Kun la jarfino 2025 Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) povis fieri pri kelkaj atingoj: sukcesis ĝi publikigi filman retrorigardon al la jaro 2025 lige kun inaŭguro de propra jutuba kanalo. Kaj troviĝas presprete ĉe eldonejo nova preĝlibro kaj la germana traduko de La Plej Granda Rimedo.
De kelkaj jaroj la Bahaa Monda Novaĵservo (Bahá’í World News Service, BWNS) jarfine retrorigardas filme al kio elstara okazis dumjare en la tutmonda bahaa komunumo. La filmo publikigita la 27an de decembro 2025 estas kvaronhora kaj specife fokusiĝas je vasta gamo da rakontoj el ĉiuj mondopartoj pri la klopodoj kontribui al la konstruado de pli paca, harmonia kaj komuneca mondo. Unuafoje BEL sukcesis – kaj tio ene de nur kelkaj tagoj, tiel ke eblis montri ĝin jam dum la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden – prepari esperante subtekstigitan version, kiu nun estas alirebla tra la retejo de BEL. Lige kun tio BEL inaŭguris propran kanalon en Jutubo, kies unua kontribuo estas ĝuste tiu filmo.
Jam en 2015 aperis ĉe la renoma bahaa eldonejo George Ronald en Oksfordo, Anglio, en sia origina angla versio (The Greatest Instrument) libroforme kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj kaj rilataj fontoj pri la demando de internacia helpa lingvo, redaktita kaj enkondukita de la lingvisto Gregory P. Meyjes. En 2019 povis BEL aperigi la esperantan tradukon de tiu: La Plej Granda Rimedo, kiu libre haveblas, sed ankaŭ delonge libere alireblas tra la BELa retejo. Nun prespretas ankaŭ traduko al la germana.
Kaj krome troviĝas prespreta ĉe eldonejo multe pliampleksigita preĝlibro enhavanta ne malpli ol 117 bahaajn preĝojn kaj tiel pli ol la duoblon de la ĝisnuna versio eldonita en 1992. Tiuj preĝoj foje estas nur 2- aŭ 3-frazaj, sed foje etendiĝas tra pluraj paĝoj kiel ekzemple la t.n. longa saniga preĝo aŭ la inter bahaanoj tre populara Epistolo al Aĥmad. Tiu ampleksa kompilaĵo de preĝoj revelaciitaj de Bahá’u’lláh, Báb kaj ‘Abdu’l-Bahá jam nun alireblas tra la BELa retejo.

Bildo: La filma retrorigardo de BWNS al 2025 kun esperantaj subtekstoj en la nova jutuba kanalo de BEL
