Dum la nuna printempo bahaaj komunumoj tra la tuta mondo okazigas ĉie ajn lokajn kaj regionajn konferencojn. Laŭeble ili organizas tiujn ankaŭ kune kun aliaj boncelaj organizaĵoj. La vojon al tiuj kunvenoj iasence preparis interalie 4 filmoj, kiuj aperis lige kun tri lastjaraj solenaĵoj.

De 2018 ĝis 2021 bahaaj komunumoj tutmonde celebris tri grandajn datrevenojn: en 2018 la 200an naskiĝdatrevenon de Bahá’u’lláh, la Fondinto de la Kredo; poste en 2020 la 200an naskiĝdatrevenon de la Báb, Lia Heroldo; kaj lastjare en 2021 la 100an datrevenon de la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, la plej aĝa filo de Bahá’u’lláh, kiu gvidis la Kredon de 1892 ĝis 1921 kaj kies morto koincidas kun la efektiviĝo de la Bahaa Interligo surbaze de kiu de tiam pluevoluas la bahaa mondkomunumo – evoluo kun mirigaj rezultoj kiel tion imprese dokumentas la filmo “Impresoj el centjara penado”. Tiu filmo tamen estas nur la lasta el entute 4 filmoj aperintoj okaze de tiuj datrevenoj. Ili ĉiuj longas iom pli aŭ malpli ol horon, estas Esperanto-subtitoligitaj – unu el ili krome dublita – kaj facile alireblas tra la hejmpaĝo de Bahaa Esperanto-Ligo je:
bel.bahai.de/4filmoj

Precipe la lasta filmo elmontras kiel evoluis dum la pasinta jarcento la tutmonda bahaa komunumo: kiel el kelklandaj, diasporaj unuopuloj kaj grupoj estiĝis vere tutmonda komunumo kun floranta komunuma vivo. Ĝi prezentas la plej gravajn epizodojn kaj evoluojn de impona 100jara evoluado kun multaj promesoj por la estonteco. Sed ankaŭ la tri aliaj filmoj ne nur koncentriĝas je portreti la tri elstarajn personecojn de la Kredo. Ili ankaŭ vidigas kiel per persona kaj socia transformado la bahaaj instruoj kaj bahaaj komunumoj donas impulsojn al la mondo voje al paca kaj prosperatutmonda socio en kiu povas ĉiu libere disvolvi siajn kapablojn.

Kaj tiel tiuj solenaĵoj kaj precipe tiuj filmoj pavimis la vojon al la konferencoj nune okazantaj, kie ankoraŭ pli klare senteblas tiuj impulsoj kaj ĉe kiuj la partoprenantoj klopodas kune kontribui al kulturo de paco kaj socia prospero. Ĉiuj bonvolemuloj – kaj kompreneble nepre ankaŭ esperantistoj – bonvenas ĉe tiuj kunvenoj por kune interkonsiliĝi pri daŭripovaj vojoj de socia transformado responde al la bezonoj de la homoj kaj serve al ilia bonfarto.

Pliaj informoj pri Bahaismo ĉe la diverslingva informretejo: www.bahai.org
Aktualaj informoj pri la konferencoj: news.bahai.org
Pliaj informoj pri Bahaismo en Esperanto: bel.bahai.de

Bildo 1 (pli altkvalita elŝuteblo: news.bahai.org/story/1586/slideshow/1):
Ondo da konferencoj tra la tuta terglobo kunvenigas bonvolemulojn por interkonsiliĝi pri kiel ili povas antaŭenigi unuecon kaj respondi al la bezonoj de siaj socioj.

4 filmoj montras la vojon. Ondo da konferencoj ĉirkaŭ la tuta terglobo

Bildo 2 (pli altkvalita elŝuteblo: news.bahai.org/story/1586/slideshow/42):
Inspirita de la konferencoj kreis nederlanda artisto tiun ĉi bildon, kiu esprimas la diversecon kaj interkonektecon de la homara familio.

4 filmoj montras la vojon. Ondo da konferencoj ĉirkaŭ la tuta terglobo

Se vi deziras utiligi la suprajn fotojn aŭ aliajn troveblajn ĉe news.bahai.org bonvolu observi la regulojn.