3 filmoj, po ĉirkaŭ 1-hora, proksimigas al ni la 3 centrajn personecojn de la Bahaa Kredo, nome
la Báb, la Heroldo,
Bahá’u’lláh, la Fondinto,
kaj ‘Abdu’l-Bahá, la Modelo; kaj kvara filmo prezentas superrigardon pri kiel dum la 100 jaroj de 1921-2021 disvolviĝis la bahaa komunumo.
La filmoj ne nur estas historie tre interesaj, sed ankaŭ montras kiel la Di-senditaj impulsoj de la bahaa revelacio kreis unikan tutmondan komunumon kiu pretendas esti modelo de paca kaj prospero onta mondcivilizacio.

“Aŭroro de la Lumo”

filmo "Aŭroro de la Lumo"

Okaze de la 200a datreveno de la naskiĝo de Báb (1919-1850) en 2019 estis publikigita filmo sub la titolo Aŭroro de la Lumo (angle: Dawn of the Light – tiu ĉi ligo direktas al la E-subtitoligita versio).
Tiu ĉi iom malpli ol 1-hora filmo montras kio ĝis hodiaŭ elkreskis el la movado de la Báb, la Heroldo de Bahá’u’lláh, kaj de Bahá’u’lláh mem. Diversaj protagonistoj ĉirkaŭ la terglobo, rakontante sian personan serĉadon de senso kaj orientiĝo, tre konvinke elmontras la profunde inspiran impulson, kiun la Báb kaj Bahá’u’lláh donis al la mondo. Ilia mesaĝo pri unueco kaj paco nuntempe jam inspiras milionojn agi por pli bona monda kaj krei progresemajn, unuigitajn kaj viglajn komunumojn.
Por spekti la filmon en pli ol deko da alilingvaj versioj iru al Dawn of the Light.
Aperis krome speciala mesaĝo Al ĉiuj honorantaj la Heroldon de nova Tagiĝo de la Universala Domo de Justeco, kiu alvokas profunde studi la Kredon de Báb kaj Bahá’u’lláh.

* * *

“Lumo por la Mondo”

https://www.youtube.com/watch?v=yBbK9Ztbm74

Okaze de la 200a datreveno en Oktobro 2017 de la naskiĝo de Bahá’u’lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo (1817-1892), la Mondcentro de la Bahaa Kredo publikis pro tiu ĉi jubileo tre belan, 50minutan filmon, kiu sub la titolo “Light to the World” (Lumo al la Mondo), prezentas la plej gravajn eventojn en la vivo de Bahá’u’lláh kaj Liajn plej gravajn instruojn. Tion ĝi faras plejparte pere de eldiroj far Liaj adeptoj tra la tuta mondo. Tiu ĉi filmo nun alireblas en aro da lingvoj resp. estas subtitoligita en aro da lingvoj – inter ili ankaŭ Esperanto. La esperanta versio de la filmo ekzemple troveblas je: youtu.be/t-UWgrCtgR0
iztube.com/watch?v=t-UWgrCtgR0
Kaj ĝi elŝuteblas je:
1drv.ms/v/s!Al16whQeUQ_bhWmTNZy0aEPztLyn

Kaj plene dublitan version de la filmo trovu je:
youtu.be/yBbK9Ztbm74

Por spekti la filmon en aro da diversaj lingvoj iru al Light to the World

Aperis krome speciala mesaĝo Al ĉiuj, kiuj celebras la Gloron de Dio de la Universala Domo de Justeco, kiu alvokas profunde studi la Kredon de Báb kaj Bahá’u’lláh.

* * *

“La Modelo”

3 + 1 filmoj - pri la 3 centraj personecoj kaj la lastaj 100 jaroj de la Bahaa Kredo

En Novembro 2021 la bahaa mondo multmaniere memorigis pri ‘Abdu’l-Bahá (1844-1921) okaze de la 100jariĝo de Lia forpaso, i.a. ankaŭ per aparta filmo.
Tiu ĉi iom pli 1-hora filmo elstarigas la modelan personecon de la plej aĝa filo de Bahá’u’lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, kaj kiel Li influis amason da homoj instigante ilin dediĉi, same kiel Li, sian vivon serve al la homaro.
La filmo La Modelo (angle “Exemplar”) videblas kun E-subtitoloj.
Por spekti la filmon en aro da diversaj lingvoj iru al Exemplar.

* * *

“Impresoj el centjara penado”

3 + 1 filmoj - pri la 3 centraj personecoj kaj la lastaj 100 jaroj de la Bahaa Kredo

Kiam en Novembro 2021 la bahaa mondo memoris la 100an datrevenon de la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá (1844-1921) ĝi ankaŭ per aparta filmo prezentis, kiel evoluis dum la pasintaj 100 jaroj la tutmonda bahaa komunumo – kiel entute el kelklandaj, diasporaj unuopuloj kaj grupoj estiĝis vere tutmonda komunumo kun floranta komunuma vivo kaj ĉiam pli senteblaj impulsoj al la mondo per persona kaj socia transformado voje al paca kaj prospera tutmonda socio en kiu povas ĉiu libere evoluigi kaj vivi siajn kapablojn.
Tiu ĉi iom pli 1-hora filmo prezentas la plej gravajn epizodojn kaj evolojn de impresa 100jara evoluado kun multaj promesoj por la estonteco. La filmo Impresoj el centjara penado (angle “Glimpses of a Hundred Years of Endeavour”) videblas kun E-subtitoloj.
Por spekti la filmon en aro da diversaj lingvoj iru al Glimpses.