„La estraro de Bahaa Esperanto-Ligo konsternite informiĝis, ke en Irano la bahaaninoj Mahvash Sabet kaj Fariba Kamalabadi estas denove kondamnitaj al pliaj dek jaroj en malliberejo“, sciigas Michael Porter, Meksiko, la prezidanto de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL). La estraro de BEL en sia lasta kunsido kun profunda aflikto notis la tiurilatan informon pli frue dum la tago publikigita de la internacia bahaa novaĵagentejo BWNS (Bahá’í World News Service). Tiu la 11an de decembro 2022 publikigis la jenon:

Meze de ĉiam pli perfortaj kaj subpremaj agoj de la iranaj aŭtoritatoj kontraŭ siaj propraj civitanoj, du bahaaninoj, Mahvash Sabet kaj Fariba Kamalabadi, kiuj post pasigado de 10 jaroj en malliberejo estas rigardataj kiel simboloj de rezisto en Irano, estis kondamnitaj al dua kruela 10-jara malliberigo. La du iranaj bahaaj virinoj estis arestitaj la 31an de julio – por la dua fojo – komence de freŝa atako kontraŭ bahaanoj.

Ekde la aresto de Mahvash kaj Fariba pli ol 320 bahaanojn trafis unuopaj persekutadoj. Dekduoj estis diversloke arestitaj: en Ŝirazo, tra la provinco Mazandarano kaj aliloke tra la lando. Hejmoj posedataj de bahaanoj en la vilaĝo Roshankouh estas detruitaj. Ankaŭ evidentiĝis registaraj planoj anatemi bahaanojn per hataj komunikoj kaj propagando. Kaj almenaŭ 90 bahaanoj estas nuntempe en malliberejo aŭ submetitaj al humiliga maleolbenda monitorado.

La plej nova malliberiga puno estis anoncita la 21an de novembro post unuhora proceso – horo, kiu plejparte pasis kun la juĝisto insultanta kaj humiliganta la akuzitojn. Ĉi tiu proceso venis preskaŭ kvar monatojn post ilia aresto. Juĝisto Iman Afshari, kiu prezidis la branĉon de la Revolucia Kortumo 26 en Teherano, skoldis la du virinojn esti per sia antaŭa malliberigo „ne lerninta sian lecionon”.

D-ro Shirin Ebadi, la Nobel-premiito kaj defenda advokato por Mahvash kaj Fariba dum ilia unua proceso, diris en 2008 ke „ne estas donita eĉ ereto de evidento” por pruvi la akuzojn de la nacia sekurecservo aŭ aliajn akuzojn. Ankaŭ en ĉi tiu lasta proceso aperis neniuj novaj pruvoj.

„Estas profunde aflikta ekscii, ke ĉi tiuj du bahaaj virinoj, kiuj ambaŭ pro sia kredo jam maljuste perdis jardekon de sia vivo en malliberejo, denove estas enkarcerigitaj dum pliaj 10 jaroj pro la samaj senbazaj akuzoj“, diris Simin Fahandej, reprezentanto de Bahaa Internacia Komunumo, kiu reprezentas la bahaanojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj. „Mahvash kaj Fariba estas edzinoj, patrinoj kaj avinoj de familioj, kiuj jam estis devigitaj elteni ilian foreston dum 10 brutalaj jaroj. Anstataŭ esprimi bedaŭron al ĉi tiuj familioj pro la maljusta malliberigo, kiun jam ili suferis, la irana registaro estas duan fojon nekredeble kaj neklarigeble ripetanta la saman kruelecon. Ĉi tiu ridinda verdikto, donita sen iaj pruvoj, faras la iranan juĝsistemon absolutan mokon, io kie la samaj personoj estas juĝisto, prokuroro kaj ĵurio. Vortoj ne kapablas priskribi ĉi tiun absurdan kaj kruelan maljustecon.”

Subtenantoj de la du virinoj nomis ilin simboloj de rezisto, konfidatoj de aliaj subpremitoj kaj enprizonigitoj, kaj patrinoj de ĉiuj iranaj virinoj.

Mahvash Sabet atingis internacian renomon post kiam poemaro, kiujn ŝi verkis en la malliberejo, estis eldonita en la angla sub la titolo „Prison Poems“ (prizonaj poemoj). Mahvash estis en 2017rekonita de PEN Internacia kiel ĝia Internacia Verkisto de Kuraĝo.

Pluraj aliaj eminentaj iranaj virinoj estis enprizonigitaj samtempe kun Mahvash kaj Fariba dum ilia unua malliberigo. Faezeh Hashemi, filino de eksa irana prezidanto Akbar Hashemi Rafsanjani, kiu mem denove malliberiĝis pro subtenado de la postuloj de virinoj en Irano, vekis atenton kiam ŝi vizitis Fariba dum malliberecpaŭzoj kaj post ŝia liberigo. Kaj la irana-usona ĵurnalistino Roxana Saberi, kiu dividis ĉelon kun Mahvash kaj Fariba, diris, ke la du bahaaninoj fariĝis fontoj de konsolo kaj espero por siaj kunmalliberulinoj.

„Per tio ke Time Magazine nomumas iranajn virinojn ‘Herooj de la Jaro’, la internacia komunumo prave rekonis la bravecon kaj heroecon de ĉiuj irananoj, precipe virinoj, ĉar ili ofere staras firme en postulado de justeco kaj egaleco fronte al la perforta kaj brutala subpremado de siaj rajtoj”, aldonis s-ino Fahandej. „Mahvash kaj Fariba estas du tiaj virinoj, kiuj dum multaj jaroj subtenis kaj antaŭenigis la egalecon de virinoj kaj viroj, alvokis al justeco kaj vero, kaj kiuj rezulte jam pagis pezan prezon por alte teni ĉi tiujn principojn. Ĉiuj nun staru kun ili kaj kun ĉiuj iranaj virinoj por diri al la registaro de Irano, ke ĝi devas revoki ĉi tiun verdikton, liberigi Mahvash kaj Fariba kaj ĉiujn aliajn kaptitojn de konscienco, kaj nuligi sian maŝinaron de subpremado, kiu sisteme malobservas la homajn rajtojn de sia popolo.”

Fono

Mahvash, 69jara, kaj Fariba, 60jara, unue estis arestitaj en 2008 kiel membroj de neformala grupo, kiu, kun la plena scio de la irana registaro, prizorgis la bazajn bezonojn de la bahaa komunumo. Ĉiuj membroj de ĉi tiu grupo, kiu konsistis el kvin viroj kaj du virinoj, estis pro sia kredo kondamnitaj al 10 jaroj en malliberejo. Mahvash, Fariba, kaj la aliaj en 2018 estis finfine liberigitaj.

Mahvash kaj Fariba
La du iranaj bahaaninoj Mahvash Sabet (maldekstre) kaj Fariba Kamalabadi (dekstre), estis arestitaj la 31an de julio – por la dua fojo – komence de freŝa atako kontraŭ la bahaanoj de Irano. Tiu foto en pli bona kvalito kaj pliajn rilatajn fotojn trovu ĉe: https://news.bahai.org/story/1631/

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.