La pasintaj monatoj vidis aron da evoluoj ĉe BEL kaj en la bahaa mondo.

Jam delonge Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) paralele kun UEA instalas ĉiun trian jaron sian estraron. La naŭkapa BEL-estraro, kiu ekoficis ĉi-somere, tamen nur unupersone diferencas de la antaŭa: je sia propra peto eksiĝis Anneke SCHOUTEN-BUYS, Nederlando, kiu pli ol du jardekojn servis kiel la kasisto de la Ligo; anstataŭ ŝi nun Gennadij BASOV, Rusio, anas en la estraro.

Dum en la ĝenerala mondo Rusio ekde la komenco de la jaro trairas pli kaj pli malfacilan fazon, la ruslingvuloj ene de kaj ekster la bahaa mondo povas ĝoji pri jena novaĵo: ekde aŭgusto 2022 BWNS, la Bahaa Monda Novaĵ-Servo (https://news.bahai.org/), havas ankaŭ ruslingvan version. Tiu oficiala fonto por novaĵoj el la bahaa mondo ekzistas nun de pli ol du jardekoj. La rusa estas ĝia kvina lingvo (apud la angla, franca, hispana kaj persa).

Aparta sekcio de la BWNS kreiĝis post kiam en majo 2019 anonciĝis la arkitekto kaj samjare en septembro la dezajno de la maŭzoleo de ‘Abdu’l-Bahá. Tiu sekcio raportas precipe pri la progreso de tiu grava konstruprojekto lige kun la Bahaa Mondcentro en norda Israelo. Sed ankaŭ ĝi iom prezentas la unikan personecon de ‘Abdu’l-Bahá (1844–1921), la plej aĝa filo de Bahá’u’lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo. Aliaj raportindaĵoj estas la konstruado de pliaj bahaaj temploj en Barato, Demokratia Respubliko Kongo kaj Papuo-Nov-Gvineo.

BWNS ankaŭ raportas pri la malĝojigaj persekutadoj de bahaanoj. En Irano, la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, la komunumo nun jam de pli ol kvar jardekoj suferas severan persekutadon. Tiu lastatempe denove akre intensiĝis kun centoj da enprizonigoj, senproprietigoj, kalumniaj kampanjoj kaj pliaj molestoj en diversaj regionoj de tiu lando, en kiu la bahaanoj konsistigas la plej grandan religian minoritaton. Krome daŭras molestoj surbaze de sole la religia aparteno en pluraj arabaj landoj, precipe en Jemeno kaj Kataro, kie oni evidente provas iel elimini la tieajn bahaajn komunumojn. Ĝojiga lastatempa novaĵo estas la apero de ampleksa biografio pri Agnes BALDWIN ALEXANDER (1875–1971), elstara bahaanino, kiu aparte aktivis en sia denaska Havajo kaj en pluraj orientaziaj landoj, precipe Japanio. Ŝi estis aktiva esperantisto kaj ekzemple amikis kun Vasilij EROŜENKO. Multon plian ankoraŭ oni ekscias en tiu verko:
Earl Redmann and Duane Troxel:
Agnes Baldwin Alexander. Hand of the Cause of God
George Ronald, Oxford 2022

Novaj estraro, portala lingvo, maŭzoleo, persekutoj, biografio, …

La modelo de la nun konstruata maŭzoleo de ‘Abdu’l-Bahá.
(pli altkvalita elŝuteblo: news.bahai.org/story/1353/slideshow/4)

La maŭzoleo de ‘Abdu’l-Bahá

Dum iom haltis la laboroj post fajro en aprilo nun denove progresas ili sur la konstruejo de la maŭzoleo de ‘Abdu’l-Bahá ĉe la urborando de Akko, norda Israelo
(pli altkvalita elŝuteblo: news.bahai.org/story/1611/slideshow/1)

La ruslingva versio de la Bahaa Monda Novaĵ-Servo

La ruslingva versio de la Bahaa Monda Novaĵ-Servo, lanĉita en aŭgusto 2022