
»La Sep Valoj« estas verko revelaciita en la malfruaj 1850-aj jaroj de Bahá’u’lláh, la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, kiam Li post dujara retiriĝo al la montoj de Kurdio revenis al Bagdado. La temo de la verko estas sentempa kaj senloka: la internaj veroj de religio. Ĝi estas mistika priskribo de la vojaĝo de la animo tra sep stadioj de interna transformiĝo respektive de la transiro de la homa memo ek de la mondo materia ĝis la transaj sferoj proksimaj al Dio.
La Bahaa Mondcentro en 2019 publikigis aŭtoritatan tradukon el la origina persa al la angla enkadre de la kolekto »The Call of the Divine Beloved. Selected Mystical Works of Bahá’u’lláh« (La voko de la Dia Amato. Elektitaj mistikaj verkoj de Bahá’u’lláh). Tiu nova traduko nun anstataŭas la ĝistiamajn provizorajn kaj el ĝi faris traduka teamo de Bahaa Esperanto-Ligo la esperantigon.
En la antaŭparolo al la nova eldono tekstas:
Dum la du jaroj en Irako, kiam Bahá’u’lláh retiriĝis al la montoj de Kurdio, … inter la »netakseblaj trezoroj rivelitaj« en tiuj tagoj troviĝas la »plej granda mistika komponaĵo«, la Sep Valoj, kiu »priskribas la sep stadiojn, kiujn devas trairi la animo de la serĉanto antaŭ ol ĝi povas atingi la celon de sia ekzisto«. Kiel la dekdujarcenta poemo de ‘Aṭṭár, Manṭiqu´ṭ-Ṭayr (La Konferenco de la Birdoj), priskribas la Sep Valoj vojaĝadon tra sep stadioj en serĉado de Dio. Tamen, la serĉado en la Sep Valoj estas ankaŭ farita sub la cirkonstancoj difinitaj per la tre baldaŭa aŭroro de la nova Revelacio – kaj efektive la ĉeesto de la Amato mem.
Tiu ĉi nova traduko aldoniĝas al intertempe jam tuta gamo da ĉerpaĵoj el la abundega bahaa literaturo alirebla en esperanta traduko. Tiel BEL jam en 1994 aperigis sub la titolo »Perloj de l’ Saĝo« kompilaĵon de centraj citaĵoj el la verkaro de Bahá’u’lláh. Lian centran teologian verkon »La Libro de Certeco« siatempe jam Lidia Zamenhof tradukis, sed ĝi restis nepublikigita manuskripto, kiun tamen BEL alirebligas tra sia retejo. La ĝis nun plej ampleksa verko tradukita estas la preskaŭ 500-paĝa »Dio preterpasas«, la aŭtoritata historio de la unuaj cent jaroj (1844–1944) de la Bahaa Kredo eldonita en 2023 okaze de la 50-jariĝo de BEL; ĝi haveblas kaj libroforme kaj PDFe tra la BEL-retejo.
Libroservoj volonte petu provekzempleron de La Sep Valoj