Komence de majo estis en Kanĉanpur, Nepalo, prezentita la dezajno de la unua bahaa templo de la lando. Jam dum la pastintaj tri jaroj venadas familioj el kvartaloj kaj vilaĝoj tra ĉi tiu regiono en la sudokcidentaj malaltebenaĵoj de Nepalo al la tereno, kie la templo ankoraŭ ne staras, por tie preĝi. La rivelado de la dezajno nun altiris pli ol mil homojn al la ejo, inter ili registaraj oficialuloj, gvidantoj de la civila socio kaj loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo.

La ĝenerala formo de la nova templo estas difinita de la natura kaj kultura kunteksto de la regiono kaj ĉerpas el la natura pejzaĝo, la spirito de ĝiaj homoj kaj el lokaj tradicioj kiel la desegnoj de la Tharu-vestaĵoj kaj teksitaj fiŝretoj. Inspiris la arkitektojn vizitoj al la ĉirkaŭaj komunumoj: »Ni renkontis la loĝantojn de la areo kaj ili vere tuŝis nin. Per la dezajno, ni volis absorbi ĉiujn iliajn sentojn kaj ĉiujn kulturajn aspektojn de iliaj vivoj«, diris unu el la arkitekta skipo; kaj plu ke estas la celo ke la spirito de amo al Dio speguliĝu en digna dezajno: »Fine, kiel arkitektoj, ni devas krei formon, kiu iel spegulas la senfinon.«

Reprezentanto de la nepala bahaa komunumo ĉe la evento priskribis la kulturon de preĝado, kiu delonge animas la ĉiutagan vivon en la regiono: »Ĉi tie la konceptoj de preĝado, servado kaj adorado estas tre fortaj«, li diris. »En ĉiu familio ekzistas tiu praktiko – kiam ili leviĝas matene, unue ili preĝas kaj nur poste iras al la laboro.« La anonco pri la templo intensigis tiun vivritmon. Krome nun multaj homoj alvenas por volontuli surloke kaj ekzemple forigas rubon aŭ plantas verdaĵojn. »Ĉiu persono en ĉi tiu komunumo iamaniere kontribuas al la templo«, li diris, kaj: »En la atmosfero de preĝado alproksimiĝas koroj kaj ekkreskas sento de unueco kaj harmonio.«

La ĝoja etoso de la inaŭguro kunigis multajn homojn el diversaj fonoj por marki gravan mejloŝtonon en la evoluo de la estonta templo, kiu estos malfermita al ĉiuj – kiel ĝenerale bahaaj templo estas lokoj, kie ĉiuj estas bonvenaj kunveni por preĝi kaj mediti.

Kiam finkonstruita estos la bahaa templo en Kanĉanpur la unua tia en Nepalo. Ĝia konstruado estis anoncita de la Universala Domo de Justeco, la gvida institucio de la tutmonda bahaa komunumo, en 2023. Apud ĝi estas krome konstruata ejo, kiu servas al edukado pri komunuma vivo; tiu jam preskaŭ pretas. Kiam inaŭguriĝos tiu ĉi nova templo enviciĝos ĝi inter aktuale 14 jam funkciantaj bahaaj temploj tutmonde kaj pliaj ok nun konstruataj aŭ planataj.1

La anonco de la dezajno estis bela surprizo ankaŭ por Heide Martha OTTO, estraranino de BEL, kiu antaŭnelonge vizitis Nepalon lige kun sia partopreno de la 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2026. Lige kun tiu vojaĝo ŝi havis eblecon en la ĉefurbo Katmanduo persone konatiĝi kun la tiea vigla bahaa komunumo. Ŝi vizitis tie la lokan bahaan centron kaj partoprenis en regiona bahaa konferenco. Kaj tie ankaŭ ŝi konatiĝis kun kelkaj bahaanoj el la najbara Butano, kie – plia bela surprizo – la bahaa komunumo ĵus elektis unuafoje la landan gvidorganon, sian Nacian Spiritan Asembleon, kiu viciĝas inter preskaŭ 180 nune funkciantaj tiaj institucioj.

Nur du semajnojn post la publikigo pri Nepalo venis plia tia, nome la anonco de la dezajno de la templo en Baturi, Kameruno. Ties dezajno baziĝas sur la unika metaforo de la vorto »gbàssàrà«, kiu en la lingvo de la popolo Gbaja el orienta Kameruno signifas samtempe tri aferojn: la kolono, kiu portas la pezon de familia hejmo, birdo, kies kanto gvidas la ĉasiston tra la arbaro, kaj la instrumento, kies sono eĥas tra la vilaĝo por kunvoki la komunumon. Tiel la nova templo fariĝos arkitektura formo de piliero de kolektiva spirita forto, gvidanto en la serĉado de la vero, kaj vokanto al la unueco de la homaro.

Ĉirkaŭ mil personoj kolektiĝis sur la tereno – lokaj oficistoj, tradiciaj gvidantoj, membroj de naciaj, regionaj kaj lokaj bahaaj institucioj, kaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj el ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ili kunvenis en spirito de antaŭĝojo pri tiu elstara projekto.

Parolante ĉe la evento, Godlive Mboke, membro de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Kameruno, diris ke bahaaj temploj enkorpigas novan koncepton de adorejo. Kvankam ili servas kiel sanktejoj por preĝado kaj meditado, estas ili ankaŭ centroj de unueco por ĉiuj popoloj, kie praktike esprimiĝas la harmonio inter preĝado kaj servado al la homaro.

La arkitektoj priskribis kiel la ĉirkaŭa pejzaĝo influis ilian laboron. La proksima kvieta rivero Kadey inspiris la alirvojon al la templo: vojo, kiu respegulas la kurbojn de la rivero, gvidante vizitantojn per kontempla promeno al la templo.

Estas ankaŭ lokaj metioj kaj arkitekturaj tradicioj enkorpigitaj en la dezajno. »La kupolo, formita kiel tradiciaj domoj kun kradoĉapoj, permesos al lumo eniri, kaj kromkonstruaĵoj provizos ombritan spacon por vizitantoj«, diris Ali Tiati, unu el la arkitektoj. »La aperturoj en la muroj reflektos lokajn industriojn kiel terkultivadon kaj teksadon, permesante al lumo radii en la templon.«

Damboura Moïse, la ĉefo de Batouri, deklaris: »La alveno de ĉi tiu templo realigas la mesaĝon de niaj prapatroj, kiuj diris, ke ni devas bonvenigi ĉiujn. Tio estas la spirito de la templo – ĝi estas malfermita al ĉiuj.«2

1 Verkita surbaze de novaĵkomuniko publikigita la 4an de majo 2026 de la Monda Bahaa Novaĵservo (BWNS, Bahá’í World News Service)
Verkita surbaze de novaĵkomuniko publikigita la 14an de majo 2026 de la Monda Bahaa Novaĵservo (BWNS, Bahá’í World News Service)

La dezajno de la nova templo en Nepalo
Bildo 1: La dezajno de la nova templo en Nepalo kaj de ĝia areo (por tiu kaj pliaj bildoj en pli alta kvalito iru al news.bahai.org)

BEL-estraranino Heide Martha OTTO en la bahaa centro en Katmanduo, Nepalo
Bildo 2: BEL-estraranino Heide Martha OTTO (dua de maldekstre) en la bahaa centro en Katmanduo, Nepalo

La dezajno de la nova templo en Kameruno
Bildo 3: La dezajno de la nova templo en Kameruno (por tiu kaj pliaj bildoj en pli alta kvalito iru al news.bahai.org)

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.