Sub la titolo La Plej Granda Rimedo aperis en Aprilo 2019 ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de Internacia Helpa Lingvo (IHL).

Tiu ĉi libro estas traduko de la en 2015 post plurjardeka kompilado aperinta anglalingva originalo The Greatest Instrument, kiu aperis kaj mendeblas ĉe la renoma bahaa eldonejo George Ronald.

La Plej Granda Rimedo mendeblas ĉe BEL kaj elŝuteblas tie ĉi kiel PDF kaj tie ĉi kiel e-libro en epub-formato.