09.10. '14

bahai.org tute renovigita

La ĉefa hejmpaĝo de la bahaa komunumo, bahai.org, estas komplente renovigita.

08.08. '13

Serio da bahaaj E-filmoj

Serio de YouTube-filmetoj informas pri la Bahaa Kredo kaj diversaj temoj el bahaa vidpunkto.

Bahaismo kaj IHL

Enkonduki internacian lingvon: Propono de Bahaa Internacia Komunumo

En oktobro 1995 Bahaa Internacia Komunumo (NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron) publikigis sub la titolo Turnopunkto por ĉiuj Nacioj dokumenton kies subtitolo estas: «Deklaro de la Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj». Tiu deklaro estas kaj profunda pristudo de la situacio de la UN kaj proponaro por ĝia pluevoluigo. Inter la proponoj por «Difini la rolon por la UN ene de la estiĝanta internacia ordo» estas farata interalie ankaŭ propono rilate internacian helpan lingvon. Sekvas la teksto de la koncerna paragrafo:

Devontigo al universala helpa lingvo kaj komuna skribo

Por la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj aktuale uzas ses oficialajn lingvojn, aŭ la elekto de unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ la kreo de nova por la uzado kiel helpa lingvo en ĉiuj ĝiaj forumoj signifus konsiderindan avantaĝon. Tia paŝo jam delonge estas proponita de multaj grupoj, de la esperantistoj ĝis mem la Bahaa Internacia Komunumo*. Krom al ŝparo de mono kaj simpligo de administraj procedoj tia paŝo signife kontribuus al la antaŭenigo de spirito de unueco.
Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj, ekonomistoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj, por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo.
Ni antaŭvidas ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruiĝo en lernejoj tra la tuta mondo kiel suplementon al la lingvo aŭ lingvoj de ĉiu lando. La celo estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komercado, registaroj kaj aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj ĝenerala fortikigo de pli elkoraj rilatoj inter ĉiuj anoj de la homara familio**.
Tiu ĉi propono estu konsiderata laŭlitere. Ĝi neniel imagas la rifuzadon de iu ajn vivanta lingvo aŭ kulturo.


* «Rilate la tutan demandon de Internacia Lingvo.... Ni, kiel bahaanoj, tre deziras la kiom eble rapidan adopton de universala helpa lingvo; ni tamen ne estas la protagonistoj de iu ajn specifa lingvo por plenumi tiun postenon. Se la registaroj de la mondo interkonsentos pri iu ekzistanta lingvo aŭ pri planita, nova lingvo por la internacia uzado, ni elkore subtenos ĝin, ĉar ni kiom eble rapide deziras vidi la efektiviĝon de tiu paŝo survoje al la unuiĝo de la homaro.»
Farante tiun ĉi proponon ni deziras atentigi pri la termino «helpa». La bahaaj instruoj alte taksas kaj subtenas kulturan diversecon, ne unuformecon. Nuntempe ni tial ne imagas la altrudon de unu sola lingvo tra la tuta mondo. Ni preferus vidi ke la popoloj kaj nacioj konservos siajn lokajn kaj naciajn lingvojn – dum ili samtempe estos kuraĝigataj lerni universalan lingvon. Certe tia universala lingvo estu fine instruata, kiel deviga studobjekto, en ĉiuj lernejoj de la mondo. Sed tio neniel limigu la legitiman esprimiĝadon de nacia kaj loka lingva kaj kultura diverseco.
** «La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon», skribis Bahá'u'lláh fine de la deknaŭa jarcento. »Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon.»

 

La bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo

Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu!

     Bahá'u'lláh

Sed rilate la universalan lingvon: Post nelonge signifaj kaj sciencaj diskutoj koncerne ĉi aferon leviĝos inter la homoj komprenemaj kaj kleraj kaj kondukos al la dezirata rezulto.

Vi skribis pri la lingvo Esperanto. Tiu ĉi lingvo disvastiĝos kaj universaliĝos certagrade, sed poste lingvo pli kompleta ol tiu aŭ la sama lingvo trairos kelkajn ŝanĝojn kaj modifojn kaj estos adoptata kaj fariĝos universala. Mi esperas ke d-ro Zamenhof estos asistata per la nevidebla konfirmo kaj faros grandan servon al la mondo homara.

Por provizi kompletan interkomprenon inter la popoloj, universala helpa lingvo estos adoptata kaj en la lernejoj de la estonto du lingvoj estos instruataj – la gepatra lingvo kaj tiu ĉi internacia helpa lingvo, kiu estos aŭ unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ nova lingvo konstruita el vortoj de ĉiuj lingvoj – la afero estos decidata far koncilio renkontiĝanta por tiu celo kaj reprezentanta ĉiujn tribojn kaj naciojn.

Bahá'u'lláh preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antaŭvidas du ŝtupojn en tiu procezo. La unua ŝtupo konsistas en la elekto de ekzistanta aŭ inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon. La dua ŝtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj komuna skribo por ĉiuj surtere.


Ofte lingvo fariĝas la rimedo por unuigi diversajn naciojn kaj rasojn. Tion oni spertis precipe en la orientaj landoj. Ekzemple la egiptoj estis aparta nacio. Ankaŭ la asirianoj fondis grandan regnon. La civilizacio de la kaldeanoj estis eminenta en la malnova kulturmondo. Unu lingvo fine superis la aliajn kaj unuigis la kaldeanojn, asirianojn kaj egiptojn, ke ili eĉ forgesis siajn gentnomojn kaj unuiĝis. Hodiaŭ ili estas nomataj araboj. Kial? Ĉar la araba lingvo fariĝis reganta lingvo super la aliaj. Se ni hodiaŭ demandas egipton, al kia nacio li apartenas, li respondas: Mi estas arabo! Same ni trovus tion ĉe la kaldeanoj kaj asirianoj. Ili respondas: Ni estas araboj! Tio ĉi pruvas al ni, ke la lingvo estas kapabla unuigi la popolojn.
La modernaj nacioj havas tre multajn malpacojn kaj konfliktojn inter si, kies kaŭzoj plej ofte devenas de malkompreno pro diverseco de lingvo. El tio naskiĝis la ideo de la internacia lingvo. Tiu ĉi efikus pli forte ol patriotismo aŭ rasa sento. Bahá'u'lláh, kiu aperis en la Oriento, deklaris, ke estas necese serĉi unuecan lingvon, por ke tiu ĉi internacia helplingvo fariĝu la plej forta kunligilo inter la diversaj nacioj, forigonte la malkomprenojn inter la popoloj. ... Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj.
D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. Kiam nun tiu ĉi lingvo estas instruata en ĉiuj publikaj lernejoj de la mondo, tiam la popoloj atingos la superan kulturstaton, tiam ĉiu devas lerni nur du lingvojn, la gepatran lingvon kaj la internacian lingvon. Se estas disvastigata la helplingvo tra la tuta mondo, malaperos multe da malkomprenoj, ĉar malkomprenoj, kiel jam dirite, kaŭzas la plej fortan malbonon, kaj la kaŭzo de ĉiuj tiuj malkomprenoj ja estas manko de tia lingvo. ... Do, internacia helplingvo estas certe la fundamento por la kunligo de la popoloj kaj granda potenco por unuigi la religiojn. En la Oriento estas multaj hebreoj, kristanoj kaj mahometanoj. Sed ĝis nun ne intermilitis la kristanaj araboj kaj mahometanaj  araboj, ĉar ili povis interkompreniĝi; ili povas interŝanĝi reciproke siajn pensojn. Sed ĉiam interbatalis turkoj, bulgaroj kaj grekoj, ĉar ili neniam povis atingi la fundamenton de komuna lingvo. Tiuj ĉi estas ekzemploj, certaj pruvoj, ke internacia helplingvo unuigos la homaron. ... Kiel bela kaj mirinda estus interkompreniĝo per unu lingvo. Tiam la Oriento kaj Okcidento povus unuiĝi kaj ni estus kvazaŭ kiel unu nacio.
Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por ke venu granda amikeco inter la homoj. … Ĉiu entrepreno celanta la unuigon de l' homaro estas dia. Tial ni povas certigi, ke la efikoj de l' universala helplingvo estas diaj, se ni konsideras ĝiajn rezultojn.
Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l' paco kaj de l' frateco inter ĉiuj. 

     'Abdu'l-Bahá