Abdu’l-Bahá

Ek de siaj infanaj jaroj Abbás Effendi, la plej aĝa filo de Bahá’u’lláh, suferis kun sia patro la longajn ekzilajn jarojn en mallibereco. Li alprenis la titolon Abdu’l-Bahá, «servanto de Bahá». Bahá’u’lláh en sia testamento igis Abdu’l-Bahá la solan aŭtoritatan interpretanton de la bahaaj instruoj kaj la gvidanton de la Kredo post sia forpaso. Abdu’l-Bahá montriĝis perfekta ekzemplo de bahaa vivkonduto en sia vivo de servado kaj plena sindediĉo al la bono de siaj kunhomoj.

Dum Abdu’l-Bahá ankoraŭ estis malliberigito de la otomana imperio alvenis en 1898 en Akko la unuaj bahaaj pilgrimantoj el la Okcidento. Post sia liberiĝo en 1908 Abdu’l-Bahá mem ekis al pluraj vojaĝoj, kiuj de 1911 ĝis 1913 kondukis Lin al Eŭropo kaj Nordameriko. Tie Li proklamis la mesaĝon de Bahá’u’lláh pri unueco kaj socia justeco al ekleziaj kunvenoj, porpacaj societoj, membroj de komercaj asocioj, universitataj fakoj, ĵurnalistoj, registaraj oficuloj kaj al multaj publikaj aŭskultantaroj.

Kiam forpasis Abdu’l-Bahá en 1921 estis Li sukcesinta firme establi la junan Kredon kaj multe vastigi ĝian influon. Li estis provizore entombigita sur Monto Karmelo en kripto najbare al kie la postrestaĵoj de Báb estas enterigitaj. Sed en 2021, 100 jarojn post sia forpaso, la mortaj postrestaĵoj trovos sian daŭran restadejon en propra maŭzelo en la sudo de Akko.

Unu el la signifaj legacioj testamentitaj de Abdu’l-Bahà estas serio da leteroj, nomitaj “Epistoloj de la Dia Plano”, adresitaj al la bahaanoj de Norda Ameriko dum la jaroj de la Unua Mondmilito. Tiuj ĉi dekkvar leteroj taskis la ricevantojn disiri al landoj sur ĉiuj kontinentoj kaj konigi al iliaj enloĝantoj la instruojn de Bahà’u’llàh – mandato, kiu kondukis al la tutgloba ekspansio de la bahaa komunumo. Alia legacio de Abdu’l-Bahà estas Lia testamento, kiun bahaanoj konsideras kiel ĉarton por la administra ordo konceptita de Bahà’u’llàh, kaj per kiu tra la institucio de la «Gardanto» la unueco de la bahaa komunumo estas garantiata.