Necesas la kunlaboron inter la nacioj profunde remuldi kaj signife intensigi, se dum la venontaj jaroj la tutmondaj defioj estu sukcese solvataj. Tio estas la kerno de deklaro, kiun fine de Septembro 2020 la Bahaa Internacia Komunumo (BIK) publikigis okaze de la 75jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj.

“La postuloj de la nuna momento puŝas la ekzistantajn strukturojn trans sia kapablo efike provizi internaciajn traktadojn kaj sistemojn por solvi konfliktojn”, diras la deklaro kun la titolo “Konvena regado. La homaro survoje al justa tutmonda sistemo” (“A Governance Befitting: Humanity and the Path Toward a Just Global Order”). “Tial ni troviĝas sojle de decida tasko: celtrafe organizi niajn aferojn en la plena konscio ke ni estas unu popolo en unu komuna hejmlando.”

Tiu deklaro daŭrigas kontribuojn de BIK al la 50- kaj al 60-jariĝoj de Unuiĝintaj Nacioj. La Bahaa Internacia Komunumo kunlaboris jam kun la Ligo de Nacioj kaj multe pli intense tion faras kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi nun havas oficejojn en Novjorko, Ĝenevo, Bruselo, Adis-Abebo kaj Ĝakarto.

“Pli kaj pli da homoj hodiaŭ rekonas, ke necesas refasoni la tutmondan sistemon por ke ĝi pli bone respondu al la aspiroj kaj kapabloj de ĉiuj popoloj de la mondo“, diris s-ino Bani DUGAL, ĉefa reprezentanto de la UN-oficejoj de BIK. Kaj ŝi aldonis: “Kio iam estis konsiderata idealisma vizio de internacia kunlaboro, tio nun, je la evidentaj kaj seriozaj defioj, kiujn frontas la homaro, fariĝis pragmata neceso.”

La deklaro krome elstarigas, ke estas impresa atingo ke spite ĉiajn defiojn Unuiĝintaj Nacioj ekzistas jam trioble pli longe ol la Ligo de Nacioj. Ĝi priskribas la necesajn elementojn por certigi daŭran kaj universalan pacon kaj vidas en la nuna 75jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj konvenan okazon por antaŭrigardi al la venontaj 25 jaroj ĝis
ĝia 100jariĝo. Dum tiu kvaronjarcento la internacia komunumo interkonsentu pri kiel pli bone organizi sin por servi la mondon pli bone kaj efike. Inter alie estas konkrete proponata la starigo de monda konsilio pri estontaj aferoj.

Por elŝuti la 4paĝan tekston de la deklaro “Konvena regado. La homaro survoje al justa tutmonda sistemo” kiel PDFn iru al bel.bahai.de/literaturo respektive
al bel.bahai.de/wp-content/uploads/2020/10/20200900-BIC-Konvenaregado_A-Governance-Befitting_UN75-Eo.pdf La anglalingva originalo troviĝas je www.bic.org/statements/governance-befitting-humanity-and-pathtoward-just-global-order

Por pliaj informoj pri Bahaismo kaj UN iru al: www.bic.org
Por pliaj informoj pri Bahaismo en Esperanto iru al: bel.bahai.de
Kaj internacia bahaa informretejo troviĝas je: www.bahai.org