Kiel monda religio kiel la Bahaa Kredo, kiu ne havas klerikojn, administras la aferojn de sia komunumo? Al tiu demando respondas filmo »Alvoko al servado«, kiun kun esperantaj subtitoloj BEL ĵus publikigis por utiligi ĝin kiel kontribuon al la ĉi-jara Virtuala Kongreso (5a VK). Tiu 7-minuta filmeto kompletigas manplenon de tuthoraj filmoj, kiuj prezentas la bahaan komunumon, ĝian estiĝon, ĝiajn celojn kaj funkciadon kaj ĝian disvolviĝon.
Tiu ĉi filmeto precipe prezentas la unikan bahaan balotsistemon. Siajn estrarojn bahaanoj loke, nacie kaj internacie demokratie elektas. Kvankam ŝajne similaj al civilaj elektoj okazantaj en la socioj tra la mondo, estas la bahaaj elektoj tute unikaj per tio ke ili funkcias komplete sen partioj, nomumado, varbado kaj kampanjado per sekreta voĉdonado en preĝa sinteno. Ankaŭ montras tiu filmo kiel enkadriĝas bahaaj elektoj en la klopodoj de bahaaj komunumoj tutmonde kontribui al paco, justeco kaj socia bonfarto.
Alian esence gravan elementon de tiuj klopodoj prezentas la bahaaj temploj. Kaj ĵus la Universala Domo de Justeco, la monda gvidorgano de la Bahaa Religio, anoncis planojn por konstrui tri pliajn tiajn templojn – plia mejloŝtono en la realigado de la vizio por tiuj sanktaj konstruaĵoj, kiuj simbolas unuecon kaj spiritan viglecon. Du naciaj temploj estos konstruataj, unu en Braziljo, Brazilo, kaj la alia en Lilongvo, Malavio, kaj loka templo estos konstruata en Batouri, Kamerunio.
Laŭ la bahaaj skriboj – kiuj arabe nomas ilin »Mashriqu’l-Adhkár«, »Tagiĝejo de la laŭdado de Dio« – tiuj temploj enkorpigas novan koncepton de diservado. Dum ili funkcias kiel sanktejoj por preĝado kaj meditado, ili ankaŭ estas centroj kie la harmonio inter spirita edifiĝo kaj servado al la homaro trovas praktikan esprimon. Tutmonde la temploj atestas pri sia kreskanta efiko je la socia kaj spirita vivo – laste la novinaŭgurita templo en Port Moresby, Papuo-Nov-Gvineo, kaj tiuj aktuale konstruataj en Bihar Sharif, Barato, en Toronto, Kanado, en Kanchanpur, Nepalo, kaj en Mwinilunga, Zambio, kiuj aldoniĝos al jam dekvar finkonstruitaj sur ĉiuj kontinentoj.
Alia 3-minuta filmeto ĵus publikigita de la Bahaa Monda Novaĵservo BWNS bele ilustras la funkciadon kaj rolon de bahaa templo. La filmeto temas pri la templo en Santiago, kiu lastatempe festis sian okan datrevenon kun dutaga renkontiĝo de pli ol 600 partoprenantoj. Tiu evento estis okazo por revizii kiel ĉi tiu sankta konstruaĵo fariĝis fokuso por spirita kaj socia transformiĝo kaj kiel ĝia kontribuo al la vivo de la socio etendiĝas multe preter ĝia mirinda arkitekturo – majstraĵo dezajna kaj inĝeniera.
Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.