En Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) kolektiĝas tiuj bahaanoj, kiuj aktive uzas Esperanton.

BEL

Malgraŭ ke rilatoj inter bahaanoj kaj esperantistoj respureblas ĝis la komenco de la 20a jarcento, sukcesis tiuj bahaanoj, kiuj estas ankaŭ esperantistoj organiziĝi en propra asocio, nome BEL, nur komence de la 1970aj jaroj. Tiu dum la jaroj el modestaj komencoj kreskis al asocio kun plurcent membroj en pli ol 50 landoj (inter tiuj ankaŭ iuj en kiuj eĉ UEA ne havas membrojn).

Celoj

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) fondiĝis en 1973 por kunligi tiujn bahaanojn, kiuj aktive uzas Esperanton. La baza celo de BEL estas teni la kontakton inter la du movadoj, ĝi do informu la bahaanojn pri la lingvo Esperanto kaj ĝia movado kaj la esperantistojn pri la Bahaa Kredo kaj la disvolviĝo de la tutmonda bahaa komunumo.

Ekesto

BEL
Kunveno de la iniciatintoj de BEL dum la UK 1971 en Portland, Usono.

Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam meze de la 20-a jarcento kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj tamen restis sen konkretaj rezultoj. Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971 estis aliĝinta al la Kredo, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe la usonanino Roan Orloff-Stone, la ideo relative rapide realiĝis.

Estis dum la 57-a UK 1972 en Portland, Usono, ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la internacia gvidorgano de la tutmonda bahaa komunumo, la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. Post konsulto de d-ro Adelbert Mühlschlegel, kiu alte rangis kiel »Mano de la Kozo de Dio« kaj estis laŭ ĝi »entuziasma« pri tiu propono, la Universala Domo de Justeco donis sian aprobon per letero datita la 19-an de marto 1973: jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo. Samjare estis elektita ankaŭ la unua, naŭpersona estraro. Tiutempe BEL havis 73 membrojn en 14 landoj.

La unuaj aktivecoj de la Ligo estis, apud la kolektado de pli da membroj, la eldonado de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj. BEL ankaŭ submetis al UEA peton fariĝi kunlaboranta faka asocio, kio efektiviĝis dum la UK 1975.
Malgraŭ ĉiaj atingoj la unuaj jaroj por la nova Ligo estis sufiĉe malfacilaj. Precipe pro la disĵetiteco tra la tuta mondo de ne nur la membraro sed ankaŭ la estraranoj limiĝis la agado al tiu de unuopuloj kaj koncentriĝis multo ĉe la sekretario. BEL tamen sukcesis konstante reprezentiĝi en la Esperanto-movado, eldoni ĉiam pli da tradukita bahaa literaturo (vidu Literaturo), en 1998 digne festi sian 25jariĝon, pliintensigi sian laboron helpe de la novaj komunikrimedoj, kaj en 2023 diversagade celebri sian 50jariĝon: estis i.a. eldonita dulingva (Esperanto kaj angla) broŝuro (6MB, elŝuti) kaj kreita aparta retpaĝo bel.bahai.de/50-eo, kiuj iom pli detale priskribas la fonon, disvolviĝon kaj agadojn de BEL.

Agado

BEL
Bahaa kunveno lige kun la UK 1999 en Berlino, Germanio.

Daŭre funkcias kiel interna informilo la dufoje jare aperanta La BELmonda Letero; pere de ĝi BEL sukcesis krei firman bazon de interna informado. Kaj jam delonge ĝi havas sian propran hejmpaĝon kaj por sia komunikado pli kaj pli utiligas perretan korespondadon kaj virtualajn kunvenojn, precipe ĝia estraro. La membraro de BEL dum la jaroj foje kreskis, foje malkreskis kaj aktuale estas iom pli ol 200 membroj en iom pli ol 50 landoj.

La Ligo dekomence sin financas per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ĝi ricevas foje subtenojn de unuopaj landaj bahaaj gvidorganoj, la Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSA), aŭ de aliaj bahaaj instancoj.

BEL dum la lastaj jaroj fokusis sian agadon je aktiva partopreno en la Universalaj Kongresoj, foja artikolado en la esperanta gazetaro kaj la eldonado de kelkaj gravaj bahaaj dokumentoj, ĉu komplete kiel en 1986 La Promeso de Monda Paco, en 1992 Bahá’u’lláh, en 2002 Al la Religiaj Gvidantoj de la Mondo kaj en 2008 Unu komuna Kredo, aŭ per resu-maj faldfolioj, kiel en 1996 La prospero de la homaro kaj Turnopunkto por ĉiuj nacioj. Kaj okaze de sia 50a jubileo BEL povis aperigi la 500-paĝan Esperanto-tradukon de la aŭtoritata historio de la unuaj cent jaroj (1844-1944) de la Bahaa Kredo Dio preterpasas verkita de Shoghi Effendi, la pranepo de la Fondinto de la Kredo kaj de 1921 ĝis 1957 ĝia Gardanto.
Grava atingo estis, post plurjardeka penado, la aperigo de ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo (IHL). Ĝi estis eldonita unue en 2015 en la angla originalo sub la titolo The Greatest Instrument kaj poste en 2019 en Esperanto-traduko. Tiu ĉi libro aperis kaj mendeblas ĉe la renoma bahaa eldonejo George Ronald. La E-traduko kun la titolo La Plej Granda Rimedo mendeblas ĉe BEL kaj elŝuteblas tie ĉi kiel PDF kaj tie ĉi kiel e-libro en epub-formato.

De tempo al tempo BEL ankaŭ informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere pri la lingvo kaj movado esperantaj. Tio laste okazis sufiĉe amplekse okaze de ĝia 50jariĝo.