoj tutmonde (entute ĉirkaŭ 200).