Bahaaj temploj, nomataj Adorejo, estas malfermaj al ĉiuj homoj. Kvankam laŭ arkitektura stilo tre variaj ili ĉiuj havas naŭ flankojn kaj centran kupolon, kio simbolas samtempe la diversecon de la homaro kaj ĝian esencan unuecon. Preĝkunvenoj estas simplaj: ili konsistas el preĝado, meditado kaj la recitado de eroj el la sanktaj skriboj de Bahaismo kaj de aliaj mondaj religioj.

Bahá’u’lláh antaŭvidis ke la bahaaj adorejoj fariĝu spiritaj centroj kun variaj institucioj apud la templo mem, dediĉitaj al sciencaj, sociaj, edukaj kaj administraj servoj.

Aktuale ekzistas la jenaj bahaaj temploj:

temploj

Usono – la templo en Wilmette, apud Ĉikago, Ilinojso, Usono, estis finkonstruita kiel la unua bahaa templo en 1953.

temploj

Ugando – la templo en Kampalo, Ugando, estis finkonstruita en 1961.

temploj

Aŭstralio – la templo apud Sidjenjo, Australio, estis finkonstruita en 1961.

temploj

Germanio – la templo en Hofheim-Langenhain, Germanio, estis finkonstruita en 1964.

temploj

Panamo – la templo apud la ĉefurbo de Panamo, estis finkonstruita en 1972.

temploj

Samoo – la templo apud la Apia, Samoo, estis finkonstruita en 1984.

temploj

Barato – la templo en Novdelhio, Barato, estis finkonstruita en 1986. Ĝi estas unu el la plej multvizitataj konstruaĵoj de la mondo.

temploj

Ĉilio – la templo por Sudameriko apud Santiago, Ĉilio, estas aktuale k