La Bahaa Esperanto-Ligo festos sian 50an datrevenon la 19-an de marto 2023, kaj invitas la tutmondan Esperanto-komunumon sendi artaĵon pri la temo:

“Unueco de la Homaro”

Via originala artaĵo povas esti fotografio, foto de pentraĵo aŭ desegno, aŭ bildo elektronike farita. Esperantaj vortoj ene de la bildo ne nepras, sed estas bonvenaj.

La diĝitan dosieron (en formato jpg (jpeg), png, bmp, gif, aŭ pdf) la konkursantoj sendu kiel alkroĉaĵon al BELArto@bahai.de antaŭ la 15a de februaro 2023. Nepre inkluzivu la sekvajn datumojn:

 Familia kaj persona nomo
 Ret-adreso
 Loĝlando
 Nomo de la artaĵo

Vi ankaŭ povas inkluzivi priskribon de la signifo de via artaĵo.

La partopreno estas senpaga!

Vi rajtas sendi maksimume tri artaĵojn al la konkurso! La artaĵoj estos juĝitaj laŭ reflekto de la temo, originaleco kaj ĝenerala beleco kaj la tri unuaj ricevos premion. Ni anoncos la gajnintojn en la hejmpaĝo bel.bahai.de 21an de marto 2023 (la bahaa novjaro Naw-Rúz). La premioj konsistos el libroj.

Bahaa Esperanto-Ligo rajtos uzi ĉiun artaĵon el tiu konkurso por siaj publikaĵoj.