Dum Lidia Zamenhof por la bahaaj esperantistoj okupas tute unikan pozicion ili tamen fieras ankaŭ pri aliaj elstaraj membroj de sia komunumo kiuj aktive uzis Esperanton, precipe pri la esperantistaj «Manoj de la Afero de Dio». Per tiu rango estas distingitaj aŭ postmorte aŭ jam dumvive entute 50 individuaj bahaanoj pro elstaraj servoj al la Kredo. Iliaj devoj, skribis ‘Abdu’l-Bahá, estis «disvastigi la Diajn Aromojn, edifi la animojn de l’ homoj, antaŭenigi klerecon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, sanktigataj kaj sendependaj de materiaj aferoj. Ili devas manifesti submetiĝon je Dio per sia konduto, siaj manieroj, siaj faroj kaj siaj vortoj.» Almenaŭ kvin «Manoj» estis aktivaj esperantistoj.

elstaraj bahaaj e-istoj

Martha L. Root

Martha Louise Root naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1872 en Richwood, Ohio, Usono. Ŝi en 1908 konatiĝis kun la Bahaa Kredo kaj en 1912 renkontiĝis kun ‘Abdu’l-Bahá kio komplete ŝanĝis ŝian vivon. En 1914 – en la aĝo de 42 jaroj – Martha rezignis pri sia laboro kiel societa redaktorino de pitsburga gazeto por vojaĝi eksterlanden kaj disvastigi la Bahaan Kredon, samtempe laboranta kiel liberprofesia gazet-korespondistino. En 1919 Martha Root komencis vojaĝon tra la mondo, kiu daŭris fakte ĝis ŝia morto 20 jarojn poste, la 28-an de septembro 1939 en Honolulu, Havajo. Dum tiuj vojaĝoj tra ĉiuj kontinentoj restis Sovetunio la sola iom pli grava lando, kiun ŝi ne vizitis.
Jam frue Martha Root konvinkiĝis pri la bezono je internacia helpa lingvo kaj, post kiam jam en 1912 ŝi prenis unuajn Esperanto-lecionojn, poste vere ekstudis la lingvon kaj vaste ĝin utiligis kaj ankaŭ propagandis tra la tuta mondo. Dum la 17-a UK Martha konatiĝis kun Lidia Zamenhof; el tio rezultis forta amikeco kaj la bahaaniĝo de la plej juna Zamenhof-ido.

elstaraj bahaaj e-istoj

John E. Esslemont

D-ro John Ebenezer Esslemont naskiĝis la 19-an de majo 1874 en tre eminenta skota familio el la regiono de Aberdeen kaj mortis en Hafia, Israelo, la 22-an de novembro 1925. Li estis fervora subtenanto de Esperanto, kiu ĝin flue parolis kaj utiligis jam ekde sia junaĝo. Li diplomiĝis distingite en la fako de medicino kaj kirurgio kaj komencis brilan karieron, sed, ĉar jam dum siaj studjaroj li malsaniĝis je tuberkulozo, jam baldaŭ ne plu povis daŭrigi intensan esploran laboron kaj en 1908 eklaboris en la sudangla urbo Bournemouth en sanatorio por kuracado de tuberkulozo, frue fariĝante notinda fakulo de pulma medicino.

D-ro Esslemont en 1914 konatiĝis kun la bahaaj instruoj, kiuj imponis lin kiel solvo por la grandaj bezonoj de la moderna mondo. Li entuziasme studis ĉiujn haveblajn librojn pri la nova religio kaj komencis per Esperanto korespondi kun bahaanoj en diversaj landoj. Jam tre baldaŭ li faris proprajn prelegojn pri la Kredo kaj okazigis regulajn kunvenojn cele al ĝia instruado. En 1916 li kunlabore kun konata bahaano-esperantisto, d-ro Lutfullah Hakim, tradukis en Esperanton La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh kaj jam ekverkis libron pri Bahaismo – la poste famiĝonta Bahá’u’lláh and the New Era (Bahá’u’lláh kaj la nova epoko), kiu laŭ Shoghi Effendi, estis «la enkonduko en la Kredon» kaj inaŭguris novan ŝtupon en la evoluo de la bahaa komunumo per sia sistema, klara kaj tamen facile legebla prezento de la Kredo. En 1924 Shoghi Effendi invitis d-ron Esslemont al Haifa por tie lin servi kiel anglalingva sekretario. Sed baldaŭ jam lia malsano reatakis lin kaj jam jaron poste li mortis.

elstaraj bahaaj e-istoj

Agnes B. Alexander

Agnes Baldwin Alexander estis la unua bahaano – kaj eble ankaŭ la unua esperantisto – de Havajo. Ŝi naskiĝis en Honolulu la 21-an de julio 1875 kaj tie mortis la 1-an de januaro 1971. Ŝi apartenis al unu el la plej fruaj kaj plej distingiĝintaj familioj de kristanaj misiistoj sur la insularo kaj ĝuis altan socian rangon. En 1900 dum vojaĝo al Ameriko kaj Eŭropo en Romo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo, kiun ŝi tuj alprenis.

En 1913 Agnes forlasis Havajon por disvastigi la Bahaan Kredon en iu fremda lando kaj ‘Abdu’l-Bahá ŝin instrukciis porti la bahaajn instruojn al Japanio. Ankoraŭ antaŭ la forvojaĝo tien ŝi eklernis Esperanton, kiun poste en Japanio ŝi vaste utiligis, inter alie kunlaborante kun la fama Vasilij Eroŝenko, vivanta tiutempe en Tokio. Ŝi pli poste skribis pri Esperanto: «Dio uzis tiun ĉi lingvon, kiu venis en la mondon tra la Revelacio de Bahá’u’lláh, por disvastigi Lian Mesaĝon en Japanio.» Agnes dum 1914 ĝis 1967 plurfoje moviĝis inter Havajo kaj Japanio kaj ankaŭ aktive diskonigis la bahaajn instruojn tra Esperanto en Koreio kaj Ĉinio. Ŝiaj kontribuoj al la disvastigo de Esperanto kaj Bahaismo en Orienta Azio apenaŭ takseblas.

elstaraj bahaaj e-istoj

Hermann Grossmann

D-ro Hermann Grossmann naskiĝis la 16-an de februaro 1899 en Rosario, Argentino, kaj mortis la 7-an de julio 1968 en Neckargemünd, Germanio. Reveninta kun sia familio kiel dekjarulo al Germanio li devis fine de la Unua Mondmilito servi en la germana armeo en Francio, kio forte kontribuis al lia intelekta kaj anima serĉado al kiu li trovis respondon 1920 en Lepsiko kie li konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Senhezite li akceptis la novan mesaĝon per sia tuta koro kaj komencis arde kaj kapable ĝin servi.

El la abundo de la instruoj de Bahá’u’lláh estis du temoj, kiuj aparte interesis Hermann Grossmann: La akordigo de scienco kaj religio kaj la postulo realigi homaran unuecon surbaze de la principo »unueco en diverseco». Li verkis aron da libroj pri la Bahaa Kredo.

Kiam en la dudekaj jaroj komenciĝis grandskala kunlaboro inter la bahaanoj kaj la esperantistoj ankaŭ Hermann Grossmann lernis Esperanton. De 1925 ĝis 1936 li eldonis la Internacian Bahaan Esperanto-Gazeton La Nova Tago kaj krome la germanan bahaan infanrevuon Rosengärtlein (rozĝardeneto), kiu aperis en germana lingvo kaj Esperanto kaj provis tiel konatigi la junan legantaron kun Esperanto.

elstaraj bahaaj e-istoj

Adelbert Mühlschlegel

D-ro Adelbert Mühlschlegel naskiĝis la 16-an de junio 1897 en Berlino, Germanio, kaj la 29-an de julio 1980 mortis en Grekio, kien li «pioniris» serve al la Kredo. Li jam dum sia studado de medicino venis al la konvinko ke nova epoko naskiĝus kaj fariĝis sincera verserĉanto. En 1920 lia patrino konigis lin kun la Kredo de Bahá’u’lláh. Li studis la malmultajn tekstojn kiuj tiutempe ekzistis kaj ekkonante ke la mesaĝo de Bahá’u’lláh estas tiu vero, kiun li serĉis, li aliĝis al la Bahaa Religio. Dum la dudekaj jaroj d-ro Mühlschlegel ankaŭ lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al La Nova Tago. Li ankaŭ partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.

Kiel «Mano de la Afero» li estis unu el la ĉefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de Shoghi Effendi ĝis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco en 1963. Ankoraŭ tiutempe Adelbert Mühlschlegel sincere fidelis al Esperanto. Pri tio atestas ke antaŭ la UK 1966 en Budapeŝto li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektiviĝis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondiĝi Bahaa Esperanto-Ligo, i.a. rezulte de tio ke la Universala Domo de Justeco lin konsultis. «Ni interkonsiliĝis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj… kaj serĉis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesiĝo pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma.», skribis la Universala Domo al la iniciatintoj de BEL. Adelbert Mühlschlegel ankaŭ apartenas al la fondaj membroj de BEL kaj fariĝis ano de ĝia unua estraro, kiu faris lin sia prezidanto; tio li restis ĝis sia morto.