Abdul-Baha en la Sankta Lando c. 1920
Abdu’l-Bahá en la Sankta Lando

En 2021 la tuta bahaa mondo memoris la centjaran datrevenon de la forpaso de Abdu’l-Bahá. Li la 28an de Novembro 1921 en Ĥajfo, en la nuntempa Israelo. Al la Sankto Lando Li estis ekzilita en 1868 kaj tie pasigis la unuajn jardekojn enfermita en la prizonurbo Akko.

En 1908 Li kaj Lia tuta familio kaj multaj geamikoj ankoraŭ vivas en Akko kiel oficialaj malliberuloj de la irana kaj osmana registaroj, kvankam ili jam rajtis iomete vojaĝi kaj labori

Dum la 19a jarcento la Osmana Imperio jam komencis disfali kun kelkaj ŝtatoj jam atingitaj sendependecon. La sultano Abdul Azis estis nomita la “Malsana Viro je Bosporo”. Politika movado nomita la “Junaj Turkoj” klopodis atingi liberalajn reformojn samkiel ŝtaton kun konstitucio. Ili formis la “Komitato por Unueco kaj Progreso” kaj detronigis la absolutisme regantan sultanon Abdül Hamid II. Sekve ĉiuj politikaj malliberuloj estis liberigitaj, inkluzive la bahaanoj.

En Ĥajfo jam vivis kelkaj bahaanoj kaj Abdu’l-Bahá decidis ankaŭ tien translokiĝi. Dank’ al la Junturka Revolucio la unuan fojon ekde sia infaneco Li estis libera homo. Pro la promeso al Lia patro dum vizito en Ĥajfo en 1890 konstrui maŭzoleon por la Báb, Li jam estiis aĉetinta terenon inter la germana templana kolonio kaj la araba kvartalo Wadi Nisnas. Kaj tie en Rechov Haparsim n-ro 7, la strato de la persoj, li konstruis sian domon en tradicia stilo. Ekde 1910 Li kaj Lia familio loĝis en Ĥajfo. Tiu adreso estis tiu de la bahaa komunumo ĝis la forpaso de Shoghi Effendi en 1957. Samtempe kun konstrui Sian domon en Li komencis konstrui la maŭzoleon de la Báb. Sed tiu projekto pro gravaj malfacilaĵoj postulis 10 jarojn. Ekzemple la prezo de la terenoj daŭre altiĝis, laboroj haltiĝis kaj la respondeculoj akuzis Lin konstrui fortikaĵon kaj plani ribelon. Eĉ la alirvojo postulis senfinajn debatojn pri prezoj, permesoj kaj eblecoj. Abdu’l-Bahá mem diris: “Ĉiun ŝtonon de tiu konstruaĵo, ĉiun ŝtonon de la vojo mi mem tien metis kun multege da larmoj kaj je grandegaj kostoj.” Finfine, la 21an de Marto 1908 je Naw-Ruz (novjaro), Abdu’l-Bahá metis la dum preskaŭ 60 jarojn kaŝitan lignan ĉerkon kun la korpaj restaĵoj de la Báb kaj Ties disĉiplo Anis Zunuzi en la marmoran sarkofagon — donacita de la bahaanoj en Ranguno, Birmo – en la kripton. Finfine tiuj trovis ripozon en la sino de la Monto Karmelo.

Nun Abdu’l-Bahá estis libera homo kaj en Aŭgusto 1910 Li ekvojaĝis al Egiptujo viziti amikojn. De Aleksandrio Li pluen vojaĝis al Eŭropo kaj Nordameriko kaj nur en Decembro 1913 reveturis al Ĥajfo. Grandega estis la ĝojo de familianoj kaj amikoj post Lia reveno al la Sankta Lando. En la domo Haparsim n-ro 7 Li vivis kun edzino, fratino 4 filinoj el kiuj li havis 13 genepojn kun Shoghi Effendi la unua, do plej aĝa, kaj aliaj familianoj. Alvenis pli kaj pli da vizitantoj kaj pilgrimantoj por vidi Lin kaj preĝi en la sanktejoj de Bahji kaj Ĥajfo. Abdu’l-Bahá prizorgis ilin kaj akompanis ilin al la sanktejoj. Neniu forlasis Lin sen esti spirite konsolita kaj refreŝigita.

Starante sur la balkono de la pilgrima domo apud la Sanktejo Abdu’l-Bahá parolis pri sia vizio: Li vidis antaŭ si la urbojn Ĥajfo kaj Akko ligotajn per lumigita ĉeno, ŝipoj el ĉiuj landoj alvenontaj en la haveno, la vizitantoj suprenirontaj la monton radiantan kiel juvelo – en tiu lando sanktigita ekde la tagoj de Abrahamo.

Abdu’l-Bahá klare antaŭvidis la eksplodon de grandega ŝtormo super Eŭropo kaj la mondo, la Unua Mondmilito en la jaro 1914. Inter Akko kaj Ĥajfo oni bombardis la fervojajn pontojn, granato trafis la Ĝardenon Ridvan sen eksplodi, sed amaso da homoj forfuĝis el la regiono. Abdu’l-Bahá decidis ke la bahaanoj forlasu la urbon kaj vivu en la druza vilaĝo Abu Sinan, kie Shaykh Sálih bonvenigis ilin. Tamen, Abdu’l-Bahá restis en Akko. Kiam generalo Allenby konkeris Ĥajfon en Septembro 1918 li tuj sendis gardosoldatojn al la domo de Abdu’l-Bahá kaj telegramon al Londono: “Hodiau mi konkeris Palestinon. Informu la mondon ke Abdu’l-Bahá estas en sekureco.” La sekvan matenon venis la guberniestro de Jerusalemo persone por esprimi sian honorigon. Ankaŭ li jam konis Abdu’l-Bahá kiel malliberulon inter la muroj de Akko kaj alte estimis Lin. Post la terura sangoverŝado dum la mondmilito Abdu’l-Bahá faris la kategorian konstaton: “Nova milito, eĉ pli katastrofa ol la nuna eksplodos.”

Iom post iome la vivo en Ĥajfo normaliĝis, pligrimantoj revenis por ĝui Lian ĉeeston kaj spiritajn konsilojn. Li parolis pri la plej diversaj temoj. Li posedis denaskajn sciojn kune kun profunda intuicio. Li ĉiam rekomendis al la kredantoj fidi je la Dia potenco kaj la Sankta Spirito por ekzemple disvatigi la Kredon kaj tiel kunhelpi la konstruadon de la Nova Mondordo de Baha’u’llah en spirite fundamentita civilizo.

En Decembro 1919 li revelaciis unu el siaj plej elstaraj skriboj, longa letero al la “Centra Organizo por daŭriga Paco en la Hago” klarigante la bazajn principojn de la Bahaa Religio.

Honore al sia homama aktivado dum la milito, en Aprilo 1920 la milita guberniestro de Ĥajfo aljuĝis la li la titolon de “Kavaliero de la Brita Imperio”. Li akceptis ĝin kiel donacon de ‘justa reĝo’, sed neniam uzis la titolon “Sir Abbas Effendi”.

Li forpasis la 28an de novembro 1921 je grandega lamento de familianoj, amikoj kaj konatuloj. Dum la lastaj dumil jaroj en la historio de la lando, konata kiel la Sankta Lando, oni ne spertis eventon kiu tiel kunigis ĉiujn enloĝantojn senkonsidere al ilia kredo, deveno, pensoj kaj sentoj kiel je Lia entombigo. Kuniĝis en lamento judoj, kristanoj, islamanoj kaj druzoj konsciaj pri la grandega perdo. Dekmil personoj akompanis la ĉerkon netitan en kripton apud la tombo de la Báb.