Por ke bahaanoj povas efike proklami la unuecon de la homaro devas la bahaa komunumo mem esti firme unuigita. La unueco de la bahaanoj estas certigita per tio ke la skriboj de Bahá’u’lláh kaj Abdu’l-Bahá klare enstalis aŭtoritatan gvidadon por la plua disvolviĝado de la Kredo kaj por la administrado de ĝia internacia anaro. Tiel la Bahaa Kredo dum sia malfacila unua jarcento estis protektita kontraŭ disfalo al diversaj sektoj kaj kapablas sin adapti al la bezonoj de rapide evoluanta civilizacio. La institucioj, en kiuj estas enkorpigita tiu aŭtoritato, estas la Gardanteco kaj la Universala Domo de Justeco.

La forto, kiu unuigas la tre diversecan bahaanaron estas unueca vizio, akirita el la kredo je Bahà’u’llàh kiel Manifestiĝo de Dio, je la sociaj kaj administraj strukturoj establitaj far Li, kaj je la spiritaj kaj moralaj instruoj, kiujn Li proklamis. La kernon de tiuj spiritaj instruoj formas la koncepto pri la unueco de Dio, t.e. ke ekzistas nur unu sola Dio kaj ke la grandaj religioj de la mondo estas fonditaj far Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de tiu unu sola Dia Realeco: far Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahomedo, kiuj estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por transdoni dian mesaĝon laŭ la evolua ŝtupo respektive atingita de la homaro.

La spirita esenco de ĉiuj grandaj religioj estas laŭ Bahaismo la sama: ke la homaro estas kreita por rekoni kaj adori Dion. Estas nur la sociaj instruoj de la religioj, kiuj dum la procezo de progresa revelacio ŝanĝiĝas.

La bahaa perspektivo estas optimisma, ĉar ĝi konsideras la akumulitajn kontribuojn de la progrese revelaciitaj religioj kiel fundamenton de “ĉiam antaŭeniĝanta kulturo”. Kio dividas malsamajn religiajn komunumojn laŭ Bahaismo ne estas de Dio sed homfarita respektive de homoj aldonita al la esencaj religiaj instruoj donitaj de la unuopaj diaj Mesaĝistoj.