BEL
En Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) kolektiĝas tiuj bahaanoj, kiuj aktive uzas Esperanton.

Malgraŭ ke rilatoj inter bahaanoj kaj esperantistoj respureblas ĝis la komenco de la 20a jarcento, sukcesis la bahaanoj esperantistoj organiziĝi en propra asocio nur komence de la 1970aj jaroj. Dum la jaroj el modestoj komencoj kreskis asocio kun iutempe ĉirkaŭ 400 membroj en pli ol 50 landoj (inter tiuj ankaŭ iuj en kiuj eĉ UEA ne havas membrojn).
La baza celo de BEL estas teni la kontakton inter la du movadoj kaj sekve informi bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj la esperantistojn pri Bahaismo kaj disvolviĝo de la tutmonda bahaa komunumo.
Okaze de la 50jariĝo de BEL en 2023 estis i.a. eldonita dulingva (Eo k angla) broŝuro pri la jubileo (6MB, elŝuti) kaj kreita aparta retpaĝo bel.bahai.de/50-eo. Pli detalan historion de BEL bonvolu ankaŭ trovi en la jena almetita dokumento:
La disvolviĝo de Bahaa Esperanto-Ligo de ĝia fondo ĝis hodiaŭ
ekesto

Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam meze de la 20-a jarcento kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj estas ligitaj al la persono de Adelbert Mühlschlegel. Ili tamen restis sen konkretaj rezultoj. Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971 estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe la usonanino Roan Orloff-Stone la ideo relative rapide realiĝis.
Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portland, Usono, ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. Post konsulto de Adelbert Mühlschlegel, kiu tiam estis jam »Mano de la Kozo de Dio« kaj laŭ ĝi »entuziasma« pri tiu propono, la Universala Domo de Justeco donis sian aprobon per letero datita la 19-an de marto 1973: jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo. Samjare estis elektita ankaŭ la unua, naŭpersona estraro. Tiutempe BEL havis 73 membrojn el 14 landoj.
La unuaj aktivecoj de la Ligo estis, apud la kolekto de membroj, la eldono de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel ekz. la 19 monatonomoj de la bahaa kalendaro. Ankaŭ la Ligo submetis al UEA peton fariĝi kunlaboranta faka asocio, kio efektiviĝis la sekvan jaron, 1975, dum la UK.
Malgraŭ ĉiaj atingoj la unuaj jaroj por la nova Ligo estis sufiĉe malfacilaj. Precipe pro la disĵetiteco tra la tuta mondo de ne nur la membraro sed ankaŭ la estraranoj la agado limiĝis al tiu de unuopuloj kaj multo koncentriĝis ĉe la sekretario. BEL tamen sukcesis konstante reprezentiĝi en la E-movado, eldoni ĉiam pli da tradukita bahaa literaturo (vidu Literaturo), en 1998 digne festi sian 25jariĝon, pliintensigi sian laboron helpe de la novaj komunikrimedoj kaj tiel en 2023 diversagade celebri sian 50jariĝon.
agado

Daŭre funkcias kiel interna informilo la dufoje jare aperanta La BELmonda Letero. Per ĝi BEL sukcesis krei firman bazon de interna informado. La novaj komunikaj teknologioj ankaŭ ne preterpasis Bahaan Esperanto-Ligon: Jam delonge ĝi havas sian propran hejmpaĝon kaj ankaŭ por la interna komunikado pli kaj pli estas utiligata perreta korespondado kaj virtualaj kunvenoj, precipe ene de la estraro.
La membraro de BEL dum la jaroj iom post iom kreskis ĝis super 400, sed post reviziado komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ duoniĝis – por tamen iom post iom realtiĝi ĝis denove preskaŭ 400 en ĉirkaŭ 60 landoj. Post rea reviziado en 2014 la membraro denove pli-malpli duoniĝis. Aktuale BEL havas iom pli ol 200 membrojn en iom pli ol 50 landoj.
La Ligo dekomence sin financas per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ĝi ricevas foje subtenojn de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSA) aŭ de aliaj bahaaj instancoj.
BEL dum la lastaj jaroj fokusis sian agadon je aktiva partopreno en la Universalaj Kongresoj, foja artikolado en la esperanta gazetaro kaj la eldonado de kelkaj gravaj bahaaj dokumentoj, ĉu komplete kiel en 1986 La Promeso de Monda Paco, en 1992 Bahá’u’lláh, en 2002 Al la Religiaj Gvidantoj de la Mondo kaj en 2008 Unu komuna Kredo, aŭ per resumaj faldfolioj, kiel en 1996 La prospero de la homaro kaj Turnopunkto por ĉiuj nacioj. Foje BEL ankaŭ informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere pri la lingvo kaj movado esperantaj.
Grava atingo estis post plurjardeka penado la aperigo de ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvounue – en 2015 en la angla originalo The Greatest Instrument kaj poste en 2019 en Esperanto-traduko La Plej Granda Rimendo. Kaj okaze de sia 50a jubileo BEL povis aperigi la 500paĝan E-tradukon de la aŭtoritata historio de la unuaj cent jaroj (1844-1944) de la Bahaa Kredo Dio preterpasas verkita de Shoghi Effendi, la pranepo de la Fondinto de la Kredo kaj de 1921 ĝis 1957 ĝia Gardanto.
estraro
La estraro de BEL, kiu oficas por la trijara oficperioda de somero 2022 ĝis somero 2025, havas jenan konsiston:
- s-ro R. Michael PORTER, Meksikio – prezidanto
- s-ro Eŭgeno DELCOV, Rusio– vicprezidanto
- s-ro Bernhard WESTERHOFF, Germanio – sekretario / kasisto
- s-ino Heide Martha OTTO, Germanio
- s-ro Gennadij BASOV, Rusio
- s-ro Moresson FEIDANGAI, Centrafrika Respubliko
- s-ro Joop KIEFTE, Nederlando
- s-ro Loftur MELBERG-SIGURJONSSON, Islando
- s-ino Andrea OTTROK, Hungario