Novjorko, 10a de septembro 2024

Dum prepariĝas mondaj gvidantoj por la Pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri la Estonteco okazonta fine de ĉi tiu monato, la Bahaa Internacia Komunumo (Bahá‘í International Community, BIC) lanĉis deklaron titolitan »Akcepti Interdependecon: Fundamentoj por Mondo en Transiro«. La deklaro emfazas la profundan ŝancon kaj esencan neceson por la internacia komunumo centri la tutmondan regadsistemon ĉirkaŭ la interdependeco de la homaro.

La deklaro agnoskas la signifajn paŝojn faritajn ekde la establiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, rekonante ĝin kiel simbolon de la aspiro de la homaro al paco. Tamen, ĝi notas ke la skalo kaj komplekseco de la tutmondaj defioj rapide superas la evoluon de la sistemoj konceptitaj por ilin trakti.

»Ĉi tio estas signifa momento en la kolektiva historio de la homaro, momento kiam ni estas vokataj rekoni, ke nia nuna trajektorio ne plu taŭgas kiel vojo al la estonteco«, diris BIC-reprezentanto Daniel PERELL de la novjorka oficejo.

»Ni vidas tion en la maniero kiel ni pridiskutas internaciajn aferojn, kiel ni traktas la teron, kiel ni difinas progreson, kiel ni rilatas unu al la alia – en preskaŭ ĉiu aspekto de la ekzistado ni bezonas novajn alirojn kaj eĉ novan komprenon pri kiel ni konceptas progreson«, aldonis s-ro PERELL.

La deklaro invitas tiujn ŝarĝitajn kun internaciaj aferoj konsideri la implicojn de alternativa centra organiza principo: la unueco de la homaro. »Sen plena akcepto de ĉi tiu principo«, diras la deklaro, »daŭrantaj paco kaj prospero restos dista espero, kaj eĉ sistemoj de tutmonda regado tendencos plifortigi dividojn, profundigi malegalecojn kaj doni prioritaton al la interesoj de iuj grupoj super la komuna bono de ĉiuj.«

Liliane NKUNZIMANA, alia reprezentanto de BIC, aldonis, ke »ne mankas proponoj aŭ rekomendoj por instituciaj reformoj. Ĉiu el tiuj havas iujn avantaĝojn, sed ĉi tiu momento postulas ion pli: novan bazan aliron, se ni volas atingi daŭran pacon kaj harmonion. ›Akcepti Interdependecon‹ invitas nin ĉiujn sur la internacia scenejo pripensi novajn alirojn kiuj taŭgas por la veraj bezonoj de nia tempo.«

La BIC-deklaro esploras plurajn ŝlosilajn elementojn de komuna kadro baziĝanta sur la senrezerva akcepto de la interdependeco de la homaro: komunan identecon kiu transcendas naciajn limojn honorante kulturan diversecon, vastigitan koncepton de justeco kiu kreskigas unuecon kaj bonfarton, kaj novajn alirojn al gvidado tiel ke ĝi donas prioritaton la la kolektiva bono de la homaro.

Kun la Pintkunveno pri la Estonteco alproksimiĝanta invitas la BIC partoprenantojn de la tutmonda forumo kaj de la sekvantaj procezoj »kuniĝi por profunda, kolektiva lernado«, flankenlasi eksmodajn alirojn kaj kune interkonsiliĝi por serĉi taŭgajn solvojn.

La deklaro postulas kolektivan penadon por transformi la estontecon de la tutmonda ordo, konkludante: »Meti neŝanceleblajn fundamentojn sur kiuj eblas konstrui nian estontecon estas kolektiva defio. Estas tio la sekva ĉapitro en nia komuna sorto survoje al justa kaj harmonia estonteco.«

La BIC daŭrigos sian esploradon de ĉi tiuj temoj kiel parton de siaj kontinuaj kontribuoj al la diskurso pri tutmonda regado.


La supra estas traduko de artikolo aperinta la 12an de septembro ĉe la bahaa monda novaĵservo (Bahá’í World News Service, BWNS); vidu: news.bahai.org

Pintkunveno pri la Estonteco: BIC-deklaro alvokas gvidantojn rekoncepti la tutmondan sistemon

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.