BAHAA MONDA CENTRO – Nova volumo de bahaaj sanktaj tekstoj kun la titolo Bahá’í Sacred Writings (bahaaj sanktaj skriboj) estas publikigita. En tiu volumo estas kompilitaj en unu sola kolekto selektaĵoj el la skriboj de Bahá’u’lláh kaj la skriboj kaj diroj de ‘Abdu’l-Bahá.
La volumo enhavas 257 elektitan erojn el la skribaĵoj de Bahá’u’lláh, kiuj kovras periodon de preskaŭ kvar jardekoj da revelaciado finiĝinta per Lia forpaso en 1892, kune kun 241 eroj el la skribaĵoj de ‘Abdu’l-Bahá, inkluzive de kelkaj el Liaj paroladoj.
Multaj el la eroj en la nova volumo estos jam konataj al tiuj el la legantoj partoprenantaj la bahaajn programojn de morala kaj spirita edukado, ĉar tiuj programoj ofte ĉerpas el la libroj kaj verkoj servintaj kiel la fonto por tiu ĉi nova kompilaĵo. Al tiuj sennombraj partoprenantoj tra la tuta mondo multe faciligos ĉi tiu kolekto aliri pli vaste la bahaajn skribaĵojn – ankaŭ ĉar estas inkluzivitaj pluraj eroj nove kaj unuafoje al la angla lingvo tradukitaj.
Ĉerpante el la vasta tekstaro de la Revelacio de Bahá’u’lláh donas la kolekto superrigardon pri Ties instruoj. Kaj kompletigas tion vasta gamo da klarigoj de ‘Abdu’l-Bahá pri persona spirita transformiĝo, la bahaaj instruoj pri socia ŝanĝiĝo kaj la starigo de justa kaj paca tutmonda civilizacio.
Bahá’í Sacred Writings jam alireblas tra la Bahaa Referenca Biblioteko kaj baldaŭ mendeblos pere de la usona bahaa distribuservo. Tradukado al pliaj lingvoj survojas – la plej ampleksa traduka projekto iam ajn entreprenita en la historio de la Bahaa Kredo. Tiel iom post iom aperos pliaj eldonoj de la verko. Kiam pretos la esperanta traduko nun ankoraŭ ne antaŭvideblas.
La jam ekzistantaj tradukoj de bahaaj skriboj al Esperanto alireblas i.a. tra la retejo de Bahaa Esperanto-Ligo.

