Lastatempe BEL aperigis tri tute malsamajn publikaĵojn:
Unu estas eta, 20-paĝa broŝuro kun etaj citaĵoj, aforismaj versoj kaj preĝoj sub la titolo “Oraj Gutoj ĉerpitaj el la Oceano de la Bahaa Revelacio” (pdf, epub).
Dua estas 50-paĝa libreto „La Sep Valoj“ (pdf), kiu estas la centra mistika verko de Bahá’u’lláh revelaciita en la malfruaj 1850-aj jaroj.
Kaj la tria estas dika libro de preskaŭ 500 paĝoj „Dio preterpasas“ (pdf), la aŭtoritata historia verko de Shoghi Effendi pri la unuaj cent jaroj (1844-1944) de la Bahaa Kredo.
