Lidia Zamenhof, la plej juna filino de d-ro Ludoviko Zamenhof, meze de la 1920aj jaroj fariĝis bahaano. Ŝi estas kvazaŭ la enkorpiĝo de la rilatoj inter la Bahaa Kredo kaj Esperanto. Aperis pri ŝia vivo kaj agado pluraj libroj:

Lidia Zamenhof ludis gravan rolon kaj en la Esperanto-movado kaj en la Bahaa Kredo. Por bahaaj esperantistoj ŝi tial neniel forgeseblas. Lidia naskiĝis en 1904 kiel la plej juna el la tri infanoj de Ludoviko kaj Klara Zamenhof. Dum la Universala Kongreso de 1925 en Ĝenevo okazis i.a. fakkunveno de la bahaaj esperantistoj, al kiuj Lidia estis invitita. La sekvan jaron, 1926, Martha Root, reprezentis la Bahaan Religion en Varsovio ĉe la inaŭguro de la tomboŝtono de ŝia patro, persone konatiĝis kaj amikiĝis kun Lidia, kiu tiam iom post iom Lidia konvinkiĝis pri la vereco de la Bahaa Kredo kaj fine ĝin alprenis por si mem. Dum ĉirkaŭ du jardekoj ŝi intense laboris por Esperanto kaj Bahaismo. En 1942 ankaŭ Lidia estis deportita al la koncentrejo Treblinka kaj mortigita tie kiel pli ol unu miliono da samsortanoj.

Jen legu pli pri Lidia Zamenhof.
Kaj jen libroj pri la vivo kaj agado de Lidia Zamenhof:
– Isaj Dratwer, Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno – La Laguna, 1980
– Wendy Heller, Lidia. The Life of Lidia Zamenhof. Daugther of Esperanto, George Ronald, 1985
– Wendy Heller, Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof. Filino de Esperanto, Antverpeno – FEL 2007
– Wendy Heller, Lidia. Życie Lidii Zamenhof, Warszawa 2009
Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. La originala verkaro de Lidia Zamenhof, Antverpeno – FEL 2009
– Ampleksa ĉapitro pri Lidia Zamenhof troveblas en La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalowa.