Vidu pli sube liston de bahaa literanturo en Esperanto. Kaj sekve ni intencas iom post iom alirebligi la bahaan literaturon en Esperanto. Tio ĉi tamen estas projekto kiu bezonos pli da tempo. Jen do …

… bahaa E-biblioteko iam kompletigota…

Bahá’u’lláh:

La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009PDF
Perloj de l’Saĝo, BEL 1994PDF
La Libro de Certeco (en la traduko de Lidia Zamenhof)PDF

Abdu’l-Bahá:

Mesaĝo al la Centra Organizo por Daŭra Paco (1919)PDF
Parizaj Paroladoj (1911)PDF

Shoghi Effendi:

Shoghi Effendi – Dio preterpasasPDF
La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947PDF

La Universala Domo de Justeco:

Al ĉiuj honorantaj la Heroldon de nova Tagiĝo, 2019PDF
Al ĉiuj, kiuj celebras la Gloron de Dio, 2017PDF
Unu Komuna Kredo, 2005PDF
Al la religiaj gvidantoj de la mondo, 2002PDF
La Promeso de Monda Paco, 1985PDF

La Internacia Bahaa Komunumo:

Konvena regado. La homaro survoje al justa tutmonda sistemo. Deklaro de Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 75jariĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. 2020PDF
Turnopunkto por ĉiuj nacioj – reformprogramo por la UN; resumo de deklaro okaze de la 50a datreveno de UN, 1995PDF
La prospero de la homaro, 1995, preparita okaze de la UN monda pintkunveno pri socia evoluo, Kopenhago, DanioRTF
Bahá’u’lláh, 1992, deklaro okaze de la 100a datreveno de la forpaso de la Fondinto de la Bahaa KredoPDF

Bahaa Esperanto-Ligo – BEL:

Bahaaj Preĝoj, BEL 2009PDF
Survoje al homara unueco, faldfolio, BEL 2010PDF
Bahaismo kaj Esperanto, magazino, BEL 2009PDF
La Plej Granda Rimedo. Kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj pri Internacia Helpa Lingvo, 2019PDFEPUB

Ceteraj:

J.E. Esslemont, Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko, 1930 (eldono de 1978)PDF

Literatura listo:

La ĉi-suba listo entenas la plej multan en Esperanto aperintan bahaan literaturon; ĝi tamen ne estas kompleta; mankas precipe etaj broŝuroj kaj faldfolioj k.s., kiuj kelknombre aperis. Ankaŭ estas la bibliografiaj indikoj pri la fruaj eldonaĵoj mankohavaj. La listo estas aranĝita laŭ la eldonjaro.

  • La Nova Tago – Internacaia Bahaa Esperanto Gazeto, publikigita kvaronjare inter 1925 kaj 1936 de «La Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek» kaj poste de «La Bahaa Esperanto-Eldonejo Weinheim» resp. «Bahaa Esperanto-Eldonejo ‘La Nova Tago’».
  • Historio, instruoj kaj valoro de Baha’i-Movado, de Hermann Grossmann, Esperanto-komitato de la Baha’i-Movado Hamburg, 1925; 8 paĝoj.
  • Baha’u’llah kaj Lia Misio, de John E. Esslemont (aperis en la 20-aj jaroj).
  • La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh, trad. el la persa originalo de J. E. Esslemont kaj L. Hakim (aperis en la 20-aj jaroj). Revizian tradukon de E. Rodriguez Ontario eldonis Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará Brazilo, 1981; 56 paĝoj. Kaj ree reviziita eldono estas: Bahaa Esperanto-Ligo, Bahaa Eldonejo Hispanio 2009.
  • Bahaaj Pruvoj de Vivo post Morto, de Martha L. Root (UK-prelego; aperis en la 20-aj jaroj).
  • 9 – Kompilaĵo de bahaaj vortoj (aperis en la 20-aj jaroj).
  • La esenco de l’ Bahaismo, de Hermann Grossmann (aperis en la 20-aj jaroj).
  • Bahaismo kaj politiko, de Ernst Kliemke (artikolo aperinta ankaŭ en La Nova Tago IV-4, p. 37 k.s.; aperis en la 20-aj jaroj).
  • Bahá’u’lláh kaj la nova epoko de J. E. Esslemont, trad. Lidia Zamenhof, unua eldono: Bahaa Esperanto-Eldonejo «La Nova Tago», 1930; dua, ĝisdatigita eldono: Bahaa Esperanto-Ligo, 1978; 324 paĝoj.
  • Homo, Dio, Profeto, de Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo, Weinheim, 1931 (parolado farita okaze de la bahaa fakkunveno dum la XXII-a Universala Esperanto-Kongreso en Oxford, la 8-an de aŭgusto 1930).
  • La Bahaa Revelacio (esperanta traduko de broŝuro eldonita en Usono – probable el la 30-aj jaroj); 17 paĝoj.
  • Parizaj Paroladoj de Abdu’l-Bahá; trad. Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo «La Nova Tago», Weinheim, 1932; represon eldonis la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Svislando, Berno, 1978; 110 paĝoj.
  • Bahaaj Informoj, bulteno eldonita de Internacia Bahaa Oficejo, Ĝenevo, de 1947 ĝis 1949 (entute 14 numeroj).
  • Bahaismo – la religio de Paco, de Lidja Zamenhof, (reaperigo de la samtitola artikolo de Lidia Zamenhof el «La Nova Tago» – julio 1931) Bahaa Esperanto Komitato, Neckargemünd apud Heidelberg, 1959; 8 paĝoj (represo de Imprenta Gutenberg, La Laguna, aperis en 1966).
  • La Kredo de Bahá’u’lláh – Mondreligio, de Shoghi Effendi (skizo de la celoj, instruoj kaj historio de Bahaismo verkita de ĝia «Gardanto» por la Speciala Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestino, julio 1947; esperanta traduko de Roan U. Orloff); 8 paĝoj.
  • Mesaĝo de Abdu’l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco, Den Haag, Nederlando, Bahaa Eldonejo Germanio 1964; 15 paĝoj.
  • Kio estas la Bahaa Religio, de Hermann Grossmann, Bahaa Eldonejo Germanio 1969; 60 paĝoj.
  • Unueco kaj Universala Lingvo, de Johano Dale, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará-Brazilo, 1976; 29 paĝoj.
  • Bahaaj Respondoj, el la hispana trad. P. A. Cardoso, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará-Brazilo, 1977; 30 paĝoj.
  • Komunio kun Dio, bahaaj preĝoj, Bahaa Esperanto-Ligo; 22 paĝoj.
  • Bahá’í: La Mondkredo por la Nuntempa Homaro, de Arthur L. Dahl, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, 1981; 22 paĝoj.
  • La Promeso de Malarmado kaj Paco; Bahaa Esperanto-Ligo, 1983; 11 paĝoj.
  • La Promeso de Monda Paco (Mesaĝo de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo de oktobro 1985), Bahaa Esperanto-Ligo, 1986 (represon faris la Hispana Bahaa Eldonejo); 21 paĝoj.
  • Koresponda Kurso, Bahaa Esperanto-Ligo, 1986, 64 paĝoj.
  • La Bahaa Religio – Vojo al la Paco, Bahaa Eldonejo Germanio, Hofheim 1987; 16 paĝoj.
  • Turnopunkto al Tutmonda Socio, de Ingo Hofmann, Bahaa Eldonejo Germanio, Hofheim 1988, 10 paĝoj.
  • La Bahaa Religio, de Heinz-Dieter Maas, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1987; 31 paĝoj.
  • La Bahaa Kredo, Bahaa Internacia Komunumo, Bahaa Eldonejo Britio 1989; 16 paĝoj.
  • Bahá’u’lláh (Deklaro preparita de de la Bahaa Internacia Komunumo okaze de la centjariĝo de la forpaso de Bahá’u’lláh 1992), Bahaa Esperanto-Ligo, Belvaux, 1992; 60 paĝoj.
  • La Nekredebla Paradokso. The Incredible Paradox, de Vinson Brown (dulingva angla-esperanta, E-traduko de D. Evans); Naturegraph Publishers, Happy Camp, 1992; 63 paĝoj.
  • Preĝoj, Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1992 (represon faris la Hispana Bahaa Eldonejo); 70 paĝoj.
  • Perloj de l’ Saĝo el la Skriboj de Bahá’u’lláh; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1994, 56 paĝoj.
  • Bahaimso kaj Esperanto, Festlibro okaze de la 25-jariĝo de Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt 1997, 57 paĝoj.
  • Al la Religiaj Gvidantoj de la Mondo, Mesaĝo de la Universala Domo de Justeco de aprilo 2002, Bahaa Esperanto-Ligo, Hofheim 2002; 4 paĝoj.
  • Unu komuna kredo (komisita de la Universala Domo de Justeco, Haifa 2005), Bahaa Esperanto-Ligo, Hofheim 2008; 17 paĝoj.
  • Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof. Filino de Esperanto, de Wendy Heller, FEL, Antverpeno, 2007.
  • Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. La originala verkaro de Lidia Zamenhof, FEL, Antverpeno, 2008.
  • Bahaismo kaj Esperanto. La Bahaa Religio kaj ĝiaj rilatoj al Esperanto; Bahaa Esperanto-Ligo, Hofheim, 2009; multkolora broŝura, 20 paĝojn
  • La Plej Granda Rimedo por antaŭenigi Harmonion kaj Civilizazion; kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj kaj rilataj fontoj pri la demando de internacia helpa lingvo redaktita kaj enkondukita de Gregory P. Meyjes, Offenbach 2019

Precipe la pli junaj titoloj de la supra listo estas haveblaj ĉe esperantaj libroservoj aŭ ĉe:
Bahaa Esperanto-Ligo, Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio; bel@bahai.de