Kvankam precize taksi la nombron da bahaanoj tutmonde estas sufiĉe kompleksa tasko, estas la cifero proksimume ok milionoj – taksita surbaze de informoj ricevitaj de bahaaj komunumoj tra la mondo kaj ankaŭ de renomaj eksteraj fontoj, kiuj taksas la nombron de adeptoj de religioj.

Bahaanoj loĝas en preskaŭ ĉiu lando kaj teritorio resp. en pli ol 100.000 lokoj. En ĉirkaŭ 6.000 el tiuj evoluis bahaa komunuma vivo tiagrade ke eblas ĉiujara elekto de loka administra institucio por efike administri la aferojn de la Kredo. Aktuale krome nacinivele 193 administraj institucioj observas la laboron de landaj komunumoj, kaj ene de la jurisdikcio de 61 el tiuj, ankaŭ estas region-nivelaj konsilioj establitaj.

Studklasoj pri la bahaaj instruoj okazas neformale en preskaŭ ĉiu bahaa komunumo. Krome ofertas reto de 329 trejninstitutoj formalajn programojn de bahaa edukado tutmonde, kun centoj da miloj da junuloj kaj plenkreskuloj profitantaj de kursoj ofertitaj de tiuj institucioj. Proksimume 70.000 klasoj por la spirita kaj morala edukado de infanoj kaj prejunuloj regule funkcias.

Iom da statistiko
Bahaa studrondo en Khatgal, Mongolio (bildo de Bahaa Media Bank)

Efektiviĝas loknivele pli ol 70.000 dumtempaj, sufiĉe simplaj projektoj de socia kaj ekonomia disvolviĝo; proksimume 1.500 tiaj projektoj estas daŭraj, el kiuj la plimulto estas lernejoj; kaj ekzistas pli ol 160 bahaaj evoluoagentejoj.

Signo de la tutmonda progreso de la Kredo estas la 14 bahaaj temploj nuntempe ekzistantaj, allogante milionojn da vizitantoj ĉiujare. Kun pli ol kvin milionoj da vizitantoj ĉiujare estas la templo en Nov-Delhio, Barato, senkompare la plej vizitata. Survojas la konstruado de pliaj naciaj temploj en Toronto, Kanado, en Lilongvo, Malavio, kaj en Braziljo, Brazilo, same kiel de lokaj temploj en Bihar Sharif, Barato, en Mwinilunge, Zambio, en Kanchanpur, Nepalo, kaj en Batouri, Kameruno. Krome posedas bahaaj komunumoj en jam pli ol 130 landoj terenojn destinitajn por tie estonte konstrui templon.

Sur loka nivelo okazas preĝrenkontiĝoj en bahaaj centroj kaj en la hejmoj de bahaanoj kaj iliaj amikoj ĉie tra la mondo.

La bahaa geedziĝa ceremonio estas laŭleĝe agnoskita en ĉirkaŭ 60 landoj kaj teritorioj; ia formo de rekono de bahaaj festo- kaj memortagoj ekzistas en ĉirkaŭ 50 landoj.

[surbaze de: The Bahá’í World, vol. XXXV, Bahá’í World Centre, Haifa, 2025, p. 429]