En Esperanto | In English | En Español

50a jubileo de BEL

50a jubileo de Bahaa Esperanto-Ligo

1973-2023

Enkonduko

Ĉi tiu libreto festas la 50-an datrevenon de Bahaa Esperanto-Ligo, kies “naskiĝtagon“, la 19a de marto 1973 (18-19-129 BE), markas historia letero ricevita de malgranda grupo de entuziasmaj bahaanoj en Usono de la Universala Domo de Justeco, la plej alta institucio de la Bahaa Kredo, kaj aprobanta la formadon de oficiale agnoskita grupo de bahaaj esperantistoj por kunordigi kunlaboron kun individuaj esperantistoj kaj esperantaj societoj tra la mondo.

La Bahaa Kredo, tutmonda religio fondita de Bahá’u’lláh en la 19a jarcento kies anoj apartenas al preskaŭ ĉiuj etnoj kaj vivas en preskaŭ ĉiuj anguloj de la tero, baziĝas sur kredo je la esenca unueco de la homaro. Ĝi havas inter siaj bazaj principoj la realigon de ĉi tiu unueco per rimedoj inkluzivantaj la adopton de universala helpa lingvo. Esperanto, kreita de Ludoviko Zamenhof dum la vivtempo de Bahá’u’lláh, estas la plej disvastiĝinta el la multaj proponitaj helplingvoj, kaj ĝia nomo reflektas la esperon, ke ĝi fariĝu instrumento de interkompreniĝo kaj paco. Estis nature kaj neeviteble, ke ekestis kunlaboro inter la du movadoj.

Efektive okazis organizitaj agadoj de bahaanoj-esperantistoj jam duonjarcenton antaŭ la fondo de BEL. En la 1920aj kaj 1930aj jaroj la bahaa gazeto La Nova Tago estis eldonita en Germanio. Je tio kunlaboris eminentaj bahaanoj kiel Martha Root, Hermann Grossmann kaj Lidia Zamenhof, la “Filino de Esperanto“. Bedaŭrinde la malpermeso de Esperanto kaj ankaŭ de la Bahaa Kredo en tiu lando en 1936 kaj 1937 ĉesigis ĉi tiun agadon. Kaj la tuta Esperanto-movado, kiu siatempe plejparte baziĝis en Eŭropo, preskaŭ malaperis en la milito-kaoso. Kiel ajn, post kelkaj jardekoj Esperanto ree multe progresis kaj en tiu kunteksto BEL estis iniciatita, ne en Eŭropo, sed en Nord- kaj Sudameriko. Jardekojn poste la apero de la interreto malfermas novajn perspektivojn por kreskado kaj kunlaboro.

Tiel la historio de BEL estas la historio de la interplektitaj rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto dum pli ol unu jarcento. Ĝi estas rakonto pri kiel la du tutmondaj movadoj eksciis unu pri la alia kaj ili ambaŭ komprenis, kiujn unikajn kvalitojn ofertas la alia. La Esperanto-movado, grandparte sub la egido de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kunordigas, subtenas kaj ĝenerale antaŭenigas agadojn de kreskanta organiza strukturo el internaciaj, naciaj kaj lokaj asocioj, kiuj uzas la lingvon Esperanto por kulturaj, teknikaj kaj sociaj celoj kaj disponigas signifan parton de la diverseca literatura produktado en Esperanto, kiu aldone al la skribita vorto inkluzivas ankaŭ muzikon kaj filmojn. La Bahaa Kredo aliflanke, krom efektivigi senĉesan lernoprocezon ĉirkaŭ la mondo pri la baznivela evoluado kaj disvolviĝado de komunuma vivo, vivtenas multajn konstantajn instituciojn kunlaborantajn kun registaraj agentejoj kaj Unuiĝintaj Nacioj kaj ties neregistaraj asociitoj. Ĝi engaĝas sin en tutmonda kunlaboro sur terenoj kiel socia kaj ekonomia disvolviĝado, edukado kaj sano same kiel interreligia kunlaboro kaj harmonio. BEL estas tiu specifa bahaa agentejo, kiu estas ligita kun UEA kiel kunlaboranta faka asocio (KFA) kaj tiel estas la ĉefa ponto inter ĉi tiuj du organizaj strukturoj, kiuj strebas realigi la esperojn kaj aspirojn de ĉi tiuj du tutmondaj komunumoj.

Supren al Enhavo


Universala Domo de Justeco

Jubileaj salutmesaĝoj

Bahaa Esperanto-Ligo ricevis la sekvajn mesaĝojn, kiujn volonte ni inkludas en tiun ĉi jubilean publikaĵon.

La Universala Domo de Justeco, la internacia gvidorgano de la tutmonda bahaa komunumo, petis la Nacian Spiritan Asembleon de la bahaanoj de Germanio transdoni al BEL „la amajn gratulojn de la Domo de Justeco okaze de la duonjarcenta datreveno de ĝia establiĝo“ kaj konstatis:

La Domo de Justeco ĝoje konstatas la daŭran kunagadon de la Ligo kun aliaj, kiuj konsideras komunan lingvon esti kanalo por krei reciprokan interkompreniĝon inter la popoloj de la mondo. … Estas aprezata, ke la Ligo daŭrigas servi por prezenti la Kredon al esperantistoj de multaj landoj; estas ĝi efektive delonga ligo inter la principoj de la Kredo kaj esperantistaj samideanoj tra la mondo. Estas la espero, ke pli kaj pli da similpensantoj kuniĝos kun la membroj de la Ligo kiel protagonistoj de larĝa vizio pri la unueco de la homaro. La membroj de la Ligo estu certigitaj pri la preĝoj de la Domo de Justeco en la Sanktejoj, ke Bahá’u’lláh gvidu iliajn paŝojn je iliaj sindonaj laboradoj por Lia Kozo.

De Universala Esperanto-Asocio:

Karaj Membroj de Bahaa Esperanto-Ligo,
okaze de la kvindek-jara jubileo de Bahaa Esperanto-Ligo, Universala Esperanto-Asocio kore gratulas vin kiel logtempa, persista kaj aktiva Faka Asocio kunlaboranta preskaŭ duonjarcenton.
La valoroj de toleremo, respekto de homrajtoj sen diskriminacio estas komunaj al la Esperanto-movado kaj Bahaismo.
Estas historiaj rilatoj inter Bahaismo kaj Esperanto, kiel la uzo de Esperanto kiel internacia komuniko-lingvo de la frua Bahaa Religio kaj la vivo kaj personeco de Lidja Zamenhof.
Estante unu el la aktivaj Fakaj Asocioj vi estas bone konata de esperantistoj, kaj ni deziras ke BEL plu agadu kaj prezentu sin dum Universalaj kaj Virtualaj Kongresoj de UEA, kiel ekzemple okazis dum la lasta Virtuala Kongreso per la prezentaĵo pri Lidja Zamenhof. BEL ankaŭ estas bonvena dum la Movada Foiro kaj Faka Forumo, prezenti sin dum ĉiuj okazoj.
Samtempe ni fidas ke BEL plu agadas por disvastigi la konon pri Esperanto inter aliaj grupoj kaj komunumoj ene de la Bahaa Religio tra la mondo kaj deziras sukceson en tiu aktiveco.

Nome de la estraro de Universala Esperanto-Asocio,
Amri Wandel,
Vicprezidanto

Supren al Enhavo


BEL-stando dum Universala Kongreso en Prago, 1996

La naskigo de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Multaj bahaanoj en la unua duono de la 20a jarcento entuziasmiĝis pri la lingvo Esperanto, kiel ni priskribos pli detale en posta sekcio pri la historio de BEL. Unu el iliaj ĉefaj agadoj estis la publikigo de iuj bahaaj periodaĵoj en Esperanto. Ŝajnas, ke la ideo formaligi kunlaboron inter bahaanoj-esperantistoj ekleviĝis en la fruaj 1960aj jaroj kaj precipe tuj antaŭ la Universala Esperanto-Kongreso okazinta en Budapeŝto en 1966. D-ro Adelbert Mühlschlegel el Germanio, kiu kiel “Mano de la Kozo de Dio“ estis konata en la bahaa komunumo, faris klopodojn por realigi tion, sed komence malmulto estis atingita. Daŭris ĝis kiam Paŭlo Amorim Cardoso en Brazilo en 1971 eniris la Bahaan Kredon kaj ke helpe de Roan Orloff-Stone en Usono surprize rapide transformiĝis tiu ideo al realiĝanta projekto.

Cardoso, kiu tiutempe estis sekretario de la Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Fortaleza en Brazilo, en letero de julio 1971 skribis nome de tiu Asembleo: “ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion“. Kaj li inkluzivis unuan projekton de statuto, kiu difinis kiel ĝiajn ĉefajn celojn la eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj. Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj en Brazilo, Barato, Hispanio, Irano, Portugalio kaj Usono – evidente la ricevantoj de tiu letero. Dua aldonita listo, kompilita de Roan Orloff Stone, enhavis la nomojn kaj adresojn de 47 pliaj individuoj en 13 landoj, preskaŭ la duono de ili loĝantaj en Usono. Cardoso komencis produkti kaj distribui informilon titolitan Komuna Bahaa Letero, antaŭinto de La BEL-monda Letero.

Dum la 57a Universala Esperanto-Kongreso en Portlando, Oregono, en 1972 la naŭ partoprenantaj bahaanoj decidis skribi al la Universala Domo de Justeco, la tutmonda gvidorgano de la Bahaa Kredo, petantaj ĝian aprobon fondi bahaan Esperanto-organizaĵon. Post konsultado de d-ro Mühlschlegel – kiu laŭ la Domo de Justeco estis “entuziasma“ pri ĉi tiu propono – la Universala Domo de Justeco donis sian konsenton, kiu estis anoncita en numero 5 de la Komuna Bahaa Letero (aprilo 1973). Samtempe aliĝiloj por membriĝi en la Ligo estis dissenditaj kaj ankaŭ balotiloj por la elekto de unua estraro.

Tiu elekto sekvis la samajn pricipojn kiel tiuj aplikataj ĉe la elekto de la bahaaj Lokaj Spiritaj Asembleoj (sen kandidatigoj ĉiu membro voĉdonas por naŭ el ĉiuj membroj de la komunumo). Per mesaĝo de BEL de la 30-a de julio estis diskonigita la rezulto de tiu elekto en kiu voĉdonis 30 personoj. La estrara oficperiodo estis fiksita al tri jaroj.

Per numero 9 de la Komuna Bahaa Letero (novembro 1973) estis informita ke “BEL posedas 73 membrojn el 14 landoj: Usono 27, Brazilo 24, Irano 4, Kanado 4, Hispanio 3, Italio 2, Portugalio 2, Argentino 1, Aŭstrio 1, Germanio 1, Israelo 1, Koreio 1, Nederlando 1, Svisio 1“. Kaj en la sekva 10-a numero (januaro 1974) estis la estrara oficdivido anoncita: “Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo: Kunordiganto: Adelbert Mühlschlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib Taherzadeh el Israelo, Sekretario: Paŭlo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino: Roan U. Orloff-Stone el Usono, Kasisto: Manuel de Freitas el Portugalio, Vickasisto: Leonora Stirling Armstrong el Brazilo. La aliaj membroj estas Badiollah Samimy el Irano, S.C. Gupta el Hindio kaj Chagzin Kim el Koreio.“ Krome estis anoncita ke laŭ pli frua decido ĉiuj tiuj membriĝintaj ĝis la formiĝo de tiu unua estraro aŭtomate fariĝus fondaj membroj de BEL: estis 80 membroj en 17 landoj.

BEL post sia naskiĝo dum pluraj jaroj funkciis sub la egido de la Nacia Spirita Asembleo de tiu bahaa komunumo en kiu loĝis la sekretario de ĝia estraro. Pli poste la aranĝo estis modifita tiel ke la aferoj de BEL estas aŭspiciataj de la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Germanio, kiu aprobas la proponitajn membrojn de la estraro, kiu poste estas ratifita de membrokunveno. La Ligo dekomence financis sin per libervolaj donacoj kaj foje ricevas subtenon de individuaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSAoj) aŭ aliaj bahaaj instancoj.

Konforme al la ĉefa celo de Bahaa Esperanto-Ligo, kiu estas teni kontakton inter la bahaa kaj la Esperanto-movadoj, BEL informas la bahaanojn kaj bahaajn instituciojn pri lokaj, naciaj kaj mondaj Esperanto-agadoj kaj novaĵoj kaj informas la esperantistojn pri la principoj de la Bahaa Kredo kaj novaĵoj rilate al la evoluoj en la tutmonda bahaa komunumo.

Ĉiu membro de la Bahaa Kredo, kiu konas la lingvon Esperanto aŭ kiu esprimas la intencon lerni ĝin, povas membriĝi en BEL. BELanoj ofte membras en sia loka aŭ nacia Esperanto-asocio aŭ klubo kaj dividas kun siaj kunbahaanoj informojn pri la lingvo, ofte farantaj enkondukajn prelegojn aŭ kursojn. Ili ankaŭ faras interesajn diskutojn pri bahaaj principoj en Esperanto-forumoj kaj provas klarigi kiel ĉi tiuj principoj gravas por respondi al la kompleksaj problemoj, kiujn alfrontas la moderna mondo.

BEL estis oficiale registrita kiel KFA de Universala Esperanto-Asocio en 1975. Ĝi aktive subtenas partoprenon de siaj membroj en Esperanto-agadoj kaj precipe la aktivecojn de UEA. Ekzemple BEL regule subtenas kaj kunordigas partoprenon de bahaanoj en la jaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj en la multnombraj regionaj kunvenoj. Aliaj esencaj aktivecoj estas la tradukado kaj publikigo de bahaa literaturo en Esperanto kaj la prizorgado de retejo, kiu alirebligas literaturon kaj pliajn informojn.

Supren al Enhavo


BELanoj en Universala Kongreso, Kubo, 2010

La interplektiĝo de bahaaj kaj esperantistaj idealoj

La naskiĝo de Esperanto — la lingvo de espero

En la pasinteco multaj lingvoj kiel la greka kaj la latina funkciis kiel lingua franca, kio permesis al almenaŭ iuj membroj de apudaj nacioj aŭ kulturoj komuniki en ekonomiaj, sciencaj aŭ eĉ kulturaj aferoj. En la Renesanco oni provis elpensi novan komunikan sistemon (aŭ en iuj kazoj reaktivigi imagitan, longe perditan sanktan lingvon), kiu devus havi iom da avantaĝoj kompare kun ekzistantaj lingvoj, kiel povi esprimi pensojn pli precize aŭ organizi homan scion en pli logika maniero.

En la 19a jarcento aperis kelkaj pli praktikaj projektoj. La ideo estis krei novan lingvon bazitan sur la strukturo de iu ekzistanta lingvo, sed kun regula, simpligita gramatiko kaj zorge elektita vortprovizo. La unua kiu atingis iom da sukceso estis Volapuko, inventita ĉirkaŭ 1880 de Johann Martin Schleyer. Oni raportas, ke ene de dek jaroj ĉi tiu lingvo havis pli ol milionon da parolantoj, estis okazigitaj tri internaciaj kongresoj kaj formiĝis preskaŭ 300 kluboj tra la mondo. Tamen, malkonsentoj pri modifoj proponitaj por plibonigi ĉi tiun lingvon kaŭzis ĝian eventualan degeneron.

En 1887 en Varsovio Ludoviko L. Zamenhof publikigis La Internacia Lingvo, t.e. universalan lingvon, sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, kio signifas “doktoro, kiu esperas“; baldaŭ la lingvo mem alprenis ĉi tiun nomon. La ideo de planita internacia lingvo destinita ne anstataŭi etnajn lingvojn, sed servi kiel plia, dua lingvo por ĉiuj, ne estis nova. Tamen, Zamenhof komprenis, ke tia lingvo devas disvolviĝi pere de kolektiva uzado, tial li limigis sian komencan proponon al minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Esperanto nun estas plene funkcianta lingvo kun tutmonda parolkomunumo kaj ampleksaj lingvaj rimedoj. Zamenhof estis nomumita 14 fojojn por la Nobel-premio pri paco kaj la eldono 2020 de la vortaro Plena Ilustria Vortaro, nun alirebla ankaŭ interrete, enhavas 47.000 leksikajn unuojn sur 1.300 paĝoj. La Akademio de Esperanto, kiu estis establita en 1905 (tiutempe nomata Lingva Komitato), protektas kaj konservas la integrecon de la lingvo, aprobas teknikajn terminojn kaj neologismojn, kaj solvas lingvajn demandojn.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA), kun nun sia ĉefsidejo en Roterdamo, estis fondita en 1908 de la svisa ĵurnalisto Hector Hodler kaj aliaj. Ĝi havas oficejon ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. UEA havas naciajn filiojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 120 landoj. Surbaze de la nombro de lernolibroj venditaj kaj de la membraroj de lokaj societoj, la nombro de homoj kun iom da scio pri Esperanto estas centmiloj kaj eble milionoj. Estas parolantoj de Esperanto tra la tuta mondo, kvankam estas rimarkindaj koncentriĝoj en landoj tiel diversaj kiel Ĉinio, Japanio, Brazilo, Irano, Madagaskaro, Bulgario kaj Kubo. La retejo esperanto.net donas ideon pri aktualaj instruaj agadoj.

En 1954 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO rekonis, ke la atingoj de Esperanto kongruas kun la celoj kaj idealoj de UNESKO kaj establiĝis oficialaj rilatoj inter UNESKO kaj UEA. En 1985 la Ĝenerala Konferenco alvokis la membroŝtatojn kaj internaciajn organizaĵojn antaŭenigi la instruadon de Esperanto en lernejoj kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. UEA ankaŭ havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, la Konsilio de Eŭropo, la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kaj la Internacia Normiga Organizaĵo (International Standards Organisation, ISO).

Bahaaj konvinkoj rilate al monda unueco kaj monda lingvo

Por kompreni kiel ekaperis BEL, necesas iom kompreni kiel la Bahaa Kredo aprezas mondan unuecon. La konata deklaro de Bahá’u’lláh “La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj“ resumas ĉi tiun koncepton, same kiel la devizo “Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo. Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj kamaradeco“. Ĉi tiu koncepto de unueco estas aplikata de Bahá’u’lláh sur multaj terenoj, kiel tiuj de la egaleco de viroj kaj virinoj, la forigo de antaŭjuĝoj kaj la ĉeso de milito. Kadre de monda komunikado Bahá’u’lláh skribis en la Kitáb-i-Aqdas (Plej Sankta Libro):

»Ho membroj de l’ parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi ankaŭ skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta por vi, kio al vi utilos kaj ebligos esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scianta, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi estos la kaŭzo de unueco, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj la plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu!«

La plej aĝa filo kaj sukcedanto de Bahá’u’lláh, ‘Abdul’l-Bahá (ankaŭ konata kiel Abbas Effendi), en 1919 skribis la jenon al la Plenumkomitato de la Centra Organizaĵo por Daŭra Paco en Hago: “Kaj inter la instruoj de Bahá’u’lláh troviĝas la estiĝo de unu lingvo, kiu estu disvastigata ĉie inter la popoloj. Tiu ĉi instruo estis revelaciita fare de la plumo de Bahá’u’lláh, por ke tiu universala lingvo eliminu miskomprenojn el inter la homaro.“ Je alia okazo letero al individuo inkluzivis la sekvan deklaron: “Sed rilate la universalan lingvon: Post nelonge signifaj kaj sciencaj diskutoj koncerne ĉi aferon leviĝos inter la homoj komprenemaj kaj kleraj kaj kondukos al la dezirata rezulto.“

La eltiraĵoj el aŭtoritataj bahaaj skriboj cititaj supre rilatas al la ĝenerala demando de universala helpa lingvo. Estas klare, ke la celo de helpa lingvo, kiu povus esti aŭ ekzistanta lingvo aŭ nove konstruita, estas ne elimini la lingvojn ligitajn al naciaj kaj etnaj kulturoj, sed efektive povus helpi konservi ilin permesanta al iliaj anoj egalan statuson ene de la monda komunumo. Estas ankaŭ multaj tekstoj, kiuj rilatas specife al Esperanto, kiel la sekva deklaro de ‘Abdul’l-Bahá:

»Vi skribis pri la lingvo Esperanto. Tiu ĉi lingvo disvastiĝos kaj universaliĝos certagrade, sed poste iu lingvo pli kompleta ol tiu aŭ la sama post kelkaj ŝanĝoj kaj modifoj estos akceptita kaj fariĝos tutmonda. Mi esperas, ke d-ro Zamenhof estos helpata de la nevidebla konfirmo kaj faros grandan servon al la homa mondo.«

Tiaj deklaroj kaŭzis daŭran diskuton pri tio, ĉu la ampleksa evoluado kaj disvolviĝado de la lingvo Esperanto kaj la decidoj de la Akademio de Esperanto dum pli ol unu jarcento plenumas la kondiĉojn de fariĝi “pli kompleta“ aŭ esti pasinta tra “ŝanĝoj kaj modifoj“. Post la forpaso de ‘Abdul’l-Bahá en 1921 lia nepo kaj sukcedinto kiel estro de la bahaa monda komunumo, Shoghi Effendi, plurfoje eksplikis iujn punktojn lige kun la sinteno de bahaanoj rilate Esperanton en la kunteksto de la estonta monda helpa lingvo. En mesaĝoj skribitaj de lia sekretario nome de li troviĝas la jenaj deklaroj:

»Ni ne havas aŭtentikan fonton de ‘Abdu’l-Bahá en kiu Li asertas ke Esperanto estos la universala lingvo de la estonteco. Eble estos Esperanto, eble estos alia lingvo – ni ne scias; sed pro tio ke ni kredas tiel firme je la neceso de internacia lingvo, ni ĉiam avidas kunlabori kun la esperantistoj.«

»Esperanto estas vaste uzata, pli ol iu simila lingvo, tra la tuta mondo, kaj la bahaanojn stimulis kaj la Majstro [‘Abdul’l-Bahá] kaj la Gardanto [Shoghi Effendi] lerni ĝin kaj traduki bahaan literaturon al ĝi. Ni ne povas esti certaj ke ĝi estos la elektita internacia lingvo de la estonteco; sed pro tio ke ĝi estas la plej disvastiĝinta, kaj oriente kaj okcidente, ni certe daŭrigu kunlabori kun ĝiaj anoj, lernu paroli ĝin kaj traduku bahaan literaturon al ĝi.«

»Koncerne la instruadon de Esperanto: la Gardanto plene aprezas viajn klopodojn je la disvastigo de tiu ĉi lingvo … Li tamen petas min atentigi vin pri la fakto, ke nek Bahá’u’lláh nek ‘Abdu’l-Bahá specife konstatis ke Esperanto certe fariĝos la internacia helpa lingvo de la estonteco, nek devigis ili la kredantojn instrui ĝin. Kion ‘Abdu’l-Bahá ĉefe faris estis tre laŭdi ĝin kaj elmontri ĝiajn eblecojn. La instruado de Esperanto do ne estas ordono aŭ devo samsence kiel ekzemple preĝado.«

La bahaaj skribaĵoj indikas, ke universala lingvo estos elektita de la registaroj, kaj ankaŭ aludas al tio ke ĝin elektas, je “pli posta stadio“ la Universala Domo de Justeco, la plej alta aŭtoritato en la Bahaa Kredo. Tio igis multajn bahaanojn, precipe esperantistojn, esperi, ke tia elekto povus esti farita kiel eble plej baldaŭ. Je unu okazo la respondo estis la jena:

»La Universala Domo de Justeco opinias ke, se ĝi elektus iun lingvon uzendan por la bahaanoj kiel internacia helpa lingvo, tio nuntempe kaŭzus pli da malfacilaĵoj ol per tio solviĝus. La geamikoj tamen, memorante ke tio ĉi estas unu el la tre gravaj principoj de la Kredo, farus bone se ili apogus la koncepton kiam ajn eblas kaj preĝus ke la tempo ne estu tre fora kiam la registaroj de la nacioj adoptos ununuran lingvon instruendan en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel helpan apud la gepatra lingvo de la lernantoj.«

Resume estas klare ke bahaanoj estas kuraĝigita lerni Esperanton, sed devas resti konsciaj, ke ĝi eble estos aŭ ne estos la universala lingvo de la estonteco, kiel estas ree klarigita en la sekvaj vortoj:

»La Universala Domo de Justeco konscias, ke foje vi devas fronti iom embarasajn situaciojn rilate al viaj kunesperantistoj, ĉar, kiel bahaanoj, vi estas plene konsciaj pri tio ke povas bone esti ke, malgraŭ siaj sendubaj kvalitoj, Esperanto ne estos la internacia lingvo kiu fine elektiĝos, kaj ke estas la ideo de internacia lingvo kiun la bahaanoj entuziasme subtenas kaj ne iun specifan solvon de la problemo.

La averto de la Gardanto, ke bahaanoj devas esti plene sinceraj pri tiu ĉi afero rilate al esperantistoj por tiel eviti seriozajn miskomprenojn kaj konfuzojn en la estonto, sendube multe asistos vin en via laboro kaj ebligos al vi antaŭeniri kun plena entuziasmo, sen iamaniere fari la impreson de velado sub falsaj flagoj.«

Kiel videblas, ĉiuj konsiloj proponitaj de bahaaj institucioj baziĝas sur la ĝenerala principo konservi unuecon de penso kaj ago.

Supren al Enhavo


Grupo de bahaanoj-esperantistoj en Hamadan, Irano, 1925

La historia fono de la fondo de BEL

Fruaj bahaanoj-esperantistoj

La unua presita mencio de la Bahaa Kredo inter esperantistoj probable aperis en Amerika Esperantisto (origine ek de 1907: Amerika Esperantista Revuo) kiel oni povas supozi surbaze de tio ke en numero 84 de La Brita Esperantisto (decembro 1911) reaperis unu ĝia artikolo. Ĝi prezentas la Bahaan Kredon kiel religi(anoj)unuigan movadon kaj redonas tiuteman leteron de ‘Abdu’l-Bahá.

En 1913 kaj 1914 pli ofte aperis artikoloj ligitaj al la vojaĝoj de ‘Abdu’l-Bahá tra okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko. Almenaŭ du el Liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgo je la 7a de januaro 1913 kaj en Stutgarto je la 5a de aprilo 1913, aperis en esperantaj gazetoj. Evidente ankaŭ la Esperanto-movado atentis pri la proklamado de la Bahaa Kredo fare de ‘Abdu’l-Bahá dum liaj historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj multokaze li faris paroladon ĉe esperantistaj kunvenoj kaj esprimis sian altan estimon por ilia movado.

‘Abdu’l-Bahá atentigis la bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Li ankaŭ forte subtenis la penetron de Esperanto al Okcidenta Azio, kaj persone invitis Esperanto-instruistojn al Irano. En la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Aŝgabato, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto. Krome tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Japanio, Ĉinio kaj aliaj partoj de Orienta Azio, ligiĝis kun esperantistoj kaj aktivis por la tiuregiona disvastiĝo de la Espernato-movado.

Multaj fruaj bahaanoj uzis la lingvon Esperanto kaj Esperanto-publikaĵojn por la disvastigo de sia Kredo. Unu el la plej elstaraj bahaanoj uzintaj Esperanton tiamaniere estis la usona Martha L. Root, konata kiel “la primara vojaĝanta instruisto de la unua bahaa jarcento“ kaj postmorte ricevinta la rangon de Mano de la Kozo de Dio. Inspirita per renkontiĝo kun ‘Abdu’l-Bahá vojaĝis Martha Root en 1915 al Egiptio, Mumbajo, Ranguno, Japanio kaj Havajo, kaj poste daŭrigis siajn vojaĝojn, vivtenanta sin per la skribado por periodaĵoj tra la tuta mondo, kaj ĉirkaŭis la terglobon plurfoje, renkontiĝante kun prezidentoj, eminentuloj kaj nobeloj, inter ili reĝino Maria de Rumanio, kiu fariĝis la unua monarko, kiu alprenis la Bahaan Kredon. Kiam ajn eblis Martha Root, ĝis sia morto en Havajo en 1938, utiligis Esperanton por komuniki kun homoj en la regionoj, kiujn ŝi vizitis.

La bahaano kies nomo estas plej konata ene de la Esperanto-komunumo estas sendube Lidia Zamenhof, la plej juna filino de L. L. Zamenhof. Lidia lernis Esperanton kiam ŝi havis naŭ jarojn kaj je la aĝo de 14 jaroj (mallonge post la morto de sia patro) komencis traduki literaturon al Esperanto. La familio Zamenhof, ne praktikanta la ritojn de ortodoksaj judoj, estis izolita de la judaj kaj ne-judaj komunumoj en Pollando, kaj Lidia fariĝis ateisto. En 1925 ŝi renkontiĝis kun Martha Root. Ili pere de Esperanto fariĝis bonaj amikinoj kaj Lidia akceptis por si la Bahaan Kredon. Ŝi vojaĝis tra Eŭropo antaŭenigante kaj Esperanton kaj la bahaajn instruojn. Problemo estis, ke multaj homoj ne aprobis ŝian miksadon de la du movadoj, sed Shoghi Effendi kaj Martha Root ambaŭ kuraĝigis ŝiajn pluajn vojaĝojn kaj Lidia estis citita kun la vortoj: “La internacia lingvo estas parto de la Dia Plano, kiu estas efektivigata en la epoko de Bahá’u’lláh. Kaj la kreiĝo kaj disvastiĝo de Esperanto estas pruvoj por la krea potenco de la vortoj de Bahá’u’lláh.“ Lidia en 1937/38 vojaĝis ankaŭ al Usono, instruanta Esperanto-klasojn kaj proklamanta la bahaajn instruojn, sed ŝi ne povis plilongigi sian viziton, ĉar la usonaj bahaanoj ne sukcesis plilongigi ŝian vizon. En 1942 Lidia Zamenhof kaj pluraj membroj de ŝia familio pereis en la koncentrejo Treblinka.

1925 estis la jaro inaŭguranta la jardekon de la probable ĝis hodiaŭ plej intensa agado de bahaanoj en Esperantio antaŭ la formado de BEL. En la pri-UK-a raporto en ESPERANTO tekstas i.a.: “La du kunvenoj en la baha-Oficejo estis eble plej interesaj el la fakaj, ne nur pro la intereso kiun elvokis la ideoj mem de Bahaismo, ankaŭ pro la ĝenerala simpatio kaj partopreno de konataj samideanoj.“ En tiu jaro la gazeto kaj eldonejo La Nova Tago – La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto estis fondita de la bahaanoj-esperantistoj Friedrich Gerstner kaj d-ro Hermann Grossmann en Hamburgo, Germanio. En ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Lidia Zamenhof, Martha Root, John E. Esslemont, August Forel (la fama svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto la plej multan tempon prof. Paul Christaller. Gerstner skribis en la unua n-ro de la 2a jarkolekto: “Ni volas … 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Bahaa Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Bahaaj rondoj.“

Postmilita restariĝo

Dum kelkaj jaroj post la Dua Mondmilito ankaŭ en la bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortiĝo kaj nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita Universala Kongreso en 1947 en Berno, Svisio, ekzemple ricevis bahaajn salutojn, laŭ kongresa raporto en ESPERANTO, “per telegramoj plejparte en Esperanto, de la Bahaa movado en Cairo, de Shoghi Rabbani [la “Gardanto“ Shoghi Effendi] en Haifa, de Rowhani en Teheran, de Adelaide, Romo, New Delhi, Nederlandaj Bahaanoj en Amsterdam, de Stockholm, Oslo kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj“. Shoghi Effendi daŭrigis subteni la uzadon kaj lernadon de Esperanto kaj li plurfoje sendis salutojn al la ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto uzante plej laŭdajn kaj kuraĝigajn vortojn.

Krome ek de marto 1947 ĝis oktobro 1949 la Internacia Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la Bahaaj Informoj, kiu estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La ĉesigo de tiu bulteno estas probable indiko pri tio ke tiucele la angla lingvo estis konsiderata sufiĉa. Post 1945 la emfazo en la internacia bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendiĝo kaj institucia establiĝo. Dum ĉirkaŭ la lasta duonjarcento la Bahaa Kredo fariĝis vere tutmonda komunumo, tiel ke hodiaŭ ĝi estas ofte konata kiel la due plej disvastiĝinta religio post Kristanismo, kun signifaj komunumoj en pli ol 200 landoj kaj dependaj teritorioj. Tiun disvastigon grandparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj, kiuj en la 1950aj kaj 1960aj jaroj sterniĝis tra la tuta terglobo kaj inspiris multajn el aliaj landoj sekvi sian ekzemplon. Tamen, la esperantistoj ĝenerale ne alprenis la Bahaan Kredon, nek komencis bahaanoj en signifaj nombroj adopti Esperanton.

Tiam grupo de ĝisostaj bahaaj esperantistoj, inkluzive de Roan Orloff-Stone, kiu estis unu el la invitintoj de Lidia Zamenhof al Usono kaj kunlaboris kun ŝi en la traduka laboro, daŭrigis gardi la esperon kaj fine sukcesis iniciati la oficialan internacian Bahaan Esperanto-Ligon.

Supren al Enhavo


Libroservo dum Universala Kongreso de Esperanto, Roterdamo 2008

Esperanto kaj BEL hodiaŭ

La lastaj kvindek jaroj vidis multajn novajn evoluojn en la tutmonda Esperanto-movado, en la Bahaa Kredo kaj ĉe BEL mem.

Kreskanta influo de UEA

En la Esperanto-mondo UEA havas oficialajn rilatojn kun diversaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kaj la Internacia Normiga Organizaĵo (ISO). En 1985 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO (kiu oficiale rekonis UEAn jam en 1954) alvokis la membroŝtatojn kaj internaciajn organizaĵojn antaŭenigi la instruadon de Esperanto en lernejoj kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. La Praga Manifesto de la Universala Esperanto-Kongreso de 1996 estas moderna revortigo de la valoroj kaj celoj sur kiuj baziĝas la Esperanto-movado, inkluzive de la principo de lingva demokratio. Kaj neregistaraj organizaĵoj premas havi la demandon de internacia lingvo metita sur la tagordoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. UEA ankaŭ estas regule proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri paco, inter alie de la pola parlamento en 2009.

Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto – sen tradukistoj aŭ interpretistoj. La plej granda estas la Universala Esperanto-Kongreso okazanta ĉiujare; kaj fakte ĝi ne okazis nur trifoje en sia historio: dum la du mondmilitoj kaj en 2020 kaj 2021 pro la Kovid-pandemio, kiam ĝi estis anstataŭigita per interreta evento. Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj, multaj ligitaj al UEA, inkluzivas tiajn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj sennombraj aliaj. Ili ofte publikigas siajn proprajn revuojn, okazigas konferencojn kaj helpas apliki la lingvon por profesia kaj faka uzado. Originalaj kaj tradukitaj publikaĵoj aperas regule sur kampoj kiel astronomio, komputiliko, botaniko, kemio, juro kaj filozofio – por nomi nur kelkajn. Estas Esperanto-fakgrupoj por ekzemple skoltoj, ŝakludantoj, katamantoj kaj blinduloj.

Multaj universitatoj inkluzivas Esperanton en kursoj pri lingvistiko, dum kelkaj ofertas la lingvon kiel apartan studobjekton. La bibliografio de la Usona Modernlingva Asocio registras pli ol 300 sciencajn publikaĵojn pri Esperanto ĉiujare. La librokolekto de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio) enhavas pli ol 35.000 erojn.

La floranta literatura tradicio de Esperanto estis rekonita de PEN Internacia, kiu en 1993 akceptis Esperanto-filion. La Akademio Literatura de Esperanto, fondita en 2008, antaŭenigas verkadon en Esperanto. La Esperanto-poetoj William Auld, Marjorie Boulton kaj Baldur Ragnarsson estis proponitaj por la Nobel-premio pri literaturo. Pli ol 100 revuoj kaj gazetoj estas publikigitaj regule en Esperanto, kaj sole la libroservo de UEA ofertas ĉirkaŭ 5.000 titolojn.

En la interreto Esperanto estas vaste uzata kaj tie ĝia uzado kreskas rapide. Estas kelkcent diskutgrupoj, kiuj kovras temojn de familia uzo de Esperanto ĝis la ĝenerala teorio de relativeco. Google Translate en 2012 aldonis Esperanton al sia listo de disponeblaj lingvoj. La Esperanto-versio de Vikipedio enhavas pli ol 300.000 artikolojn. Literumaj kaj gramatikaj kontroliloj por diversaj komputilaj programoj kaj klavaraj agordoj por pluraj operaciumoj estas haveblaj en Esperanto. La Pasporta Servo, servo administrata de la junulara sekcio de UEA, kreskis de 40 gastigantoj en 1975 al pli ol 2200 gastigantoj en 2022, ofertantaj en pli ol 100 landoj senpagan tranoktadon al Esperanto-parolantaj vojaĝantoj.

Multfaceta ekspansio de la bahaa komunumo

En la pasinta duonjarcento la Bahaa Kredo kreskis de iom pli ol unu miliono da membroj al nombro, kiu nun estas taksata al proksimume kvin ĝis sep milionoj, komparebla kun la nombro de esperantistoj. La plimulto loĝas en Azio, Afriko kaj Mezameriko, la plej granda grupo en Barato. Bahaanoj troviĝas en pli ol 200 landoj kaj teritorioj.

La Internacia Bahaa Komunumo (Bahá’í International Community, BIC ), la institucio reprezentanta la bahaan komunumo internacinivele, en 1970 akiris konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC) kaj en 1976 ĉe la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF). Adjunktaj agentejoj de BIC inkluzivas la Instituton por Studoj pri Tutmonda Prospero, la Oficejon por la Antaŭenigo de Virinoj kaj la Oficejon por la Medio. Nun BIC havas oficejojn en Adis-Abebo, Bruselo, Ĝenevo, Ĝakarto kaj Novjorko. La Instituto por Studoj pri Tutmonda Prospero organizas ekzemple programojn por pliprofundigi la komprenon de universitataj studentoj pri kiel materiaj kaj spiritaj aspektoj de la vivo estas nature interligitaj kaj ankaŭ tutmondajn forumojn pri la interrilato de scienco, religio kaj evoluado.

La rapida ekspansio de la bahaa komunumo en la 1970aj jaroj necesigis akiri kompetenton pri multaj aspektoj de la plibonigado de la popola bonfarto en kaj kamparaj kaj urbaj regionoj. En 2018 la Bahaa Oficejo por Socia kaj Ekonomia Evoluado (OSED), kiu estis dum pli ol tri jardekoj antaŭeniginta evoluajn projektojn rilate al edukado kaj alfabetigo, agrikulturo, sano kaj aliaj aspektoj de komunuma disvolviĝado, estis anstataŭigita de la Bahaa Internacia Evolua Organizaĵo.

Paralele al rapida progreso je la stimulado de baznivelaj agadoj, en kiuj nun partoprenas milionoj da bahaanoj kaj aliaj homaraj bonintenculoj en procezo lerni kiel pli bone servi siajn lokajn komunumojn, la bahaa monda komunumo ankaŭ dediĉas siajn klopodojn al la beligado de siaj sanktaj kaj historiaj lokoj tra la mondo, inkluzive de la ĉefaj sanktejoj sur kaj ĉirkaŭ la monto Karmelo en la Sankta Lando, kaj la konstruado de kreskanta nombro da temploj, multaj el kiuj internacie agnoskiĝis pro sia unika arkitekturo kaj allogas milionojn da turistoj ĉiujare.

Plia uzado kaj diskonigo de Esperanto inter bahaanoj

Precipe pro la disĵetiteco tra la mondo de la membroj de BEL estis ĝiaj unuaj jaroj sufiĉe malfacilaj. Ĝiaj agadoj origine limiĝis al tiuj de izolitaj individuoj kaj grandparte la laboro koncentriĝis ĉe la sekretario. La Ligo fariĝis kunlaboranta fakasocio de UEA dum la Universala Kongreso de 1975. Roan Orloff-Stone partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn inter 1976 kaj 1988 kaj tiel almenaŭ iom reprezentis la Bahaan Kredon en la Esperanto-mondo.

Al la unuaj agadoj de BEL apartenis, aldone al varbado de membroj, la publikigo de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kune kun traktaĵo pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel la nomoj de la 19 monatoj de la bahaa kalendaro.

La Ligo dekomence financis sin per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Ankaŭ ĝi foje ricevas subtenon de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSAoj) aŭ aliaj bahaaj institucioj.

John Dale, funkcianta kiel sekretario de BEL ekde 1976, vidis la bezonon “korekti la oftegajn miskomprenojn inter la bahaanoj mem pri Esperanto“. Li trovis, ke multaj el ili favoris la anglan kiel la estontan mondan lingvon; aliaj konsideris Esperanton kiel la idealan kandidaton por tiu rolo, sed ne emis lerni ĝin antaŭ ol venis specifa averto tion fari de la Universala Domo de Justeco. Li skribis: “Por alfronti tiajn miskomprenojn kaj malhelpojn al la laboro de la BELanoj, mi komencis krei diversajn aferojn: (1) Kompilaĵon de la Bahaaj Skribaĵoj pri Esperanto kaj la lingva problemo. … (2) Kolekti diversajn historiajn bahaajn esperantajn dokumentojn kaj tradukojn en Esperanto de diversaj bahaaj tekstoj. … (3) Krei informfoliojn kaj bazajn dokumentojn en la angla kaj la esperanta lingvoj, kiuj estus helpaj al la disvastiĝo de BEL inter la bahaanoj kaj esperantistoj.“

Sed la lingvo de d-ro Zamenhof reakiris sian reputacion ĉe la eŭropaj bahaanoj nur en la 1980aj jaroj kiam Esperanto fendis la t.n. “feran kurtenon“ kaj malfermis por la Bahaa Kredo tutan regionon kien la Kredo dum la pasintaj jardekoj ne povis penetri kaj kiu estis preskaŭ tute sen bahaanoj. Precipe en Eŭropo bahaanoj komencis multnombre interesiĝi pri Esperanto. Oficiala letero de la Universala Domo de Justeco de la 17a de septembro 1986 spronis tion:

“Karaj bahaaj geamikoj,
atingis la Mondcentron inspiraj raportoj pri la sukceso de la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, Ĉinio, kaj la partopreno en ĝi de membroj de Bahaa Esperanto-Ligo. La sekva kongreso okazos en Varsovio, la ĉefurbo de Pollando kaj hejmo de Ludoviko Zamenhof, inventinto de Esperanto, kies filino, Lidia, estis tiome devota adepto de Bahá’u’lláh. Ni opinias ke enkadre de siaj klopodoj akceli pacon la bahaanoj de Eŭropo bone farus pliigante sian kunlaboron kun la Esperanto-Movado, kaj ni instigas bahaanojn kiuj emas helpi tiuterene lerni Esperanton kaj aktive partopreni la agadojn de la Movado. Kiel vi scias: kvankam kaj ‘Abdu’l-Bahá kaj Shoghi Effendi klarigis ke neniel certas ke Esperanto fine elektiĝos kiel la internacia helpa lingvo de la mondo, ‘Abdu’l-Bahá stimulis la geamikojn en Oriento kaj Okcidento ĝin lerni kiel praktikan paŝon je la akcelado de la koncepto adopti internacian helpan lingvon por disfaligi la barilojn je la interkompreniĝo inter popoloj. Tiel, ĉar la sekvantoj de Bahá’u’lláh kunlaboras kun multaj diversaj individuoj kaj asocioj antaŭenigante projektojn por socia kaj ekonomia evoluado kaj cele al la firmigo de monda paco, kelkaj el ili sin dediĉu al aktiva kunlaborado kun la esperantistoj, kiuj, kiel ili konstatos, kunhavas kun ili multajn idealojn.“

Ĉi tiu letero generis entuziasmon kaj dediĉon flanke de kelkcent bahaanoj. Dum mallonga tempo ili sukcese allogis al la Kredo tutan grupon de orient-eŭropaj esperantistoj, kiuj ĝis hodiaŭ formas signifan proporcion de la bahaa komunumo en tiu regiono. Tamen, ĉar la esencaj bahaaj skribaĵoj baldaŭ haveblis en la diversaj lingvoj de orienta Eŭropo kaj ĉar la angla transprenis dominan rolon en internaciaj kontaktoj, ree komencis fordegeli la uzado de Esperanto ene de la bahaa komunumo.

Supren al Enhavo

Bahaa propono por la adopto de internacia helpa lingvo fare de UN

En oktobro 1995 Bahaa Internacia Komunumo (NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron) publikigis sub la titolo Turnopunkto por ĉiuj Nacioj dokumenton kies subtitolo estas: «Deklaro de la Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj». Tiu deklaro estas kaj profunda pristudo de la situacio de la UN kaj proponaro por ĝia pluevoluigo. Inter la proponoj por «Difini la rolon por la UN ene de la estiĝanta internacia ordo» estas farata interalie ankaŭ propono rilate internacian helpan lingvon. Sekvas la teksto de la koncerna paragrafo:

III A. 4. Devontigo al universala helpa lingvo kaj komuna skribo

Por la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj aktuale uzas ses oficialajn lingvojn, aŭ la elekto de unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ la kreo de nova por la uzado kiel helpa lingvo en ĉiuj ĝiaj forumoj signifus konsiderindan avantaĝon. Tia paŝo jam delonge estas proponita de multaj grupoj, de la esperantistoj ĝis mem la Bahaa Internacia Komunumo. Krom al ŝparo de mono kaj simpligo de administraj procedoj tia paŝo signife kontribuus al la antaŭenigo de spirito de unueco.

Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj, ekonomoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj, por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo.

Ni antaŭvidas ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruiĝo en lernejoj tra la tuta mondo kiel suplementon al la lingvo aŭ lingvoj de ĉiu lando. La celo estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komercado, registaroj kaj aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj ĝenerala fortikigo de pli elkoraj rilatoj inter ĉiuj anoj de la homara familio.

Tiu ĉi propono estu konsiderata laŭlitere. Ĝi neniel imagas la rifuzadon de iu ajn vivanta lingvo aŭ kulturo.

Por festi la dudekkvinan datrevenon de la fondo de la Ligo en 1998 estis eldonita broŝuro de 60 paĝoj sub la titolo Bahaismo kaj Esperanto. Festlibro okaze de la dudekkvinjariĝo de la Bahaa Esperanto-Ligo. En ĉi tiu altkvalita kaj alloga broŝuro BEL retrorigardis al la longa historio de la rilatoj kaj la kunlaboro inter bahaanoj kaj esperantistoj. La malfermaj salutvortoj de la prezidantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de BEL mem estas sekvataj de eseo pri la multfacetaj kaj ne ĉiam tute glataj rilatoj inter la bahaanoj kaj esperantistoj. Ĉi tion sekvas du eseoj de kaj pri Lidia Zamenhof, kiuj montras kiel la plej juna filino de Zamenhof trovis sian spiritan hejmon en la Bahaa Religio. Pluraj centraj bahaaj tekstoj pri la demando de internacia lingvo ĝenerale kaj Esperanto precipe – inkluzive de la supre redonita rekomendo de bahaanoj, ke UN adoptu internacian lingvon – estas utiligataj por prezenti la bahaan vidpunkton pri ĉi tiu temo. Longa eseo ĵetas lumon al la historia disvolviĝo de la rilato inter bahaanoj kaj esperantistoj, prezentas biografiajn skizojn de eminentaj bahaaj esperantistoj kaj priskribas la disvolviĝon de BEL. Fine enkonduko al la Bahaa Kredo kaj superrigardo pri bahaa literaturo en Esperanto kompletigas tiun 60-paĝan broŝuron, kiu estis republikigita en 2009 en pli bunta kaj ilustrita vesto, konservanta la plej grandan parton de sia enhavo, sub la titolo Bahaismo kaj Esperanto. La Bahaa Religio kaj ĝiaj rilatoj al Esperanto.

Dum la jardekoj la membraro de BEL oscilis inter 200 kaj 400 anoj. Plej multaj membroj troviĝis en Germanio kaj Bulgario, sekvataj de Britio, Rusio, Ukrainio kaj Usono. Nuntempe BEL havas membrojn en 54 landoj.

Granda parto de la agadoj de BEL koncentriĝis je ĝia propra membraro en la formo de diskutoj en Esperanto pri spiritaj temoj, inkluzive de la principo de monda lingvo mem. La membroj mem siavice kunlaboras kun Esperanto-grupoj en siaj propraj lokoj. La BELmonda Letero, kiu aperas dufoje jare, daŭre servas kiel interna informilo. Nature la komunikadaj teknologioj aperintaj en la lastaj jardekoj fariĝis parto de la ĉiutaga laborstilo inter la membroj kaj ene de la estraro. Unu el la ĉefaj iloj por rilatigi la Ligon al la Esperanto-mondo (kaj ankaŭ la neesperanta) estas ĝia retejo bel.bahai.de, kiu liveras historiajn kaj kulturajn informojn en pluraj lingvoj kaj diversaj formatoj. BEL ankaŭ gastigas interretajn diskutgrupojn por ĉiuj interesataj esperantistoj.

BEL ankaŭ direktis siajn klopodojn al aktiva partopreno en la Universalaj Kongresoj, al fojaj artikoloj en la Esperanto-gazetaro, al utiligi la ŝancojn de elektronika komunikado kaj al la publikigo en Esperanto de kelkaj gravaj bahaaj dokumentoj kaj fontaj materialoj, inkluzive de La Promeso de Monda Paco (1986), Bahá’u’lláh (1992), La Prospero de la Homaro (1996), Turnopunkto por Ĉiuj Nacioj (1996), Al la Religiaj Gvidantoj de la Mondo (2002), Unu Komuna Kredo (2008), La Plej Granda Rimedo (2021). Ĉi-lasta, konsistanta el eltiraĵoj el la Bahaaj Skribaĵoj kaj rilataj fontoj pri la demando de internacia helpa lingvo kaj redaktita kaj enkondukita de la lingvisto Gregory P. Mejyes, enhavas proksimume 140 citaĵojn, multaj antaŭe nealireblaj, kune kun scienca traktado ankaŭ el historia perspektivo de la demando de internaciaj helpaj lingvoj kaj la diversaj temoj ligitaj al ilia kreado kaj adopto, kaj kompletigas multmaniere la projekton, kiun komencis preskaŭ 50 jarojn pli frue jam John Dale. Pluraj lastatempaj bahaaj dokumentaj filmoj estas subtekstigitaj kaj/aŭ dublitaj en Esperanto fare de BEL kaj estas alireblaj tra ĝia retejo.

Supren al Enhavo

Fontoj

Materialo por ĉi tiu libreto estas interalie tirita el la sekvaj fontoj. Kaze de iuj eseoj ni transprenis rekte parton de la teksto aŭ adaptis iom de la materialo por plia klaro aŭ kurto.

Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko, J. E. Esslemont
La plej granda rimedo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, G. P. Mejyes, George Ronald, Oxford (2015)
“Bahaismo en la Esperanto-movado“, publikigita en: Bahaismo kaj Esperanto, BEL, Hofheim 2009, alirebla ankaŭ tra bel.bahai.de
“Esperantistoj kaj bahaanoj – rilatoj multfacetaj“, publikigita en: Bahaismo kaj Esperanto, BEL, Hofheim 2009
“La Disvolviĝo de Bahaa Esperanto-Ligo: de ĝia fondo ĝis hodiaŭ“ (en Esperanto), alirebla tra bel.bahai.de
bahaipedia.org/Office_of_Social_and_Economic_Development
en.wikipedia.org/wiki/Bahá’í_Esperanto_League
en.wikipedia.org/wiki/Esperanto
en.wikipedia.org/wiki/International_auxiliary_language
en.wikipedia.org/wiki/Lidia_Zamenhof
en.wikipedia.org/wiki/Manifesto_of_Prague
en.wikipedia.org/wiki/Martha_Root
en.wikipedia.org/wiki/Volapük
eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Kongreso_de_Esperanto
uea.org/info/en/ghisdate_pri_esperanto
www.akademio-de-esperanto.org/akademio

Pliaj informoj pri BEL troveblas ĉe: Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), Eppsteiner Strasse 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Telefono +49-(0)6192-9929-16, Fakso +49-(0)6192-9929-99, bel@bahai.de, bel.bahai.de
Pliaj informoj pri UEA troveblas ĉe: Universala Esperanto-Asocio (UEA), Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Telefono +31-10-4361044, uea@co.uea.org, uea.org