Okaze de la 200a datreveno en oktobro 2017 de la naskiĝo de Bahá’u’lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, la Mondcentro de la Bahaa Kredo publikis pro tiu ĉi jubileo tre belan, 50minutan filmon, kiu sub la titolo “Light to the World” (Lumo al la Mondo), prezentas la plej gravajn eventojn en la vivo de Bahá’u’lláh kaj Liajn plej gravajn instruojn. Tion ĝi faras plejparte pere de eldiroj far Liaj adeptoj tra la tuta mondo. Tiu ĉi filmo nun alireblas en aro da lingvoj resp. estas subtitoligita en aro da lingvoj – inter ili ankaŭ Esperanto. La esperanta versio de la filmo ekzemple troveblas je: youtu.be/t-UWgrCtgR0
iztube.com/watch?v=t-UWgrCtgR0
amara.org/de/videos/riPiXdsfGJtM/info/lumo-por-la-mondo
Kaj ĝi elŝuteblas je: 1drv.ms/v/s!Al16whQeUQ_bhWmTNZy0aEPztLyn

Kaj plene dublitan version de la filmo trovu je: youtu.be/yBbK9Ztbm74

Aperis krome speciala mesaĝo Al ĉiuj, kiuj celebras la Gloron de Dio de la Universala Domo de Justeco, kiu alvokas profunde studi la Kredon de Báb kaj Bahá’u’lláh.